Anglic. Nomo de orfografia sistemo de la angla lingvo, verkita de R.E. Zachrisson, prof. de la Upsala Univ. Precipe en Anglujo kaj Svedujo estis (kaj estas) farata vasta prop. por tiu ĉi ortografie plisimpligita angla lingvo kaj principe kontraŭstarigata al E. La sistemo, laŭ sia esenco, tute ne povas esperi sukceson. Dum la lastaj 40 jaroj aperis entute 7 similaj projektoj de reformado de la angla lingvo, kaj ĉiujn ilin trafis la sama sorto: la forgeso. Vere, la angloj povus akcepti reformon de sia lingvo konforme al ĝia fonetiko, sed ankaŭ por ili tio estus tre peniga afero, ĉar ja dum certa periodo paralele kunekzistus du literaturoj kun du manieroj de skribado. Sed por ne-angloj eĉ la ortografie simpligita Anglic restos tamen «tro angla», ne sufiĉe int., kaj precipe ĝi malplaĉos pro sia ortografio, akomodita al angla prononco, — kripligante eĉ plej konatajn int. terminojn: ekz. «internashunal» anstataŭ international, «asoesiaeshon» anstataŭ association ktp.
Anglujo, v. Britujo.
Anni kaj Montmartre. Romaneto de R. Schwartz 1930, 128 p. «Malgaja aventuro de l’ juna germanino, delogita, trompita, forlasata en Parizo… estas rakontata tiel sprite, tiel moke, per tiaj neatenditaj figuroj kaj komparoj, ke ĝi elvekas nevenkeblan emocion.» (G. S, E, 19;0, p: 136.)
Ano de l’ ringludo. De Ŝimunoviĉ, el la kroata trad. F. Janjiĉ, 1926, 86 p. «Romaneto kun kavalireca karaktero. Duobla amo de patro kaj filo al la sama junulino.» (G.S., E, 1926, p: 209.)
Anstataŭa Edzino, romano de aŭstralia verkistino E. Maxwell, trad. el la angla M. Sampson, 1931, 212 p. «Ĝi tuj komenciĝas per edziĝo, sed fiktiva, kaj dece finiĝas per edziĝo, ĉi tiu reala kaj feliĉa. E ludas rolon en la romano. Bona lingvo.» (G.S. E, 1931, p: 97.)
Antaŭen E-istoj. Se oni ne kalkulas la folieton EIE aperinta ununumere en Valparaiso en majo 1901, AE estis la unua E gazeto en Sudameriko kaj ĝis hodiaŭ la sola, kiu tiel longe (13 jarojn) kaj tute regule aperis. La unua n-ro eliris en julio 1903 kaj ĝi finiĝis verŝajne en 1916. Paperformato 23–25×16–17 (presformato ĉiam la sama) IV-12–20 p. Ĝi enhavis propagandon, en- kaj eksterlandan kronikon, bibliografion, literaturon, lingvajn demandojn ktp. I’. TARNOW.
Antaŭen kun kredo. Literatura jarlibro de Pola E-isto por 1911. 203 p. «Interesa, bela, bonstila libro. La nomoj de Kabe, Grabowski, k.a. atestas jam pri pura E-a stilo.» (M. Ŝidl., Ondo de E, 1912, p: 106.)
Antologioj en E. La A-oj en E celas konigi per reprezentaj pecoj la literaturon de unuopaj nacioj, precipe de la malgrandaj. Ĉi-rilate ili estas tre gravaj parte per la akcelo de la E-a kulturo, kiu ja sinteziĝas el la diversaj kulturoj naciaj, parte el la vidpunkto de propagando: montrante la eblojn, kiujn E prezentas al siaj adeptoj por intelekta plezuro kaj riĉiĝo, kaj al ĉiuj nacioj por la konatigo de siaj kulturtrezoroj. La unua A. estis la Pola Antologio de Kabe (1905), ankoraŭ eta ĝermo. Vastaj A-oj, redaktitaj laŭ la supre skizitaj vidpunktoj, aperis en la lasta tempo: Kataluna Antologio (1925; dua eldono: 1931); Bulgara Antologio (1925), Belga Antologio (du volumoj, 1928); Estona Antologio, unua parto (1932); Hungara Antologio (1933). La lasta estas la unua A. eldonita de la AELA (v), kiu prenis en sian programon eldoni ĉiujare A-on de alia nacio. Preskaŭ prespreta estas la Ĉeĥoslovaka Antologio, krome en preparo estas A-oj sveda, pola, itala, hispana, jugoslava ktp. KALOCSAY
Anttila Werner, finno, instruisto de rusa kaj germana lingvoj, poste oficisto de eldonaj societoj, nun pensiumita. Nask. 14 jun. 1869 en Hausjarvi. Kunfondinto de EAF. Estinta L- K. Verkis lernolibron, 1906, vortarojn (E-F kaj F-E, 1905; F-E, 1911, 241 p. E-F, 1913, 90 p.)
Antwerpen. (Anvers) Grava havenurbo en Belgujo, 427 247 loĝantoj. 7-a UK 20–27 aŭg. 1911, 1733 partoprenantoj el 42 landoj; oni provis novan formon de la organizo: rajtigitaj delegitoj. — 20 a UK, 3–11 aŭg. 1928, 1494 partoprenantoj el 36 landoj. 20-jara jubilea festo de UEA; ĉefa temo: E en radio.
Aoro. Sistemo de int. stenografio, de R. Sprotte, 1911, disvastigita antaŭmilite.