Vidu vi mem, kiel forlasitaj restas ni, kardoj, ĉi tie. Ili kolektas kaj kunportas niajn koleginojn, la lekantojn, kampanulojn, ranunkolojn, sovaĝajn rozojn, sed ilia rigardo eĉ ne haltas ĉe ni. Tuj ili flankenpaŝas, kvazaŭ ni estus timigiloj.

Marko kavalire proksimiĝas al la orfa plendanto.

– Por mi vi ne estas timigilo... Eĉ volonte mi kisos vin.

– Ĉu ne? Azena moŝto, ni kardoj tamen havas belecon, konvenan al nia raso. Ĉu ne?

Marko haltas por kvazaŭ konsideri la apartan belecon. La kardo propone skuas sin en la venteto kaj babilas plu.

– Foje (однажды), kiam nia reĝa moŝto (когда наше королевское величество), la Suno (Солнце), sendis pli varmajn radiojn al ni (посылало более тёплые лучи нам), knabeto venis ĉi tien (мальчишка пришёл сюда). Mi demandis lin (я спросил его), kial li kolektas nur sovaĝajn rozojn kaj lekantojn (почему он собирает только дикие розы и маргаритки), kial li malestimas min (почему он презирает меня: estimiуважать), ĉar ŝajnas al mi (потому что кажется мне), ke mia beleco egalas tiun de la lekanto (что моя красота равна той /красоте/ маргаритки), kreskanta apud mi (растущей около меня). Eĉ la nomo "lekanto" ne tre kokete sonas (даже название «маргаритка» не очень приятно: «кокетливо» звучит). La impertinenta knabeto respondis (наглый мальчишка ответил): "Nenian belecon vi havas (никакой красоты у тебя нет). Vi nur vundetas (ты только царапаешься: «слегка ранишь»)."

Foje, kiam nia reĝa moŝto, la Suno, sendis pli varmajn radiojn al ni, knabeto venis ĉi tien. Mi demandis lin, kial li kolektas nur sovaĝajn rozojn kaj lekantojn, kial li malestimas min, ĉar ŝajnas al mi, ke mia beleco egalas tiun de la lekanto, kreskanta apud mi. Eĉ la nomo "lekanto" ne tre kokete sonas. La impertinenta knabeto respondis: "Nenian belecon vi havas. Vi nur vundetas."

– Kiii-aaa mondo! – kaj Marko faras du paŝojn al la kardo (делает два шага к чертополоху).

– La knabeto incitis min eĉ plu (мальчишка рассердил меня ещё больше: incitiраздражать) dirante (говоря), ke la lekantoj estas pli elokventaj (что маргаритки более выразительны: elokventa красноречивый; выразительный). Ili diras ĉiam al lia dekokjara fratino (они говорят всегда его восемнадцатилетней сестре), ke ŝia amiko tre amas ŝin (что её друг очень любит её) kaj la sovaĝaj rozoj elegante pompas (а дикие розы изящны и прекрасны: «изящно красуются»), eĉ bonodoretas (даже /немного/ благоухают).

Kiii-aaa mondo! – kaj Marko faras du paŝojn al la kardo.

– La knabeto incitis min eĉ plu dirante, ke la lekantoj estas pli elokventaj. Ili diras ĉiam al lia dekokjara fratino, ke ŝia amiko tre amas ŝin kaj la sovaĝaj rozoj elegante pompas, eĉ bonodoretas.

La venteto ĉesas por momento (ветерок прекращается на мгновение) kaj la kardo staras senmove (и чертополох стоит неподвижно: movoдвижение), kvazaŭ funebranta pri sia kruela sorto (как будто скорбящий о своей суровой судьбе: funebro – траур, скорбь). Marko turnas sian kapon al la vilaĝo en la valo (поворачивает свою голову к деревне в долине) kaj komencas filozofadi (и начинает философствовать).

– Hja (ха)! La lekantoj mensogas (маргаритки лгут) kaj la homoj ja tre ŝatas la flatajn mensogojn (а люди ведь очень любят льстивое враньё).

– Ĉu vere (неужели)?

La venteto ĉesas por momento kaj la kardo staras senmove, kvazaŭ funebranta pri sia kruela sorto. Marko turnas sian kapon al la vilaĝo en la valo kaj komencas filozofadi.

– Hja! La lekantoj mensogas kaj la homoj ja tre ŝatas la flatajn mensogojn.

– Ĉu vere?

Перейти на страницу:

Все книги серии Метод чтения Ильи Франка [Эсперанто]

Похожие книги