La plej gravaj sukcesoj estis akiritaj ĉe la fremdultrafiko. La ministerio por komerco kaj trafiko en 1927 eldonis la unuan faldprospekton en E «Tra Aŭstrio» en 20.000 ekzempleroj kaj ankaŭ en postaj jaroj la ministerio presigis denove tiujn belajn faldprospektojn en E, la 5-an fojon en 1933 en 10.000 ekzempleroj. La prospektoj varbis efike por tiu ĉi malgranda lando, kaj la gvidanto de la fremdultrafikaj aferoj en la ministerio, sekcia konsilanto Deinlein raportis pri bonega sukceso pere de E-propagando (ĉe la 4-a int. kongreso en 1929). La iniciaton sekvis ankaŭ la Fremdultrafika komisiono de Wien, la Aŭ. Trafik-Oficejo, la Foiroficejo de Graz, la Landa Unuiĝo por Fremdulfrekvento en Linz, ktp.
Steiner, Frey kaj Cech entreprenis ankaŭ eksterlandajn vojaĝojn, por varbi al la fremdultrafiko pere de E-paroladoj. Steiner faris en okt 1939 lumbildparoladojn pri Aŭ. tra 18 lokoj germanlingvaj en norda Ĉeĥoslovakujo, ĉiam varbante ankaŭ al E per provlecionoj. Li ekveturis la 14 jan. 1932 al granda prop. vojaĝo por sia patrujo tra Polujo, Danzig, Litovujo, Estonujo, Latvujo, Finnlando, Norvegujo, Svedujo kaj Danujo. Steiner vojaĝis 67 tagojn 12.843 kilometrojn, faris 46 paroladojn antaŭ 9500 personoj, parolis en 6 landoj antaŭ la mikrofono. Li estis subtenata de la aŭ. registaro kaj de ICK en Genève kaj ricevis registaran rekonon por sia laboro. Frey vojaĝis same kun ministeria subteno en 1930 al Svedujo, Norvegujo kaj Danujo, faris varb-paroladojn kun lumbildoj kaj filmoj, parolis per la radio ktp. Okazis ankaŭ reciproka propagando. Ekz. 3 junio 1930 Freg parolis per Radio-Wien kaj pli poste per 30 lumbild- kaj filmparoladoj en Wien pri la nordaj landoj. La ĉefparoladon ĉeestis la iama ŝtatprez. Hainisch, la tiama kaj la nuna kardinalĉefepiskopoj Pifil kaj Innitzer, kaj aliaj altranguloj.
Ĉefe fremdultrafikaj motivoj kaŭzis ke E estis favore konsiderata ankaŭ ĉe la fervojoj. En 1925 la ĝeneraldirekcio de la fervojoj oficiale rekomendis (n-ro 33.037 la lernadon de E kaj permesis al la fervojistoj la portadon de la E-insigno ankaŭ dum la deĵoro. En 1926 estis aranĝitaj 6 kursoj por fervojistoj sub la gvido de Steiner; la partoprenantojn varbis Presselmayer kaj Panis. En 1928 la aŭ. fervojdirekcio proponis al la direktoroj de la eŭropaj fervojoj aldonon al la int. funkci-regularo, laŭ kiu en la translimaj vagonoj ankaŭ E-surskriboj estu permesataj; la propono estis akceptata. En majo 1932 la direkcio eldonis reskripton, laŭ kiu sur rapidvagonaroj povas deĵori nur konduktoroj, kiuj parolas fremdan lingvon; ankaŭ E estis menciata. La federaciaj fervojoj ĉiujare ekzamenigas siajn konduktorojn pri ilia lingvokono kaj ĝis 1933 193 faris ekzamenon pri E.
La favora akcepto de E flanke de la polico estas dankebla ankaŭ precipe al la fremdultrafikaj interesoj. La unua oficialaj permesoj okazis antaŭ la UK en 1924. En 1927 al la policistoj scipovantaj E-n estis permesata porti brakrubandon kun verda stelo, poste la polica prez. en Wien permesis portadi dum deĵoro sur la maldekstra brustflanko nikelumitan metalŝildon (3:10 cm.) kun la vorto E kaj la verda stelo; E estis enkondukata kiel nedeviga fako en la horaron de la polica lernejo pere de klopodoj de Steiner, kiu fariĝis ankaŭ instruisto; en 1932 la E-kurson partoprenis ankaŭ 6 ĉinaj polic-oficiroj. Poste ankaŭ en Graz, Linz kaj Salzburg la policistoj, kiuj parolas E-n, portis la E-ŝildeton. Kurso de E en 1928 okazis ankaŭ ĉe la ĝendarma taĉmento en Wien.
Ankaŭ la radio apartenas al la terenoj, kie E akiris fortikan bazon. La unuan fojon oni parolis per radio en E dum la 16-a UK 1924 el la tiama Teknologia Metia Muzeo. En apr.1925 E‑kurso estis enkondukata en Radio‑Wien, kiun gvidis inĝ. Hartwich, de sept. 1925 W. Smital gvidis la duan E-kurson. De okt.1927 el Radio-Wien ne plu estas kursoj, sed ĉiusemajne dum 10 minutoj E-varbado por Aŭ. La 18 okt. 1933 je instigo de Steiner komenciĝis disaŭdigoj el Radio-Wien ĉiun merkredon en la malfruvesperaj horoj por la eksterlando. La celo estas, diskonigi sciindaĵojn pri Aŭ. kaj la oficialaj instancoj disponigas la koncernajn artikolojn.
La gazetaro estis same favora al E Ekz. la gazeto «Kleines Volksblatt», Wien, en 1930 aranĝis konkurson pri la plej bona E‑traduko de la Aŭ. Ligohimno; la unuan premion (100 S.) ricevis prof. Ellinger. La sama gazeto en 1933 enkondukis E‑kurson kaj aperigis ĉiusemajne E-rubrikon. La tag. gazeto «Volks-Zeitung», Wien (250.000 abonantoj) dum du jaroj (1930–31) havis E-kurson kaj ĉiusemajne E-rubrikon.