La nur esperantlingva Proverbaro de 1910 aperis kun "alfabeta registro" aŭ indekso de temoj, kiel klarigite en la Antaŭparolo de Zamenhof filo.

Miaopinie, la aldono de temvortoj en la ĉefparto faras ĝin iom pli legalloga, do mi aldonis tiajn vortojn, prenante ilin el la indekso. Mi aldonis laŭnumeran registron post la alfabeta. Notu, ke kvankam la plej multaj proverbgrupoj havas po unu temvorto, kelkaj tute ne havas (la indekso preterlasis ilin), kelkaj havas po du, kaj unu havas tri. Menciinde, la temoj grandparte ne tradukas la kapvortojn de Zamenhof patro.

Krom la aldono de temvortoj kaj korekto de evidentaj preseraroj, mi ŝanĝis la aranĝon de la proverboj per tio, ke mi donis al ĉiu apartan decimalan numeron interne de ties grupo. En la eldono de 1910, ĉiu grupo staras simple kiel numerita alineo.

Havi la Proverbaron en elektronika formo prezentas diversajn avantaĝojn por esplorado, sed kompreneble la uzanto transskribu ĝin al papero laŭplaĉe kaj laŭ ebleco.

Ĉiu bonvolu uzi kaj kopii ĉi tiun Proverbaron laŭdezire, ŝanĝante formaton kaj/aŭ aranĝon kiel oportune.

Karl Pov

Postnoto: Dank' al atenta provlegado de Harri Laine, kiu mem elektronikigis la Proverbaron laŭ iom alia aranĝo, aperas korektoj en ĉi tiu eldono ĉe proverboj 15.05, 154.05, 173.01, 316.01, 354.01, 456.01, 457.01, 504.01, 505.03, 529.01, 922.01, 961.03, 1067.01 kaj 1215.01.

Proverboj

1. Ebleco

1.01 Trafe aŭ maltrafe.

1.02 Mi blinde pafos, eble trafos.

2. Espero

2.01 Hazardo estas malbona gardo.

2.02 Espero panon ne donas.

2.03 Malpli esperu, pli konsideru.

2.04 Fidanta al vorto atendas ĝis morto.

3. Espero, Risko

3.01 Kiu ne riskas, tiu ne gajnas.

3.02 Espero postulas oferon.

3.03 Espero kaj pacienco kondukas al potenco.

4. Detaloj

4.01 Komenci de Adamo.

4.02 Droni en detaloj.

5. Antikvaĵo

5.01 Demeti de si la antikvan Adamon.

6. Komenco

6.01 Komenco bona — laboro duona.

6.02 Unua paŝo iron direktas.

6.03 Plej granda potenco kuŝas en la komenco.

7. Nesciado

7.01 Ĝi estas por mi ĥina scienco.

7.02 Ĝi estas por mi volapukaĵo.

7.03 Nun finiĝas mia klereco.

7.04 Venis fino al mia latino.

8. Nekompetenteco

8.01 Li neniam venkis la alfabeton.

8.02 Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento.

8.03 Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon.

9. Nematureco

9.01 Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto.

9.02 Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj.

10. Avideco

10.01 Neleĝe akirita ne estas profita.

10.02 Kiu fremdan avidas, propran forperdas.

10.03 Kiu rabi eliras, ofte nuda revenas.

11. Reservo

11.01 Mano manon lavas.

11.02 Servo postulas reservon.

11.03 Kvitiĝas servo per reservo.

11.04 Razisto raziston razas.

11.05 Vi min manĝigos, mi vin trinkigos.

12. Observado

12.01 Okulo de mastro pli ol beno de pastro.

12.02 Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon.

12.03 Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj.

13. Profesio

13.01 Pastron nutras preĝejo.

13.02 Metio lacigas, metio vivigas.

14. Mono

14.01 Mono plenumas ĉiujn oficojn.

14.02 Plej certa laboro — laboro per oro.

14.03 Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo.

14.04 Naskiĝu, edziĝu kaj mortu — ĉiam monon alportu.

14.05 Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas.

15. Mono

15.01 Apud plena manĝotablo ĉiu estas tre afabla.

15.02 Sako ne sonas — amiko ne konas.

15.03 Kiu havas oron, havas honoron.

15.04 Riĉulo havas grandan parencaron.

15.05 Kiu havas nenion, estas nenio.

15.06 Venas profito — venas merito.

16. Avareco

16.01 Kiu domaĝas groŝon, perdas la tutan poŝon.

16.02 Avarulo pagas duoble.

16.03 Patroj avaras, infanoj malŝparas.

16.04 Dio ne ricevis, diablo forlevis.

17. Profito

17.01 Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas.

18. Ŝtelo

18.01 Groŝon ŝtelis — ho, ŝtelisto! milojn ŝtelis — financisto.

18.02 Ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas.

19. Malriĉo

19.01 Por riĉulo fasto — por malriĉulo festo.

19.02 Pli bona io ol nenio.

19.03 Al malriĉulo ovo kiel al riĉulo bovo.

20. Senlaboreco

20.01 Rostita kolombeto ne flugas al buŝeto.

20.02 Vortoj sakon ne plenigas.

20.03 Ameno diablon ne forpelas.

20.04 Sen laboro ne venas oro.

20.05 Ne venos rato mem al la kato.

20.06 Ne gutas mielo el la ĉielo.

21. Silento

21.01 Traflugis anĝelo preter orelo.

21.02 Post brua vento subita silento.

22. Aprilo

22.01 Pluvo en Aprilo — por la tero utilo.

23. Aprilo

23.01 Komenco Aprila — trompo facila.

24. Aprilo

24.01 Aprila vetero — trompa aero.

25. Taksado

25.01 Mezuri laŭ sia metro.

25.02 Ĉion rigardi tra sia persona vitro.

26. Juneco

26.01 Lernu juna — vi scios maljuna.

26.02 Se Peĉjo ne semos, Petro ne rikoltos.

26.03 Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo.

27. Pacienco

27.01 Per pacienco venas scienco.

27.02 Post sufero venas prospero.

28. Sukceso

28.01 Ne povas ĉiu homo esti pap' en Romo.

28.02 Kiun la sorto karesos, tiu sukcesos.

29. Reago

29.01 Kia sono, tia resono.

29.02 Kia demando, tia respondo.

Перейти на страницу:

Похожие книги