Obgleich man eigentlich nicht sagen konnte, daß diese Kämpfe leichte und muntere Tirailleurgefechte waren – denn sie verliefen in der Regel sehr langsam und schwerfälig – so konnte man doch den Antheil der Firma daran insofern unter dieser Fechtart classifizieren, als sie jetzt einen Schuß auf diesen Kläger, dann eine Kugel auf jenen Vertheidiger absandten, jetzt mit aller Macht über ein unter Sequestration stehendes Grundstück herfielen, und dann wieder ein Scharmützel mit einem irregulären Corps kleiner Schuldner hatten, gerade wie sich die Gelegenheit darbot und der Feind sich ihnen entgegenstellte.

La fremdvorton enkondukisen provo raciigi la malklaran frazon Dikensan:

Though it could hardly be said of these conflicts that they were running fights — for in truth they generally proceeded at a snail's pace — the part the Firm had in them came so far within the general denomination, that now they took a shot at this Plaintiff, and now aimed a chop at that Defendant, now made a heavy charge at an estate in Chancery, and now had some light skirmishing among an irregular body of small debtors, just as the occasion served, and the enemy happened to present himself.

La originala frazo estas malorda, ne klaras, pri kio Dikenso grumblas: komence temas pri la procesoj kiel tutoj, kaj tion sekvas lavango da mokoj pri la taktiko de la firmao. Se Dikenso volis inciti min per tiu ĥaoso, tiam li plene sukcesis.

Evidente, la unua parto prezentas kalemburon surbaze de Probable ĝi estas ia termino aŭ parolkliŝo, eble la jena (ĉu?):

Running fight: a fight in which the enemy is continually chased; also, one which continues without definite end or result. (Webster-1913)

Evidenta estas la vortludo bazita sur la laŭvorta interpreto: (ĝin la germana traduko perdis); dum por la alia senco la kontrastigo fiaskas: «senfinaj bataloj — testuda iro» ne prezentas kontraŭon. La kalemburo funkcias do nur duone, nur por unu el la kalemburaj paroj — samkiel ĉi-supre pri la Juna Anglujo. Ambaŭ kalemburoj impresas min kiel logike difektaj, mallerte konstruitaj; aŭ eble mi ne komprenas la anglan humuron.

La germana traduko estas tre proksimuma aŭ eĉ erara (ekz‑e → skermado). KGM ne korektas la tradukajn deviojn, ĝi nur iom modernigas la germanan esprimmanieron; tiel, la ekzota (bataloj de tiraljoroj) iĝas pli simpla (bataloj de pafistoj / infanterianoj); sed la ideo de la traduko restas senŝanĝa.

Ankaŭ la rusa tradukistino [R1959] iom deviis disde la originalo, ŝi koherigis la frazon, sed konservis almenaŭ la kontraŭmeton:

«Pri ili [Snitchey & Craggs] apenaŭ eblus diri, ke ili kure atakas — male, kutime ili avancis testude; tamen la rolo de la firmao en la lukto ja tre similis militadon: jen ili pafis al ĉi tiu plendanto, jen ili celis tiun defendanton; jen en la Kanceliera juĝejo ili bombardis ies terposedaĵon, jen ili bataletis kontraŭ neregula areto da ŝuldetantoj…»

<p>Konkludo</p>
Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги