Balkányi (balkanji) Pal, (ps. Vera Nurhom; P.B.), hungaro, bankoficisto. Nask. 11 marto 1894 en Budapest. De 1912 li laboras energie kaj tre diversflanke por E. En 1918 li fondis la Prop. Komitaton sub prez. de famaj hungaroj samjare aranĝis E-an fakon en la B-a Milita Ekspozicio. De 1918 ĝis 1928 aranĝis ĉiujare E . Standon ĉe la B-a Int. Foiro. 1918 kunhelpis revigligi HES, gvidis kursojn. Multon zorgis pri la gazetara prop. servo. La Int. Foiro kaj la Ĉefurba Fremduloficejo je lia iniciato uzas grandskale E-n. De 1929 organizis viglan movadon inter la skoltoj kun rimarkinda sukceso. Li reprezentis la B-an komercan ĉambron en la konferencoj de Venezia, Paris kaj Frankfurt, parolis eksterlande kaj en B per radio E-e. Entute depost la milito la plej fervora H propagandisto. De 1922 ĉefdet. de UEA. Estis kunlaboranto de
Ballard Charles William, anglo, kontisto. Nask 12 jun. 1867 en Edgware, apud London. En lia kvina jaro la familio transloĝiĝis en Nov‑Zelandon. Pioniro de stenografio. Dum la lastaj dudek jaroj li dediĉis semajne unu vesperon al E instruo de novuloj. Estis prez. de Komerca EK kaj ES en Melbourne, Red de
Balliman (baliman) Jean, franco, komercisto. Nask. 2 majo 1876 en Paris. Prez de la vitrovendistoj en Francujo. Direktis gazeton
Banham (benem) Frank Reginald, (ps. Robo), anglo, korektisto. Nask. 11 apr. 1898 en Lowestoft, Anglujo. Alvenis Aŭstralion dec. 1914; akiris diplomon de BEA, 1926; surprenis redaktorecon de
Bankfakuloj. 9 marto 1926 en Berlin estis fondita Bankfaka E Grupo, kiu celis propagandon de E en bankfakaj rondoj kaj daŭran korespondadon kun eksterlandaj samfakanoj. 28 dec. 1926 ĝi fariĝis Bankfaka E Asocio Tutmonda kies unua jarkunveno estis 10 jan. 1928 en Berlin. Adreso de la prez.: Karl Fischer, Friedrichsruher Str. 3, Berlin-Halensee. Pri elektiva funkcio de BEAT lastatempe mankas informoj.
Banmer Lucien, franco, bankoficisto. Nask. 12 jan. 1893 en Damvillers. Lernis E-n tute sola en 1906. Soldatiĝis kaj revenis kripla en 1915. En 1918 gvidis kurson en Paris, kaj konatiĝinte kun Lanti kaj Glodeau, kun ili k.a. restarigis «Liberiga Stelo»-n kaj poste kunfondis SAT. Estas ties ĝen. sekr. ĝis nun kaj faris en tiu funkcio multe da laboro. Iniciatis la eldonon de
Bánó Miklós (ps. Ĉuvi Lovostan), hungaro, d-ro, inĝeniero. Nask. 4 jan. 1890 en Miskolc. Perdis la vidpovon en 1915, sed ne ĉesis labori en teknikaj kaj stenografiaj movadoj de l’ vidantoj. De 1911 E-isto. Propagandisto de La Verda Standardo. Post la milito animo de la E-movado inter hungaraj blinduloj, fondinto de blindula grupo de HES, akiris plurfoje permeson intense instrui E-n en la blindullernejoj. Verkis lernolibron, kritikojn, poemojn, ktp. Unua premio por originata poemo ĉe Katalunaj Floraj Ludoj. Lia edzino, Irén Antal, aktiva E-istino, kaj ilia filineto trijara:
Barabás (barabaŝ) Abel, hungaro, mezlerneja prof., verkisto. Nask. 19 aŭg. 1877 en Verespatak, mortis 1915. Aŭtoro de la unua H gramatiko de E en 1898 (Kolozsvár); verkis ankaŭ prop- artikolojn.
Baranyal Imre (ps. Emba), hungaro, pentraĵagento. Nask. 14 marto 1902 en Alap. Propagandas E-n en socialdemokrataj rondoj. De 1931 sekr. de la lit. sekcio de SAT. Poemoj en SAT-organoj kaj HDE. Kunlaboranto de la Enciklopedio.
Barbaraj prozaĵoj. De
Barbusse (barbüs) Henri, franco, fama verkisto; pacifisto kaj komunisto. Nask. en 1874. Honora prez. de la 1-a SAT-kongreso, 1921. Amiko de la lab. E-movado. Artikolo en Eista Laboristo, 1921.
Barcelo Andreu (barselo) Juan, hispano, infanteria kapitano. Nask. 7 jan. 1884 en Selanits, Baleares. Sekr. de EK Palma, fondinto de la grupoj «Lumo» kaj «Amikeco». Del. de UEA. Cseh-instruisto, gvidis kurson.