Matene Eriko, vera kamarado, ekmaltrankvilis. Mi iel sukcesis malfermi al li la pordon, sed paroli ne nur en la angla, eĉ en la fuŝa rusa ne kapablis. Estis plena ebriiĝo; estas bone, ke mi min ne vidis kaj ne scias, kiel mi aspektis — kvankam rekonstrui estas facile, ĉu mi ne vidis ebriulaĉojn? Kiam mi estas sobra, mi ĉiam deziras dispremadi ilin, kiel blatojn, — tiom ili estas abomenaj. Silentema Eriko komprenis la situacion dum nul sekundoj; li helpis al mi rampi reen al la lito, kuŝigis kaj kovris per litkovrilo. «Russian empire is a great country»,[79] — malserene konstatis li, suprenĵetante sur la larĝa manplato la malplenan botelon kaj pritakse rigardante jen al ĝi, jen al mi. Mi kuŝis, kiel ŝtipo, kaj per vitraj okuloj observis liajn agojn. Mi eĉ palpebrumi ne povis: kun malfermitaj okuloj la kapo turniĝis en unu direkto, kun malfermitaj — en alia; kaj se palpebrumi, ĝi komencis turniĝi en ambaŭ direktoj samtempe, kaj en tiu sento estis io nepriskribeble monstra. Eriko silente eliris, kaj post kvin minutoj revenis kun bruanta amaso da bieraj ladvazoj sur la manoj. «Russians is a great people, — konsolis li min, kiel povis, zorgeme subtenante mian kapon per unu mano, kaj per la alia transverŝante el la ladaĵoj en mian buŝon densan, malhelan, ŝaŭman likvaĵon. — Duke Trubetskoy is a real communist…».[80] Dum kvara, aŭ eble dum kvina ladaĵo mi iomete klariĝis. Larmoj kiel fonto ektorentis el miaj okuloj. Mi sidiĝis en la lito kaj komencis krii. «Eric! Oh, Eric! I love them!! I love both of them!! — mi estis forgesanta prepoziciojn, disviŝanta larmojn per la pugno kaj svinganta la manojn kiel Vinnetu la Estro de apaĉoj, per solaj gestoj inspirite rakontanta al samtribanoj, kiel li hieraŭ demetis skalpojn samtempe de kvin blankvizaĝuloj. — Catch me? I want fuck both!!![81]». — «Fuck both vodka and beer? — trankvile informiĝis Eriko, eĉ ne movinte la brovon. — O'kay[82]» Kaj foriris, tuj reveninte kun ankoraŭ kvin ladaĵoj.

Mi ne scias, kio okazis poste. Mi ne scias, kiel kaj kiam li foriris.

Mi vekiĝis ĉirkaŭ la kvina. Rigardante la horloĝon, mi longe ne povis kompreni, ĉu estas la kvina matene aŭ vespere; mi apenaŭ ne ekiris vespermanĝi, sed poste tamen ekkonsciis, ke estas tro mallaŭte malantaŭ la fenestroj. La kapo estis kristale malvarma kaj klara. Kaj tre malmola. Ekzistis nur unu deziro: senprokraste ĉesi vivi. Tamen ĝi estis nevenkebla. Tristo kaj abomeno pri mi mem tiom superplenigis la animon, ke ĝi estis preta tuj eksplodi, tirinte la dekstran manon, per la ungoj disŝiri la vejnojn sur la maldekstra pojno. Abstinenca sinmortigo, estu ĝi damnita por ĉiam. En tiu stato duono da rusa inteligencio saltadis el fenestroj. Estas bone, ke mi ne estas inteligenciano. Mi lumigis la kloŝlampon; nuda, kiel estis, bruigis la ladaĵojn, sed ili ĉiuj, kanajloj, estis malplenaj kaj laŭlitere ĝisseke elpremitaj. Tiam mi eksidis, metinte unu kruron sur la alian, apud gazeta tableto, en molan fotelon, kaj ekfumis, abomene kaj malame rigardante al mia mizere faltiĝinta, senforte falinta vira atributo kaj luktante kontraŭ sovaĝa tento firme kapti kaj elsarki tiun aĉaĵon kun radiko, por jam ne plu turmenti nek bonajn homojn, nek min mem. Jes, venis tempo liberigi ilin. Ili determinu sin. Ĉu vere jen tio ĉi povas iun ĝojigi? Mi ne kredas. Kaj neniam plu kredos. Hela kloŝo de la kloŝlampo naĝis en nehaste fluantaj grizaj strioj, laŭ la muroj amase kuŝis obskuro. El malantaŭ la fenestro de tempo al tempo komencis aŭdiĝi preterfluga susuro de fruaj aŭtoj. Post kvina cigaredo danĝeraj por vivo kaj teritoria tuteco akraj eĝoj de la kristalo en la kapaĉo komencis degeliĝi kaj ĵelee moliĝi. Tiam mi ekstaris, prenis duŝon — unue tre varmegan, poste tre malvarman; zorgeme razis min, enverŝis en min ĝis la gorĝo kafon kaj laŭ matenaj stratoj de Stokholmo vigle ekiris en la arkivon, labori.

<p>3</p>
Перейти на страницу:

Похожие книги