Do la A. propre anstataŭas la vortojn: tiu, tiu certa, ĉiu, sola, ununura; kaj ĝi estas kaj devas esti uzata nur, se anstataŭ ĝi prove estas meteblaj tiuj ĉi vortoj sen la aliigo de l’ senco.
Pli vastan pritrakton pri la uzo de l’ A. oni trovas en: Fruictier Grenkamp: Kompleta Gramatiko kaj Vortfarado, 1930; Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo: 1931.
A. nedifina ne ekzistas en E. Tamen oni renkontas la vorton unu uzatan tiasence. Tio estas, se ne eraro, almenaŭ nekorekteco de stilo; en ĝia uzo oni estas gvidata de nacilingvaj kutimoj. En okazo de efektiva neceso oni povas uzi iu (se temas pri io apartigita el certa grupo), aŭ ia (se temas pri io tute nedifinita). Ekzemple: «Mi vidis iun serviston» (iun el certa nombro de servistoj). «Mi vidis ian serviston» (ian ajn, neniel difinitan).
Kelkaj lastatempe pretendas la uzon de unu, kiel nedifina A. Sed ĝia enkonduko estus tute kontraŭ la ĝisnuna lingvokutimo. Tiamaniere ja oni devus diri: «Li estas unu bona homo», kiel germane oni diras: «Er ist ein guter Mensch» v. Sintakso. KALOCSAY.
Arvisto Max Erik, estono, magistro de kemio en Nomme. Kunorganizinto de la Tartua ES, de la unua Estonuja E-kongreso (1922) ktp. Verkinto de la plej detala E lernilo estona por memlernantoj, 1926, 2. 200 p.
Asai Erin, japano, prof. de lingvoscienco, malaja lingvo en Kolegio por fremdaj lingvoj de Osaka; bonzo. Nask. 25 marto 1895 apud Kanazawasi. 1918, finonte studentan vivon, al Imp. Univ. de Tokyo li prezentis tezon, skribitan en E «Polineziaj popoloj kaj iliaj lingvoj». Unu profesoro opiniis, ke E ne estas lingvo, malgraŭ tio tezo akceptita. Poste kelkaj imitis tiun ekzemplon. Estis ano de J E Komerca Korporacio. Unu el la tri fondintoj de JEI.
Ashby (aŝbi) Joseph, anglo, svedenborga pastro. Nask 1847 en Ellington, mortis 30 okt 1922 en Southport. E-isto de 1904. Tradukis kaj disdonis multe da E flugfolioj pri Svedenborgismo
Ashley (aŝli) Archibald John, anglo, anglikana pastro. Nask 1 aŭg. 1884 en Kent. De 1915 paroĥestro en Farntey Tyas, apud Huddersfield. E-istiĝis 1906. Iniciatis fondon de Eklezia E-ista Ligo, 1913; ĝia sekr. 1913–25; poste neoficiale daŭrigis tiun laboron. Red. kaj parte trad. La Libron de Komuna Preĝo; kunlabore kun pastro Curry trad. Reĝo Lear de Shakespeare. Red. de La Eklezia Revuo, 1917–22.
Asocio de E-istaj Libro-Amikoj, v. AELA.
Aspazio. Tragedio en 5 aktoj el la antikva greka tempo. Verkis A. Svjentoĥovski, el la pola trad. Leono Zamenhof. Kolekto de La Revuo. 1908, 157 p. «Vi trovos en la dramo perlojn de malvarma penso filozofa kaj rubenojn de varma kredo je venko de grandaj koroj kaj animoj geniaj.» (El la Postparolo de Belmont.)
Atanasov D. Atanas, (ps. Ada), bulgaro, privata oficisto, antaŭe gimnazia instruisto de literaturo. Nask. 12 febr 1892 en Sofia, loĝas samloke. En 1910 fondis kaj prezidis studentan E grupon ĉe la Sofia Universitato. En 1911 sekr. de BEL, de 1920 ĝis 1926 vicprez. de BEA kaj red. de BE-isto. Prez. de BEA 1927–28. Tradukis kelkajn verkojn, aŭtoro de lernolibroj, el kiuj unu aperis en 7 eldonoj kaj 36.000 ekzempleroj. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.
Atanasov Georgi, bulgaro, pianisto. Nask. 12 dec. 1881 en Nova Zagora, loĝas en Sofia. Kunlaboris por Rondiranto, trad. Unuaj lecionoj de Cart, verkis E. muzikaĵojn, estis kunred. de Danubo.
Ateistoj, v. Liberpensuloj.
Atta Troll. Somernokta sonĝo (poeziaĵo) de Heine, el la germana trad. Zanoni. 1925, 96 p. «Peni redoni en E la esencon de la spriteco kaj lerteco de la aŭtoro, estas kvazaŭ elekti plej armitajn malamikojn, por ke la venko estu pli triumfa. La tradukinto laboris sukcese.» (G. &, „E“ 1925, p: 170.)
Aŭroro. Organo de SOĈNE, blindula societo en Ĉeĥoslovakujo, fond. en 1920; formato 28×25. Red. Vuk Echtner.
Austerlitz (austerlic) Vilmos, hungaro, d-ro, kuracisto en Bardejov-Bártfa (Ĉeĥos).) Nask. 28 majo 1873 en Eperjes.(nun Prešov en ĈSR). Aŭtoro de pluraj verkoj sciencaj. Fondinto de EG en B., UEA-del. Estis sekr. de TEKA. Faris vojaĝon por propagandi E-n tra Finnlando ĝis la nordpolusa cirklo en 1925. Artikoloj en Int. Med. Revuo ktp.
Aŭstralio: Lando kaj Popolo. Originale verkita de A. Delsudo kaj Lauri Laiho. 1927, 93 p., 29 fotoj. Bela kaj interesa libro pri la nuna Aŭstralio. Aperis ankaŭ en finna traduko.
Aŭstralio. Pro la relativa neneceseco de helplingvo en unulingva kontinento la progreso de E estis en A. malrapida. Krome la angla lingvo bone servas al aŭstraliano dum la veturado, ja preskaŭ ĉiuj vojoj de la vaporŝipoj kondukas al britaj teritorioj. Nur malrapide, kiel ankaŭ en Britujo, oni ekkomprenas, ke la angla civilizado estas nur negranda parto de la greko-latina civilizado.