Obelisko el blueta ŝtono, kovrita per nigraj, profunde ĉizitaj signoj, staris sur la limo de la kampo de la antikva batalo, kaj neprilaboritaj ŝtonpecegoj, disĵetitaj ĉie, signis lokojn de komunaj tomboj. Ili estis multaj. La vasta kampo, etendiĝanta preskaŭ ĝis la horizonto, iam estis prifosita per tranĉeoj kaj remparoj. La tempo neniigis ilin, malrapide kreskantaj arboj de Tormans ŝanĝiĝis plurfoje sur la fekundigita per kadavroj grundo, kaj nun en maldika reto de ombroj sur la seka, polva tero elstaris nur la ŝtonoj. Restis nenio, rememoriganta pri furiozo de la giganta batalo, pri maro de suferoj de vunditoj, pri teruro de venkitoj, ĵetitaj en la marĉan lagon. Senĝoja pejzaĝo, duonmortaj arboj, fendiĝinta tero…
Varmega vento susuris en branĉoj, iaj verdaj insektoj malvigle rampis ĉe radikoj. Sju-Te elektis grandan, piramide akrigitan ŝtonon kun rompoj, briletantaj per brun-ruĝa koloro de sekiĝinta sango, kaj mallevis sin antaŭ ĝi sur la genuojn. Almetinte la fingrojn al la tempioj kaj klininte la kapon, ŝi flustris preĝojn. Vir Norin atendis, kiam ŝi plenumos la riton. Kiam la junulino ekstaris, li demandis:
— Kiu batalis ĉi tie kaj kiu kiun venkis?
— La legendo diras pri batalo inter regantoj de la kapa kaj la vosta hemisferoj. Pereis centoj da miloj da homoj. Venkis la reganto de la kapa, kaj sur la tuta planedo establiĝis unueca potenco. Tiun batalon oni nomas la venko de la saĝo super la malhelaj vostaj popoloj.
— Ĉu viaj prauloj partoprenis en la batalo sur la flanko de la venkitoj?
— Jes.
— Kaj se venkus ili, sed ne la kapuloj? Ĉu ŝanĝiĝus la vivo?
— Mi ne scias. Por kio ĝi ŝanĝiĝu?! La ĉefurbo estus en Kin-Nan-Te, probable. Domojn oni konstruus alie, kiel ĉe ni, per turoj. Eble, miaj prauloj iĝus «serpentuloj»…
— Kaj ĉu vi dezirus aparteni al tiu elito?
— Oj, ne! Ĉiam timi, retrorigardi, malestimi ĉion kaj esti malamata de ĉiuj? Eble, mi estas simple malklera kaj stulta, sed mi ne dezirus tiel vivi. Prefere neniel…
Tiu «prefere neniel» trapenetris la tutan konscion de junaj tormansanoj, apartenantaj al la klaso «mavoj», kaj kondiĉis neekstermeblan fatalismon. «Por kio?» — ŝajnis al ili nevenkebla argumento.
Vir Norin ankoraŭfoje ĉirkaŭrigardis la forbruligitan plataĵon. Potenca fantazio plenigis ĝin per bruego de batalaj maŝinoj, per krioj kaj ĝemoj de centoj da miloj da homoj, per montoj de kadavroj sur la trafosita ŝtoneca grundo. La eternaj demandoj: «Por kio? Pro kio?» — sur tiu fono iĝis speciale senkompataj. Kaj trompitaj homoj, kredante, ke ili batalas por la estonteco, por «sia» lando, por siaj proksimuloj, estis mortantaj, kreante kondiĉojn por ankoraŭ pli granda leviĝo de oligarkoj, ankoraŭ pli alta piramido de privilegioj kaj abismo de subpremado. Senutilaj turmentoj, senutilaj mortoj…
Kun suspiro Vir Norin turnis sin al la kunulino:
— Ni iru, Sju-Te!
La terano kaj la tormansanino malleviĝis de sur la montetoj. Vir Norin proponis trairi rekte la sinuon de la malnova vojo, tenante direkton al ronda monteto kun forlasita domo, griza kaj malalta, malklare konturiĝanta malproksime. Ili rapide atingis la monteton. La astronavigaciisto rimarkis, ke Sju-Te laciĝis, kaj decidis fari bivakon en ombro de la ruinoj. Sju-Te ekkuŝis sur la teron, apoginte la kapon per la manoj. Vir Norin ekvidis, ke ŝi atente rigardas la muron kaj sulkigas la frunton en peno rememori ion forgesitan. Sju-Te ekstaris kaj ĉirkaŭiris la ruinojn. Poste ŝi longe rigardis surskribojn kaj bareliefojn kun bildo de grandega mano, etendita per gesto de kompata helpo. Iom trankviliĝinte, ŝi ree eksidis apud Vir Norin, ĉirkaŭpreninte la genuojn per la manoj, en pozo, vigle rememoriginta al li pri Ĉedi, kaj longe silente rigardis malproksimen, al miraĝoj de bluaj lagoj, kiuj ŝirmis la polvan fumon super la urbo Saĝejo.
— Kiom da jaroj ci aĝas? — subite demandis Sju-Te.
— Laŭ viaj jaroj, kiuj estas multe pli mallongaj, ol sur la Tero, cent sesdek, aŭ kvardek du laŭ la kalkulo de la Blankaj Steloj, egala al la tera.
— Ĉu ĉe vi tio estas multe aŭ malmulte?
— Por la antaŭa Tero, sur via nivelo de evoluo, tio estis meza aĝo, nek juna, nek maljuna. Nun ĝi ŝoviĝis en junecon. Mi aĝas dudek du — dudek tri jarojn, kaj Rodis — dudek kvin. Ni havas longan infanecon. Ne infanaĝon, sed ĝuste plilongigitan infanecon — en senco de percepto de la mondo. Kaj kiom aĝas vi?
— Okdek, aŭ dudek laŭ la kalkulo de la Blankaj Steloj. Mi proksimiĝas al nia lima aĝo, kaj al mi restis kvin jaroj ĝis tiu tempo, kiam mi eniros Palacon de Karesa Morto. Kaj cin oni delonge estus sendintaj tien. Ne, mi diras stultaĵojn, ci ja estas sciencisto kaj ĉi tie vivus longe, ci estus «lovo»!
— Mi neniel povas imagi tiun teruraĵon!
— Estas nenia teruraĵo. En tio estas eĉ bona. Ni ne pasigas la infanecon en prema aero de lernejoj, kiel estontaj «lovoj», kiujn oni tie plenŝtopas per scioj, nenecesaj por la vivo. Kaj ni ne malsanas, mortante dum disfloro de fortoj…
— Ĉu vi estas ĉagrenita, Sju-Te? Rigardu en miajn okulojn!