En la sidejoj de Eŭropa Unio oni pli kaj pli parolas pri la problemoj, kiujn necesas alfronti, ek de kiam ĉeĥ-, eston-, hungar-, latv-, litov-, malt-, pol-, slovak- kaj slovenlingvanoj partoprenas en la vivo de la institucioj. Unu el la ebloj ofte menciataj estas redukti la nombron de la laborlingvoj. Se tiu formulo iĝus akceptita, Eŭropa Unio perdus sian avantaĝon koncerne ĉi tiun kriterion: por partopreni en debato aŭ redakti dokumenton oni tie troviĝus en la sama situacio kiel ĉe UN, multaj ne plu povus plenumi sian funkcion sen antaŭa lingvolernado.

Male al ideo tre disvastigita, necesas, por regi fremdan lingvon, investi en la studon grandan kvanton da tempo kaj nerva energio. Por iu, kiu partoprenas en delikataj traktadoj aŭ parolas ĉe la tribuno de Parlamento aŭ de Ĝenerala Asembleo, ne sufiĉas komprenigi sin, necesas esprimnivelo, kiu ebligas konvinki, argumenti, tuj ekrebati, tuŝi la sentojn de la ĉeestantaro, kiun oni alparolas, kaj samtempe eviti la riskon aperi ridinda. S-ro Cornelio Sammaruga, prezidanto de Internacia Komitato de Ruĝa Kruco, kaŭzis mokajn ridojn, kiam, parolante pri la delegitoj de IKRK dissemitaj tra la mondo, li prononcis: "Nos delegues sont des zeros" (anstataŭ "des heros") (2). [Pro la prononca fuŝo, la frazo "Niaj delegitoj estas herooj" fakte fariĝis "Niaj delegitoj estas nuloj"]. Tamen li tiutempe loĝis en franclingva regiono kaj laboris ĉefe en la franca jam multajn jarojn, kaj li regas tiun lingvon ege pli bone ol la mezuma diplomato. La fakto, ke homo tianivela ne sukcesas eviti gravajn lingvajn mispaŝojn reliefigas la enormecon de la tasko, kiun prezentas per si la strebo akiri fremdan lingvon ĝis la grado de kompetenteco dezirinda en internaciaj rilatoj. Simile, kiam dana ministrino s-ino Helle Degn, ekprezidanta internacian kunsidon, volis diri, ke ŝi petas indulgon de la partoprenantoj, ĉar, ĵus ricevinte sian ministran postenon, ŝi ankoraŭ ne funde posedas la temon, kaj elparolis: "I'm at the beginning of my period" (3) ["Mi estas je la komenco de mia menstruo", anstataŭ "de mia servperiodo"], ŝi aperis al la internacia publiko, pere de la ĵurnalistoj, kiel plej komike mokinda. Tamen Danlando estas unu el la landoj, kie la angla estas plej bone regata, kaj antaŭ ol prononci tiun frazon, ŝi studis kaj praktikis la anglan dum pluraj miloj da horoj.

En politiko nepre ne estas allasinde ridindi. En tiaj situacioj la kolegoj kaj la publiko memoras, ne kion diris la persono, sed la vortigon, kiu amuzis ilin. La fakto, ke post 2000 horoj da studado de lingvo, sekvataj de trioblo pli da praktikado, persono ankoraŭ povas fali en tiajn kaptilojn, elokvente ilustras la senfinecon de la tasko plenumenda por povi publike esprimi sin fremdlingve en oficiala forumo. Nia gepatra lingvo estas enradikigita en nia nerva sistemo samgrade kiel la mova funkciado de la dekstra mano en la movnervoj de dekstramanulo. Devigi iun esprimi sin fremdlingve estas same, kiel devigi dektsramanulon ĉion fari per la mano maldekstra. Oni ne regas fremdan nacian lingvon je la nivelo postulata en internaciaj medioj post malpli da 10 000 horoj da studado kaj da praktiko (4). Esperanto prezentas apartan kazon koncerne lernrapidecon: rega nivelo estas atingata mezume post 150 ĝis 220 horoj (la kialoj de tiu diferenco estos klarigitaj ĉi-poste ĉe kriterio i).

Antaŭaj investoj de la ŝtato

La ĵus pritraktita kriterio koncernas la personojn, kiuj devas sin esprimi au submeti dokumentojn en internaciaj medioj. Sed la antaŭa lingvolernado de ili postulata ne eblus sen investo fare de la ŝtato. Lingvoklerigo postulas en la tuta mondo gigantan investon tempan kaj monan. Ĝia organizado, se ĝi nepre necesas por certigi efikan internacian reprezentadon de ŝtato aŭ de partio ĉe internacia nivelo, do prezentas per si faktoron, kiun oni ne rajtas preteratenti. La sistemo ĉiulingva (tiu de Eŭropa Unio) kaj en nunaj kondiĉoj ankaŭ la interlingva (Esperanto) havigas al la ŝtatoj, el tiu vidpunkto, konsiderindan ŝparon. Sed se oni morgaŭ devigos la hungarajn, grekajn kaj aliajn eŭropparlamentanojn esprimi sin angle aŭ france, la respektivaj ŝtatoj devos investi en lingvoklerigon sumojn nete superajn al la hodiaŭaj. Ili ja devos garantii altan lingvan nivelon ĉe sufiĉe vasta parto de la loĝantaro por eviti gravan malsuperecon de siaj reprezentantoj aŭ de la elektitoj de siaj diversaj partioj, kompare kun iliaj similuloj el landoj "lingve potencaj".

Antaŭa investo de la institucio

Du el la lingvosistemoj trudas specifajn investojn, kiujn evitas la du aliaj sistemoj. La multnaciaj entreprenoj kaj aliaj establoj uzantaj la sistemon ununacilingvan ŝparas la multajn kostojn ligitajn al la lingvoservoj (almenaŭ koncerne la internan funkciadon; reklamado kaj rilatoj kun la publiko situas ekster la sfero de ĉi tiu esploro). Same estas ĉe la esperantlingvaj asocioj, kies lingvoreĝimon ni nomis interlingva.

Перейти на страницу:

Похожие книги