Tio estis liaj lastaj vortoj. Kiam mi vidis, ke la sinjorino levis la antaŭtukon al la okuloj, mi kuris eksteren tute malĝoja. Eksterdome staris Jens ploranta. "
Føulum, Pridie Iduum Januarii MDCCIX.
Hieraŭ mia kara patro iris al Viborg por serĉi domon, kie mi povos tagmanĝi, kiam mi iros lernejon. Kiom mi sopiris al tiu tempo! Mi legas la tutan tagon, sed la tagoj estas nun tiel mallongaj, kaj patrino diras, ke ne valoras legadi ĉe lamplumo. Mi ne povas fini ĉi tiun leteron al Tuticanus – ho, estis tute alie, kiam vivis la bona sinjoro Sören!
Ĉi tiu vintro estas terura! Ĉielo kaj tero kvazaŭ unuiĝis; neĝamaso sterniĝas de nia tegmento ĝis la garbejo. Estintan nokton Jens pafis du leporojn en nia brasikĝardeno – li baldaŭ forgesis pri sia patro. Sed se la ĉasisto Petro ekscios tion, li ekkoleregos.
Føulum, Idibus Januarii MDCCIX.
Patro ankoraŭ ne rehejmiĝis, kaj la vetero estas ankoraŭ tre malbona – se li nur ne perdas la vojon. Jen Jens laŭiras la garbejon kun pafilo kaj kelkaj birdoj en la mano – li eniras. – Tio estas perdrikoj, kiujn li pafis sur la tegmento de Mads Madsens. Li deziras, ke patrino rostu ilin, sed ŝi ne kuraĝas tion fari, antaŭ ol venos mia patro.
Føulum, XVIII Calend. Febru. 1709.
Ho ve! Mia kara patro frostmortis! Viro de Kokholm lin trovis en la neĝamaso kaj veturigis lin hejmen – – mi tiom ploris, ke mi ne povas plu vidi per la okuloj. – Patrino ankaŭ. – Dio helpu nin ambaŭ!
Føulum, la 18-an de Februaro 1709.
Mi preskaŭ ne rekonis Jens'on. Li portis verdan frakon, kaj verda plumo staris sur lia ĉapelo. "Vidu," diris li, "nun mi estas ĉasisto! Kio vi estas? Bubo, kiu iras lernejon, latinisto!" –
"Jes, Dio nin helpu!" mi respondis. "La latinaĵo preteriris! Mi povus estiĝi predikisto tie, kie vi estus episkopo! Mia patrino ne mortus pro malsato, se mi kantus antaŭ la pordoj de Viborg. Mi devas resti hejme kaj perlaboros panon por ŝi. – Ve, Jens, se via patro vivus!"
"Ni ne parolu pri tio!" li diris. "Neniam mi lernus latinaĵon – la diablo ĝin prenu! Jen tiel, vi povos veni en la bienon! Tie estos bonaj tagoj kaj agrabla vivmaniero!" –
"Kiel mi povus?" mi respondis. –
"Ni klopodos pri tio!" ekkriis li kaj foriris. Tiu Jens tamen havas bonan koron, sed li estas senzorga kaj senpripensema. Antaŭ ses semajnoj oni enterigis lian patron, kaj tri semajnojn poste sekvis lia patrino. Ŝajnas, kvazaŭ Jens estas nun tute alia kiel antaŭe. Li povas plori ĉi tiun horon kaj ridi alian horon.
Thiele[6], la 1-an de Majo 1709.
Jen mi estas nun servisto ĉe lia sinjora moŝto; Adiaŭ pastra ofico! Adiaŭ, latino! Ho, miaj karaj libroj!
Thiele, la 12-an de Majo 1709.
Mi sanas bonege, Dio estu glorata! Ni estas ses servistoj por la sinjoro, la sinjorino, la junkro kaj la du fraŭlinoj. Mi havas sufiĉan tempon por legi, kaj mi ne malzorgas miajn karajn librojn. Ili ne utilas al mi, sed mi ne povas ne okupi min pri ili. Hieraŭ estis vendataj la libroj de la mortinta sinjoro Sören, mi aĉetis por du taleroj kaj ekhavis tiel multajn, ke mi preskaŭ ne povis porti ilin. Inter ili estas multaj de Ovidius; unu havas la titolon: "
Thiele, la 3-an de Junio 1709.
Kiu do komprenas francon! La sinjoro parolas nur france, kiam li manĝas, kaj mi komprenas ne unu vorton. Hodiaŭ ili parolis pri mi, ĉar multfoje ili min rigardis. Unu fojon mi preskaŭ lasis fali teleron; mi staris post la seĝo de fraŭlino Sofia, ŝi turnis sin kaj rigardis min rekte en la vizaĝon – ŝi estas belega fraŭlino, tiu fraŭlino Sofia! Mi tre ĝojas vidante ŝin.
Thiele, la 13-an de Septembro 1709.