Aymonier (emonie) Camille, franco, prof. de liceo. Nask. 17 sept. 1866 en Boujailles (apud Besancon). Verkis dek francajn librojn kaj ankaŭ artikolojn pri literaturo kaj pri francaj verkistoj. De 1900 multe laboris por propagando de E per paroladoj, artikoloj kaj libroj. Teoriisto kaj talentoplena gramatikisto, kies Metoda Kurso estas modelo. Skribis en diversaj E-aj gazetoj Verkis:
Azio. v. Ĉinujo, Filipinaj insuloj, Hindo-ĉinujo, Hindujo Brita, Hindujo Nederlanda, Irako, Japanulo, Koreujo, Palestino, Persujo, Sirio, Turkujo.
Azorin Izquierdo Francisko, hispano, arkitekto, urbkonsilisto de Cordoba, parlamenta deputito Nask. 12 sep. 1885 en Monfonte de Teruel. Akceptigis en kongreso de la socialdemokrata partio proponon favoran al E. Reprezentis tiun partion en la SAT-kongresoj en Göteborg kal Stuttgart. Verkis lernolibron, 1924, kaj la gravan oklingvan vortaron: Terminologio de la Arkitekturo, kun 2000 desegnoj, la klariga lingvo estas E (1932).
B
Baart de la Faille Cornelis Jacob, nederlandano, d-ro de biologio, prof. de natursciencoj en gimnazio. Nask. 20 majo 1880 en Groningen. E-isto de 1901. Starigis en 1903 kun Romein k.a. la unuan vivpovan grupon en Nederlando (Utrecht). Kunverkis kontraŭ-Idan broŝuron en N lingvo.
Baas (bas) P.W., nederlandano, instr. Nask. 9 jun. 1894 en Winschoten. Prez. de LEEN okt. 1931 — okt. 1933, red. de N. E-isto jan. 1932 — okt. 1933.
Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano. Verkis originale
Babiladoj pri la Radio, v. Fine mi komprenas la Radion.
Backheuser (bakojzer) Edvardo, brazilano, d-ro, prof. ĉe la Politeknika Lernejo en Rio de Janeiro. Verkis pri geografio, geologio kaj naciaj demandoj. Kunfond. de BKE (1906) kaj BLE (1907), reprezentanto de la brazila registaro ĉe la 20-a UK. Prez. de la 8-a Brazila Kongreso de E. Kiel deputito ĉe la parlamento de Ŝtato Rio de J., li prezentis leĝoprojekton favoran al E. Verkis prop. komedion, faris multajn paroladojn kaj plurajn kursojn. Akademiano.
Backman (bakman) G. Henrik, svedo, kuracgimnastikisto en Helsingborg. Nask. 4 apr. 1867, mortis 14 jul. 1928 en Ramlösa Brunn. Pioniro de E en Sved. Speciale en la kriza tempo de 1909 li nelacigeble agadis. Konstante gvidis kursojn kaj prop-is ĉiumaniere. Prop. vojaĝo en Germanujo en 1909. Heroaj klopodoj por eldoni la gazeton
Baena Nuno, (ps. Forgesito), brazilano, d-ro, mararmea kuracisto. Mortis 11 nov. 1922. Kunfond. kaj unua vicprez. de BKE, fond. kaj unua prez. de la E-grupoj «Norda Matena Stelo» (1909) kaj «Energio» (1921), en Belém (Pará). Prez. de la 6-a Brazila Kongreso de E. Poeto kaj rakontisto, verkis
Baff William Edward, usonano, patenta advokato. Nask. 20 majo 1888 en Newark (New Jersey). E-isto de 1905. Kunfondinto de EG en Worcester (Massachusetts), Washington (District of Columbia) kaj Los Angeles. Unua prez. de EG de Los Angeles.
Baggi de Araujo (baĝi di arauĵu) Irani, brazilanino, bankoficistino. Sekr. de BLE kaj BKE. Laboris ĉe la organizado de la biblioteko de tiu klubo, kiu enhavas ĉ. 2000 volumojn.
Baggi de Araujo Jacome Martins, brazilano, supera juĝisto. Mortis 27 jan. 1912. Plej malnova E-isto en B. (1896). Prez. kaj fond. de la Petropolisa EG.