Esperanto konsiderinde evoluis ekde sia apero sur la publika sceno en 1887: glitoj de senco, enkonduko de neologismoj, evoluoj de latentaj tendencoj, interkulturaj adaptiĝoj estis kaŭzitaj de la praktika uzado de la lingvo en ege diversaj kuntekstoj.

Eble iu influo de la jida okazis en tiu aŭ alia faceto de tiu evoluo, sed la konsideroj formulataj ĉi tie limiĝos al Esperanto, tia kia ĝi estis konceptita de Zamenhof kaj uzata de li en la unuaj vivojaroj de la lingvo.

Unua rimarko sin trudas: Zamenhof ne sisteme kunmetis sian lingvon. Li ofte agis empirie. Li tradukadis aŭ redaktadis tekstojn, kaj samtempe kaj laŭe verkis la lingvon, fidante pli sian intuicion kaj estetikan senton ol rezonadon. La vortprovizo abunde atestas pri tio. Se E-o estus, kiel oni fojfoje diras, striktasence planlingvo, ordigaj principoj estus sisteme aplikitaj al pruntvortoj, kaj la vortaro prezentus koherecon, kiu klare mankas al ĝi.

Tiel, apud voĉo oni trovas paco (komparu kun la kohereco de la itala, de la hispana kaj de la franca: voce, pace; voz, paz; voix, paix); apud nacio: leciono kaj kondiĉo; apud ŝpari kaj ŝteli: anstataŭ (kaj ne *anŝtataŭ). Stelo kaj studi kunekzistas kun esperi; esprimi kun ekskludi. Same Zamenhof elektas jen la skriban formon (boato, soifo, birdo), jen la sonan (1) (ŝanĝi, vualo, rajti). La pristudo de la gramatika evoluo atestas pri la sama procezo. La bela simetrio de la nunaj verbaj finaĵoj estas rezulto, ne deirpunkto. Oni ne trovas ĝin en la unuaj projektoj (Waringhien, 1959, 22-37).

Ĉu Zamenhof konscie pruntis el la jida? Ni havas neniun rimedon scii tion, ĉar ni posedas neniun dokumenton kie li diras ke li tion faris. La respondo al ĉi tiu demando ne multe gravas, verdire, ĉar estas klare pli verŝajne, ke se la jida influis, tio okazis nekonscie. Elekto rezultas kutime el la konverĝo de pluraj faktoroj, unuj konsciaj, aliaj nekonsciaj. Kredi ke unu faktoro pli gravas ĉar ĝi estas konscia estus granda eraro. Oni scias depost Freud ke la konscia aserto estas ofte nenio alia ol simpla raciigo.

Se tiel statas la aferoj, estas sendube sensence demandi sin, ekzemple, ĉu fajro devenas el la angla fire, la germana Feuer, aŭ la jida fajr. Estas probable ke la vorto prezentis sin al Zamenhof kiel evidenta, sekve de la konverĝo de tiuj tri influoj, plifortigitaj per la komenca f de respondaj vortoj ankaŭ en la lingvoj latinidaj. Alivorte, estas racie supozi, ke kiuj ajn liaj konsciaj elektoj, la lingvoj al li plej konataj agis sur lian laboradon kiel subtavolo.

La subtavolo

La plej influa subtavoleca lingvo estas kutime tiu parolata kun la samklasanoj kaj samludanoj laŭlonge de la lernejaj jaroj. Ties influo estas kutime pli forta ol tiu de la familio, de la instruantoj aŭ de la oficiala lingvo de la regiono, kiel ja scias ĉiuj gepatroj transloĝiĝintaj en novan lingvozonon kun infanoj en lerneja aĝo.

Ni scias per Holzhaus (1970, 19) ke Zamenhof vizitadis la judan elementan lernejon (ĥejder). Estas probable ke la lingvo kiun li plej multe parolis kun siaj samlernejanoj estis la jida, kiu ŝajne estis, se fidi Holzhaus (samloke), la instrua lingvo. Aliflanke, kvankam lia patro postulis, ke oni parolu hejme la rusan, tiu ĉi regulo aplikiĝis nur al la kerna familio. Estas neverŝajne, ke la pli vasta familio estis tiom asimiliĝema kiom la patro de la juna Lejzer. La jida troviĝis, plej verŝajne, en la familia medio larĝasence. En la rilatoj inter la judaj enloĝantoj de Bjalistoko kaj, pli poste, de Varsovio, tiu estis sendube la plej uzata lingvo.

En la Real'naja Gimnazija de Bjalistoko kaj en la Dua Gimnazio de Varsovio, Zamenhof spertis instruadon donatan en la rusa. Sed ĉu tio signifas ke li uzis tiun ĉi lingvon kun siaj samlernejanoj? Oni povas supozi, ke li pleje parolis la rusan en Bjalistoko kaj la polan en Varsovio.

Estu kiel ajn, eblas aserti sen granda risko de eraro, ke la du lingvoj, kiuj kune formis la plej influan subtavolon en lia menso, estis la jida kaj la rusa, kun la pola probable sufiĉe proksime sekvanta. La gemana estis lingvo kiun li bone scipovis, sed ne tiel bone kiel la jidan. Du faktoj atestas pri tio: unuflanke, li verkis poemojn en la jida, sed ne en la germana. Neniu publikigas poemojn en lingvo kiun li ne posedas vere bone, se oni ekskluzivas kazojn de snobismo aŭ de naiva narcisismo; kaj nenio en la vivo de Zamenhof permesas hipotezi tiajn trajtojn de karaktero. Krome, snobo aŭ narcisisto ne verkus en senprestiĝa lingvo, kia estis la jida en la tempo de Zamenhof. Eblas konkludi, ke li sentis sin pli komforte en tiu lingvo ol en la germana. Aliflanke, en 1915, li petis Marie Hankel traduki por li "en bonan germanan" artikolon tre gravan por li (Holzhaus, 1970, 39); li ne bezonus aliulon, se li sentus ke li sufiĉe mastras la lingvon.

Перейти на страницу:

Похожие книги