Ĉio estis finita, plua insisto estis sensenca. Ha-Nocri estis malaperonta por ĉiam, neniu kuracos la terurajn, kruelajn dolorojn de la prokuratoro. Kontraŭ ili estas nenia rimedo krom la morto. Sed ne tiu penso nun frapis Pilaton. Lin tutan penetris la sama nekomprenebla angoro, kiu ĵus trafis lin sur la balkono. La prokuratoro serĉis la kialon sed la rezulto estis stranga: ŝajnis al li malklare, ke en la interparolo kun la kondamnito io restis nedirita, aŭ eble, ke li ion ne finaŭskultis.
Pilato forpelis tiun penson kaj ĝi tuj malaperis, same rapide kiel ĝi venis. Ĝi malaperis kaj la angoro restis neeksplikita, ĉar ne povis ja ĝin klarigi alia, fulme aperinta kaj tuj estingiĝinta, mallonga penso: «Senmorteco… La senmorteco venis…» Kies senmorteco? Tion la prokuratoro ne komprenis sed la ideo pri tiu enigma senmorteco glaciigis lin malgraŭ la sun’ardo.
— Nu, — diris Pilato, — estu tiel.
Li turnis la kapon, rigardis ĉirkaŭen kaj miris pri la okazinta ŝanĝo. Malaperis la florŝarĝita rozujo, malaperis la cipresoj kadrantaj la supran terason, la granat’arbo, la blanka statuo en verdaĵoj kune kun la verdaĵoj. Ĉion anstataŭis ia malhelruĝa ŝlimo, en ĝi ektremis kaj ien ekmoviĝis algoj kaj kun ili moviĝis Pilato mem. Sufoka kaj brula, lin forportis la plej terura kolero, la kolero de la malpovo.
— Premon, — eligis Pilato, — premon mi sentas!
Per malvarma, ŝvita mano li abrupte tiris la fibolon de la kolumo de sia mantelo. La fibolo falis sur la sablon.
— La vetero estas sufoka, ie pasas fulmotondro, — reagis Kajafo fikse rigardante la ruĝiĝintan vizaĝon de la prokuratoro kaj pensante pri la pluaj, ankoraŭ venontaj turmentoj. «Ho, terura estas ĉi-jare la monato
La malhelaj okuloj de la ĉefpastro ekbrilis kaj li, ne malpli lerte ol antaŭe la prokuratoro, igis sian vizaĝon esprimi miron.
— Kion mi aŭdas, prokuratoro? — fiere kaj trankvile respondis Kajafo, — ci minacas al mi post ol ci mem konfirmis nian verdikton? Ĉu tio estas ebla? Kutime Romia prokuratoro elektas vortojn por ion diri. Se iu aŭdus nin, hegemono..?
Pilato rigardis la ĉefpastron per malvivaj okuloj kaj nudigis la dentojn por esprimi rideton.
— Kion ci diras, ĉefpastro! Kiu povas nun aŭdi nin ĉi tie? Ĉu mi similas la junan vagantan malsaĝulon ekzekutotan hodiaŭ? Ĉu mi estus knabo? Mi scias, kion kaj kie mi diras. La ĝardeno estas gardata, egale kiel la palaco, muso ne povus penetri ĉi tien! Kaj ne nur muso, ne povus eĉ tiu — kiel li estas nomata? — el la urbo Kirjat. Ĉu ci lin konas, ĉefpastro? Ho, se iu tia penetrus ĉi tien, li amare sin domaĝus, pri tio ci ja ne dubas, ĉu? Do sciu, ĉefpastro, ke de nun ci ne havos ripozon! Nek ci, nek cia popolo, — Pilato montris dekstren kie en la foro flamis la Templo, — tion deklaras mi, Pilato de Ponto, kavaliro de la Ora Lanco!
— Mi scias, scias! — sentime respondis la nigrabarba Kajafo kaj liaj okuloj ekbrilis. Li levis la manon ĉielen kaj daŭrigis: — Scias la juda popolo, ke ci malamegas ĝin per furioza malamo kaj suferigos al ĝi multajn turmentojn, sed tutan ci ĝin ne ekstermos! Dio ĝin defendos! Nin aŭdos, aŭdos la potenca Cezaro, li ŝirmos nin kontraŭ la ekstermanto Pilato!
— Ho ne! — ekkriis Pilato. Nun ĉiu plua vorto lin faciligis: li jam povis forĵeti la maskon, ne plu zorgi pri la vortoj. — Tro multe ci plendis kontraŭ mi al Cezaro, nun estas veninta mia horo, Kajafo! Nun sciigon sendos mi, kaj ĝi iros ne al la provincestro en Antioĥion, nek al Romo, sed rekte al Kapreo, al Cezaro mem, la sciigo pri tio, ke notorajn ribelulojn vi kaŝas en Jerŝalaim kontraŭ la mortopuno. Kaj tiam ne per la akvo el la Salomona lageto malsoifigos mi Jerŝalaimon — kiel mi intencis antaŭe por via bono! Ne per akvo! Rememoru, vi devigis min forigi de la muroj la ŝildojn kun la emblemo de Cezaro, transloki trupojn, finfine mi mem devis veni ĉi tien kaj min okupi pri viaj misaĵoj. Memoru mian parolon, ĉefpastro. Ci vidos en Jerŝalaim ne unu kohorton, ho ne! Venos ĉe la urbomurojn la tuta legio
Sur la vizaĝo de la ĉefpastro aperis makuloj, lia rigardo brulegis. Kiel la prokuratoro, li akradente ridetis kaj respondis:
— Ci mem, prokuratoro, ĉu ci kredas kion ci diras? Ne, ci ĝin ne kredas! Ne pacon, ho, ne pacon portis al ni en Jerŝalaimon la forlogisto de la popolo kaj ci, kavaliro, bonege tion komprenas. Ci volus liberigi lin por ke li profanu la religion, agitu la popolon kaj konduku ĝin sub la Romiajn glavojn! Sed dum vivas mi, la ĉefpastro de la judoj, la religio restos neprofanita kaj la popolo estos defendata. Ĉu ci aŭdas, Pilato? — ĉi tiam Kajafo impone levis la manon: — Aŭskultu tion, prokuratoro!