Ni supozu ion neeblan kaj imagu, ke ili sukcesis vivi internacian vivon neniam renkontante la negativajn aspektojn de la lingva realo. Je sia nivelo en la socio, ĉu ili povis kompetente plenumi mondoskalajn respondecojn ne sciante, kiel komunikado funkcias? Estis ilia devo scii, des pli, ĉar ili havis la monon kaj la oficistaron necesan por kolekti informojn, por organizi esplorojn se necese. La kialo, pro kiu ili ne sciis, estas, ke la temo ne interesis ilin. Kaj ĝi ne interesis ilin pro manko de kompatemo : ili ne kapablis kunvibri kun sufero; kunsento kun homfrato en ili ne pulsis. Kun skandala indiferenteco ili ignoris la sorton de sennombraj rifuĝintoj kaj gastlaboristoj, ĉe kiuj la neeblo sin komprenigi, manke de komuna lingvo, estis fonto de maljusteco kaj psikologia mizero, eĉ de morto. Vi aŭdis la atestantojn. La kazo de la germana hospitalo, kie 50 elcentoj el la pacientoj mortis post grefto nur pro tio, ke, manke de komuna lingvo kun la medicina kaj flega personaro, ili ne komprenis la instrukciojn, ne facile forgeseblos. Tiajn realaĵojn ili ignoris. Se fremdlandanon la polico traktis maljuste tial, ke li ne sukcesis komprenigi sin, tio ne ĝenis ilin. Se direktoro de entrepreno ne sukcesis ricevi por sia kompanio gravan kontrakton simple, ĉar lia nivelo en la angla ne estis adekvata por la traktado, kial tio perturbus ilin? Se mono ege necesa por ĉiaspecaj sociaj celoj estis abunde enĵetata en nekredeble malŝparan sistemon de lingva komunikado, pri tio ili fajfis. Kaj tamen! Ĉu ne estis unu el iliaj respondecoj homece elekti, kion fari el la mono imposte ricevita de la civitanoj?

Mi elektu nur unu ekzemplon inter la multegaj, kiujn mi povus citi. Dum la akuzitoj havis la potencon, multaj afrikaj infanoj mortis pro enkorpa senakviĝo; tiu manko de korpaj likvaĵoj estis tiel ekstrema, ke la etuloj ne povis produkti larmojn, kiam ili devus plori. Kuraci unu infanon kostis nur kvin usonajn cendojn. Sed ne troveblis la mono por savi la geknabojn elmetitajn al tiu hororo. Ĉu ne strange, ke samtempe Eŭropa Unio ĉiutage elspezis milionon da eŭroj por traduki sian ĉiutagan elfluon de tri milionoj da vortoj? Kiam la akuzitoj estis informitaj pri tutmondaj tragedioj, ekzemple pri vasta malsatego, kun ŝajna kompato ili skuis la kapon bedaŭre pri la manko de monrimedoj, sed tion ili faris, sen senti ion misan, en tiuj organizaĵoj mem, kiuj tradukis milionojn da vortoj je kosto de po 2 dolaroj por vorto. Kia elito tio estas? Ĉu ne evidentas al la plej simpla menso, ke tio, kion oni elspezas por unu celo, ne plu disponeblas por alia? Kaj ke, rezulte, difini taŭgajn prioritatojn estas plej serioza morala devo? Malgraŭ tio, en ĉiuj internaciaj organizoj, kaj da ili ekzistas multege, ili neniam hezitis atribui gigantajn monsumojn al la lingvaj servoj. Cetere, neniam venis en ilian kapon la ideo efektivigi objektivan studon pri tio, kiom la multfacetaj lingvaj problemoj kostas al la tutmonda socio kaj kiamaniere solvi ilin. Ĉu la socio povus esti, lingve, pli bone organizita? Jen demando, kiun ili neniam starigis al si. "Nifaris tion, kio eblis. Ne estis alia solvo", ili asertas.

Ne estis alia solvo, ĉu vere? Sed Esperanto ekzistis! Ĝi estis uzata jam unu jarcenton. Al tiuj, kiuj montriĝis sufiĉe saĝaj por alpreni ĝin, ĝi jam havigis mirindan komunikadon sen devigi investi eĉ unu groŝon en lingvajn servojn, sen diskrimini inter la popoloj, post modera temp- kaj pen-investo (estis jam sciate, ke ses monatoj da Esperanto kondukis al komuniknivelo egala al tiu, kiu postulas ses jarojn por la angla). Sed por la eminentaj membroj de nia "elito", tiu alternativo, tiu maniero solvi la lingvoproblemon kun plej favora rilato inter kosto kaj efiko, simple ne ekzistis. Kiam iu atentigis ilin pri ĝi - kaj tio ofte okazis: la pruvoj kuŝas en via dosiero - ili sisteme kontraŭmetis serion da argumentoj, ĉiam la samaj, ĉiam forĵetaj, neniam kontrolinte ties validecon.

Перейти на страницу:

Похожие книги