438. (a) Eksterdoma vivo, eksterleĝa ago, eksterorda parolo, eksterordinara insekto.

(b) … atendas (estas, gardas, promenas, restas, sidas, staras) ekster la biblioteko (domo, kampo, lernejo, nesto, preĝejo, teatro, nia rondo).

439. KONTRAŬ = opposite, facing, against, in-opposition-to, anti-. Vizaĝo kontraŭ vizaĝo, face to face. Du kontraŭ unu, two to one. Kontraŭmilitisto, antimilitarist. La por kaj la kontraŭ, the pros and the cons. Kontraŭa, opposite, contrary. La kontraŭo, the opposite. Kontraŭas, opposes, faces.

440. Kiu ne estas kun ni estas kontraŭ ni. Ne ekzistas forto kontraŭ la morto. Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni? Bojas hundo eĉ kontraŭ la suno. Ne defendas oro kontraŭ doloro. Kontraŭ doloro ne helpas ploro. Kontraŭ doloro helpas bona humoro. Kontraŭ kalumnio (slander) helpas nenio. Ne karesu (fondle, stroke) katon kontraŭ la haroj.

441. (a) La domo staras kontraŭ ni. Kontraŭ nia domo estas publika ĝardeno. Li disputas kontraŭ la instruisto, remas (rows) kontraŭ la fluo, defendas nin kontraŭ atako, pekas kontiaŭ la leĝo, sentas antipation kontraŭ katoj.

(b) Kontraŭ-ag(-batal - dir - met - ordon - parol - star ) as- Kon traŭ- angl(-leĝ-na tur-ord - regul)a. Kontraŭfolio.

<p>Accusative of Direction («Almovo»)</p>

442. We have seen (349-352) that the ending N often replaces a preposition. It is especially common for it to replace al, thus showing motion towards, direction (from elsewhere).

• Kie vi estas? Where are you? (position)

• KieN (= AL kie) vi iras? Whither (=TO where) are you going? Where are you going TO? (direction)

• Mi iras tieN (= AL tie), I am going TO there (thither)

• Ĝi kuras (kie?) It is-running-about (where?)

•• Sub-la-lito, Under-the-bed (position)

• Ĝi kuras (kieN?=AL kie?) It is-running (where TO?)

•• AL {sub-la-lito = (sub-la-lito)N}, TO under-the-bed (from elsewhere) (direction)

• Ĝi saltas sur-la-tablo, It jumps-about on-the-table

• Ĝi saltas AL {sur-la-tablo = (sur-la-tablo)N}, It jumps {TO ON-the-table = ON TO the table}

• Mi naĝas en-la-maro, I swim-about in-the-sea

• Mi naĝas {AL en-la-maro = (en-la-maro)N}, I swim {TO IN-the-sea = INTO the sea}

443. The difference between on the table and on to the table; in the room and into the room; is obvious. But English is not always so clear: we say Where are you going(to)? omitting the last word. A boy bet he could jump across the Thames (trans la Tamizon): he crossed by the bridge and then, being across the Thames (trans la Tamizo), he jumped.

444. Every preposition denoting position, e.g., antaŭ, apud, ĉirkaŭ, ekster, en, inter, kontraŭ, post, sub, super, sur, trans, and (rarely) tra, may thus be followed by n to show motion by something or someone to(wards) that position from elsewhere.[43]

After prepositions that contain no idea of position (e.g., de, dum, el, kun, pri, sen, and al itself), the accusative of direction is not used, for it would be meaningless.

445. Li flustras (kie?) en la preĝejo: (kien?) en ŝian orelon. Verŝu (pour) akvon sur la florojn. En la mondon venis nova sento. Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon. El la pato (frying-pan) en la fajron. Al Dio plaĉu, sed sur diablon (devil) ne kraĉu (spit). Ne metu ĉiujn ovojn en unu korbon.

446. Difinoj. Donas: metas objekton en la manon de alia homo. Manĝas: metas bonajn objektojn en la buŝon. Montras: metas antaŭ la okulojn. Skribas: metas vortojn sur paperon. Vidas: la bildoj venas en la kapon.

447. “Marsupialo” estas besto kun poŝo en la stomako, en kiun ĝi eniras, kiam oni ĝin atakas!

Domlaboro. Mastrino: “Ĉu vi balais (sweep) la polvon sub la tapiŝo?” Servistino: “Kompreneble! Mi ĉiam balaas ĝin sub la tapiŝon!”

Перейти на страницу:

Похожие книги