Usred polja KosovaČetiri vrela izviru.—◡|—◡|—◡|—◡Meze de Kosova kampoFontoj kvar el tero ŝprucas:Blanka lakt’ el unu fluas,Ruĝa vino el la dua,Tria estas sange-ruĝa,Klaran akvon donas kvara.Jen migrant’ ĉe fontoj haltasKaj demandas li unuan:— «Kial fluas vi per lakto?»— Por idaron vian nutri!Kaj demandas li la duan:— «Kial vino vin ruĝigas?»— Por fortigi vian koron!Kaj demandas li la trian:— «Kial vi per sango ŝprucas?»— Por flamigi vin al venĝo!Li demandas fonton kvaran:— «Kial akvon vi fluigas?»— Por forlavi vian honton!
XXVII. Slovaka

104. Konsolo

(El Svetozár Hurban Vajanský)
Miloval som dievča,Malo sivé oči.—◡ | —◡ | —◡Griz-okulojn havisMia amatino;Ŝi preferis iĝiDe ĉasist’ edzino.Ploris mi maldolĉe,Ploris senkonsole,Ke la griz-okulojTrompis min petole.Tamen, ĉar malbonaEstas ŝi edzino,En kantet’ konsolonTrovas mi en fino.Dum edzin’ pekemaEdzon kor-turmentas,Pro kanteto miaVi amuzon sentas.
XXVIII. Slovena

105. Komenco de serenado

(El Francisko Prešerin)
Luna sije,Kladvo bije.—◡ | —◡—◡ | —(◡)Jen sonoro:Nokta horo —Sur ĉieloBrilas lun’.Nova sento,Kor-turmento,Min ne igasDormi nun.
106. Tri amatinoj

(Popola kanto)
Jaz ’mam pa ljubce tri,Vse tri bogate.◡—◡ | —◡ | ——◡ | ◡—◡El amatinoj tri,Ĉiu gracia,Arĝenton havas ŝi.Oron alia.Ringeton havas ŝi,Perlojn alia,Korsaĵon sur tali’Portas la tria.Plej junan prenus miĈiam prefere,Ĉar amas tiu ĉiMin plej sincere.
XIX. Sveda

107. Ondoj

(El K. A.. Nikander)
Mitt lif är en vag,Som röres en tid.◡—◡ | ◡—◡La vivo, la mia,Jen ondo en movo,Dum forte ĝin skuasDe ventoj ekblovo.Sed jen kvietiĝisLa maro momente;La ondo ĉe l’ bordoEkdormas silente.Ĝi kuŝas trankvile,Sin kvazaŭ ne movas,Kaj tamen ĝi vibrasKaj tie sin trovas.La ondo, gutetoEn maro de l’ mondo,Ĝi ankaŭ rebrilasPer ora sunrondo.
XXX. Ukraina

108. La sorto

(El Taras Ŝevĉenko)
Єсть на світі доля,А хто її знає?◡—◡ | ◡—◡Ekzistas la sorto —Sed kiu ĝin konas?Ekzistas libero —Ĝin kiu disponas?En mond’ estas homoj,Disĵetas moneron,Kaj ŝajne regante,Ne konas liberon,Nek sorton, nek forton …
109. Homoj nomas min feliĉa

(Popola kanto)
Кажуть люде, що-м щасливаЯ з того сміюся.—◡|—◡|—◡|(—◡)Homoj nomas min feliĉa,Mi pro tio ridas,Ĉar kaŝitan mian ploronIli ja ne vidas.Malfeliĉa de naskiĝoRestos mi ĝis morto.Kial naskis vi, patrino,Min por tia sorto!
110. El hejm’ fordonis min patrineto

(Popola kanto)
Оддала мене моя матінкаТа на чужую сторононькуEl hejm’ fordonis min patrinetoAl fremdaj homoj, en fremda land’;Kaj ŝi proponis, kaj ŝi ordonis,Sep jarojn resti for,Sep jarojn resti for!F I N O
Перейти на страницу:

Поиск

Книга жанров

Похожие книги