Aperanta unu fojon en ĉiu semajno:

semajna gazeto.

Seminario.

Lernejo, instruanta junulojn al la pastreco.

Seminariano.

Lernanto de seminario.

Sen.

-

1.

Prepozicio, esprimanta for- eston, escepton, mankon (ne havante, ne akompanate):

La generalo venis sen adjutanto. Sen mono, sen ĉapelo. -

2.

Prefikso havanta la saman signifon, kiel la prepozicio:

sencela, sensenca, senigi, senvestigi.

Senato.

Supera ĉambrego de parla- mento: La angla senato havas la nomon: la ĉambrego de la lordoj.

Senatano.

Membro de senato.

Senco.

Tio, kion esprimas vorto aŭ frazo; tio, kio montras, kiel oni komprenas vorton aŭ frazon:

radika aŭ propra senco de vorto, figura senco.

Sensenca.

Kiu havas neniun sencon, malsaĝa:

sensensa diro.

Sensencaĵo.

Io sensenca.

Dusenca.

Havanta du sencojn, kiu povas esti komprenata en du sencoj:

Diamanto estas dusenca vorto.

Sendi.

Ordoni, kaŭzi, ke iu iru, ke io estu portita de unu loko en alian:

sendi la kuiristinon en la bazaron, sendi leteron al amiko.

Sendo.

Ago de tiu, kiu sendas.

Sendaĵo.

Sendata objekto:

Mi ricevis la sendaĵon.

Sendito.

Homo, kiun oni sendis kun komisio.

Dissendi.

Sendi en multajn lokojn, al multaj personoj:

dissendi cirkuleron.

Resendi.

Sendi ion al la loko aŭ persono, de kiu ĝi estis sendita: Li

resendis la leteron, ne malferminte ĝin.

Sensacio.

Granda impreso:

La novaĵo kaŭzis sensacion en la tuta urbo.

Sensacia.

De sensacio, kaŭzanta sensacion.

Senti.

Ricevi impreson de ekstera objekto per speciala organo:

senti odoron, malvarmon.

Sento.

-

1.

Kapablo senti:

la kvin sentoj de la homo

-

2.

Tio, kion oni sentas:

malagrabla sento.

Sentema.

Kiu havas facile impreseblajn sentojn.

Sentebla.

Kiu povas esti sentata, rimarkata.

Antaŭsenti.

Neklare senti, imagi tion, kio devas okazi:

antaŭsenti fulmotondron.

Sentenco.

Mallonga frazo, enhavanta belan moralan ideon, profundan veron de la vivo:

sentenco de Seneko.

Komparu:

Aforismo, maksimo, moto, proverbo.

Sentimentala.

Havanta tro senteman spiriton: sentimentala homo, sentimentala verko.

Sep.

Ses plus unu; 7: La sep tagoj de la semajno.

Sepalo

(Bot.). Verda folieto de la ekstera kovraĵo de l' floro.

Sepio

(Zool.). Dekpieda molusko, posedanta vezikon kun fluidaĵo, uzata kiel farbo

(Sepia ofjicinalis).

Septembro.

Naŭa monato de l' jaro.

Septeto

(Muz.). Muzika verko por sep homaj voĉoj aŭ por sep instrumentoj.

Serafo.

Anĝelo de la plej alta rango.

Serajlo.

-

1.

Palaco de la turka sultano. -

2.

Parto de turka palaco, kie loĝas la virinoj.

Serĉi.

Peni trovi: serĉi la perditan naztukon; serĉi bonan esprimon por fidele traduki la tekston.

Serĉo, serĉado.

Ago, agoj de tiu, kiu serĉas.

Traserĉi.

Serĉi detale, precipe por trovi ion kontraŭleĝan: traserĉi la loĝejon de politika krimulo.

Serena.

-

1.

Belvetera, sennuba:

serena ĉielo. -

2.

Ne ĉagrenita, kvieta:

serena vizaĝo.

Sereneco.

Eco de tio, kio estas serena. Komparu:

Kvieta, milda, trankvila.

Serenado.

Muzika verko aŭ kanto, plen- umata nokte, en libera aero sub la fenestroj de iu, por esprimi sian amon aŭ respekton.

Serĝento.

Malsupera infanteria sub- oficiro.

Serio.

Seninterrompa vico de samspecaj objektoj, de nombroj:

serio de spektakloj, serio de loteriaj biletoj.

Serioza.

-

1.

Pripensanta antaŭ la agoj: serioza viro. -

2.

Ne ŝercema, ne ŝerca: Mi ne deziras aŭskulti viajn spritaĵojn, mi postalas seriozan respondon!

Serioze.

En serioza maniero.

Seriozeco.

Eco de tio, kio estas serioza. Komparu:

Grava.

Serpento

(Zool.). Rampulo kun tre longa, cilindroforma korpo, kovrita de skvamoj, sen piedoj.

Serpenti.

Sin movi, kiel serpento:

La rivereto serpentas sur la herbejo.

Seruro.

Risorta aparato por fermi pordon, keston.

Seruristo.

Metisto, kiu faras serurojn.

Servi.

-

1.

Labori por iu laŭ liaj ordonoj:

servi, kiel pordisto; servi, kiel oficisto

-

2.

Esti utila por iu aŭ por io:

servi la patrujon per siaj agoj. -

3.

Esti uzata por io:

La ŝipo servas por la navigado.

Servema.

Kiu volonte servas.

Servisto.

Перейти на страницу:

Похожие книги