Belmont Leo, ps. de adv. Leopold Blumental, polo, ĵurnalisto, verkisto; loĝas en Varsovio. Nask. 8 marto 1865 en V. Fininte la universitaton fariĝis red. de semajna lit. kaj politika gazeto «Libera Vorto» (pola), kiun li plenigis mem de komenco ĝis fino. Pro artikoloj B. estis malliberigita 5 fojojn, unu fojon ankaŭ ekzilita. Verkis proks. 100 librojn, inter ili en la pola lingvo 3 grandajn volumojn da poeziaĵoj. Liaj historiaj romanoj («Messalina», «Mme Pompadour», «Dubarry», «Veĉera», k.a.) estas tre legataj libroj. Lerta tradukisto, bona oratoro, majstro de la deklamado. En la E-movado B. okupas same gravan lokon. Jam en 1887 li sendis salutleteron al Z, finante per la profetvortoj: «Vi venkos, sinjoro!» Jam tiam li komencis skribi grandajn artikolojn sur bazo de profunda lingvistika scio; «Libera Vorto» ofte estis preskaŭ plena je defendo de E. Liaj artikoloj pri E ĉu en la pola, ĉu en la rusa gazetaro estas multegaj. Estis gvidanto kaj vicprez. de l’unua rusa ES (en Petrograd) kaj poste de l’ unua pola ES (en V.). Dum la 1-a UK li proponis pri ĉiujara kongreso de E. Nun estas vicprez. de PEA, LK kaj Akademiano. En E li ankaŭ verkis multe kaj kunlaboris al multaj E-gazetoj. Libroforme eliris en 1908 liaj
E. WIESENFELD.
Belogorcev Viktor, sovetiano, ruso, laboristo. Nask 1903 en Tomsk (Siberio). Fariĝis E-isto en 1919. Aktive propagandis E-n kaj organizis rondetojn en Tomsk, Barnaul, Nikolajev. De post 1931 membro de CK SEU.
Beltrao (beltrau) Antonio Carlos de Arruda, brazilano, d-ro, distrikta ĉefinĝ. telegrafa. Mortis en 1928. Fond. kaj prez. de EK en Maceio (Alagoas, 1909), kie li faris grandan propagandon. Prez. de BKE kaj de la 3-a B. Kongreso de E.
Bemaldo Luzo, v. Almeida Martins.
Benárd Agost, hungaro, d-ro, eksministro, ĉefkuracisto. Nask. 3 jan. 1880 en Budapest. Prez. de la Hungara E Ekzamena Komitato.
Benink Grietje Harmina, nederlandanino, instr. Nask. 20 nov. 1892 en Wedde. Fond. kaj prez. de EG en Almelo de 1925, estrarano de LEEN de okt. 1932. Kursgvida kaj prop. laboro. Verkis lernolibrojn, 1928, 31.
Bennemann Karl Heinrich Paul, germano, popollerneja instruisto. Nask. 13 marto 1885 en Leipzig. E-isto de 1909; LK de 1927. Gvidis kursojn, precipe por instruistoj, ankaŭ por infanoj. Specialaj kampoj: kritika prilaborado de la E vorttrezoro kaj la muziko. Prelegoj muzikaj ĉe la UK en Edinburgh kaj en Oxford. Tre multaj artikoloj precipe kun populare scienca enhavo. Kunlaboranto de multaj E gazetoj. Presitaj verkoj:
Benŝaĥar Jakob A., egipta hebreo; prof. (kelkan tempon en Kaunas). Estas konata propagandisto en Eŭropo kaj Ameriko. ŝ.
Benson William S., usonano, kuracisto en Newack. Aŭtoro de originala bildmetodo por la instruado de E. Verkis 10 kajerojn de
Beraru Miŝu, rumano, presisto. Nask. 30 dec. 1903 en Piatra-Neamt. Lernis E-n en 1925 Gvidis kursojn. Kompilis lernolibreton (1926), portretalbumon de RES (1928), aperigis poemaron kun i.a. lokaj aktualaĵoj
Berger Joseph Ferdinand, (ps. Jofebo, B.K.), germano, redaktoro de
Berger Leopold, ĉeĥo, ĥemia inĝeniero. Nask. 9 marto 1887 en Vrchoslav. E-isto de 1908. Funkciulo de diverslokaj kluboj. Fondinto de Bohema E-Servo kaj eldonanto de