Clemency, kiu {kun ¦ } libroj ne multe sin okupas.
nuboj, kiuj malrapidis ankoraŭ {kun ¦ } sia forflugo
{Kun ¦ } tiu ĉi rimarko li kontentigis sin …
Nun tia uzo de kun estas subnorma: PAG ĝin malaprobas (§206 B Rim. III, pĝ. 277); PV kaj la PIV-oj mencias ĝin nur en rimarko kiel «severe/nepre evitenda»n.
kuneveni, kuneesti …
La prefikso kun-, uzata en verbo, povas indiki kunecon kiel celon
(kunveni = veni kunen) aŭ staton (kunesti = esti kune). Ĉe kelkaj aliaj prefiksoj oni tiajn signifoj distingas, ekz‑e
antaŭeniri (iri, celante antaŭen) — antaŭiri (iri antaŭ iu aŭ io)
tamen pri kun- oni nun normale tion ne faras. PAG tamen rimarkigas (§391):
Rim. I. La dusencecon de kun- (x-e kaj x-a) Z. rigardis difekto de la lingvo, pri kiu oni devus helpi. Kelkfoje li uzis kune- anstataŭ kun-, tamen — strange! — li ne utiligis tiujn du formojn por meti diferencon inter la du sencoj, sed aplikis kune- sendistinge (kunesido, kunevivado, kuneeduki; kunekroĉi, kunekalkuli, kunepreni), verŝajne sub la influo de la germana, kiu havas mit- (x-e) kaj zusammen (x-a), sed uzas ofte la lastan en la senco de mit-. En la “neologismaj” projektoj, Z. proponis por la dua senco diversajn solvojn (ko-, kum-), fine, en la dua volumo de la Andersen-fabeloj lanĉis kunkun- (kunkunvoki). Neniu el tiuj iniciatoj estis imitata.
Verdire, mi ne vidas koheran sistemon en la Zamenhofa uzado de kune-/kun-. Jen ekzemploj pri kune-:
¶ nian longan kaj amikan kunevivadon —
¶ esceptinte la kuneservantan Clemency N. —
¶ malrapide kunesilabis la surskribon: … —
¶ kunebatis la manojn —
¶ Mi kunevenis kun sinjoro Warden —
¶ tiu ĉi ĉiutaga kuneestado —
Kaj jen simplaj kun-:
¶ kunsentanta amo —
¶ kuntrafiĝo de la tago de l’ adiaŭdiro kun duobla tago de naskiĝo —
¶ li rigardis la du advokatojn kiel kunkaŭzantoj de lia stato —
¶ kuntiradus la brovojn —
¶ kunligita —
¶ turni al sia kunsidanto nur la okulojn —
Akuzativa predikativo
Temas pri tiaj frazoj:
oni lin vidis vagantan kaj insultantan la mondon
[B1891] … [INKO]En la moderna lingvo ili estas subnormaj:
Rim. I. Kun tiuj predikativoj, la uzado estis longatempe ŝanceliĝema, kaj en la primitiva literaturo oni trovos multajn ekzemplojn de predikativaj participoj en akuzativo; tio estas severe evitinda. Frazo kiel: ŝi ekvidis siajn fratinojn leviĝantajn el la maro[Z] (1889) ŝajnus hodiaŭ nekorekta kaj devus esti ĝustigita en: leviĝantaj aŭ leviĝi.
PAG, §172 Rim.I (pĝ. 235)Tradukaj kuriozaĵoj
La Juna Anglujo
Kelkaj pecoj postulas scion pri la soci-kultura historio, ekz‑e {la loko en la teksto}:
Benjameno Britain — nomata iafoje Malgrand-Britain por diferenco de Grand-Britanujo (Great Britain), kiel oni diras Juna Anglujo por per diferenco pli klare esprimi la Maljunan Anglujon…
Jen la responda peco Dikensa:
Benjamin Britain — sometimes called Little Britain, to distinguish him from Great; as we might say Young England, to express Old England with a decided difference