Estis grava sukceso ĉe la
O. SIMON. (
En 1917 la movado fariĝis iom pli vigla, oni gvidis kursojn en multaj lokoj. Ankaŭ grava sukceso ne mankis: 17 apr. 1917 dir. Schamanek komencis prelegi en la Teknika Altlernejo en Wien, li estis la unua lektoro de E ĉe altlemejo en la mondo. Ĝis fino de 1918, kiam la iama Habsburg-monarĥio disfalis kaj estiĝis la nova, malgranda Aŭ., laboris en ĉiuj partoj de la regno fervoraj E-istoj, el kiuj estu citataj kelkaj: Schulhof, Ghez, Kamaryt, Steinhauer, Kaffan, Zwach, Hartwich, Sós, ktp.
En 1919 komenciĝis nova vivo. Akademia E-Asocio estis restarigita de W. Illing. En Leoben kaj Donnawits laboris Lidl, en Innsbruck Bederlunger kaj Blaas, en Graz Bartel, Halbedl kaj Rogler, en Eggenberg Pernegg, en Wien Frey, Schamanek, Schroder, Siedl, Cech, Kaftan, Steinhauer ktp. Post 5 jara manko aperis gazeto
3 apr. 1920 estis fondita E-Delegitaro en Wien, ĉefe laŭ iniciato de Kaftan kaj Zimmermann. Fondiĝis en 1921 grava grupo en Salzburg kaj okazis kursoj (ankaŭ poste) en la tiea Borromaum kaj en la Popolaltlernejo en Villach. E alportis ankaŭ praktikan utilon: 4 majo 1921 326
Je Pasko 1922 okazis en Salzburg la 1-a Sudgermana E-Kongreso kaj samtempe granda E-ekspozicio, kiun vizitis ĉ. 15.000 personoj. En 1922 novaj grupoj fondiĝis en Saalfelden kaj Hallein. En Wien fondiĝis tramista grupo, en 1923 la grupo Progreso, en 1924 R.M. Frey fondis E-Organizon de Ofichavantoj de Urbo Wien kuu 962 anoj kaj la komunumo Wien disponigis al ĝi hejmon en la magistrata domo.
Montriĝis klopodoj por fondo de landa organizo. Jam en 1922 centro por la propagando estis kreita per la entrepreno Nova Tempo, Wien kaj 6 jan. 1923 estis fondata tutlanda organizo sur neŭtrala bazo
Okazis kursoj oficialaj aŭ duonoficialaj: Schamanek per dekreto Z II/1008 25 febr 1922 ricevis permeson instrui en 1a burĝlernejo de Purkersdorf kaj en la blindullernejo. Ankaŭ li faris en 1923 kursojn por instruistoj kiel sekvo de Ĝeneva konferenco. Frey sukcesis gvidi kurson en la grava popoleduka societo «Urania».
En 1923 oni komencis prepari la 16-an UK en Wien. Ankaŭ policistoj lernis E-n kaj ili portis dum la kongreso brakrubandon kun la vorto E. La 16-a UK okazis 6–14 aŭg. 1924 sub la prezido de ministeria konsilanto Minibeck. Prez. de LKK estis J. Schroder, ĝen. sekr. Schade kaj krome estis en la LKK Hartwich, Sós, Zimmermann, Simon, Smital, Zwach, Schamanek kaj Pfeffer. Aliĝis 3400 anoj el 40 landoj, sed la kongreson malhelpis la terura ekonomia situacio en multaj landoj kaj speciale en Germanujo; parte tio estis la kaŭzo de grandega deficito, pagita nur jaron poste. Dum la UK oni prezentis la dramon de Raimund «La Malŝparulo» kun aktoroj de la fama «Burgtheater». Okazis granda pacifista manifestacio, kiun aranĝis lerte Frey. En la kongresa jaro okazis ankaŭ fondo de