Bergfers (berjie) Leon, belgo, organizanto. Nask. 30 jun. 1904 en Bruxetles. Prizorgis la interhelpan movadon, lit. kursojn, verkis francan teatraĵon, kunlaboris al ruslingvaj revuoj. E-isto de 1922. Havis gravan rolon en SAT, ĝis proks. 1930, de kiam li ne partoprenas movadan vivon. Verkis multajn rakontojn, priskribojn pri nuntempaj verkistoj por SR,
Berki Géza, hungaro, direktoro de juĝejaj helpkontoroj. Nask. 3 marto. 1892 en Szatmárnémeti (nun en Rumanujo). Dir. de ĝardeninstituto, ktp. Multajn jarojn unu el la gvidantoj (sekr. de HES) de tre vigla E-movado en Debrecen.
Berman Oskar, komerc-ekonomia red. en Lodz (Polujo). E-isto ekde 1915. Laboras por E precipe sur turisma kampo; gvidas karavanojn. Prez. de ES en Lodz. Multaj prop. artikoloj pol-, german- kaj hebrelingvaj.
Bern. Ĉefurbo de Svislando, 113.000 loĝantoj. — 9-a UK 24–31 aŭg.1913, 1015 kongresanoj el 30 landoj; fid. esprimo al la Lingva Komitato; akcento de kunagado.
Bernfeld Erwin Gerhard, aŭstriano, germano, ŝtata ofic. en Wien. Nask. 10 nov. 1891 en Wien. E-isto de 1924, sekr. en grupo «Ofichavantoj»-Wien, prez. ĉe «Aŭ. Pacifista Soc. E»-Wien. Depost 1926 ĉefdel. de UEA.
Berthelot (bertölo) Paul, franco. Nask. 1882, mortis 2 nov. 1910 et Conceicao de Araguaya (Brazilo). Lernis E-n 1900, kiam li studis en la liceo de Reims. Fervora propagandisto, li fondis la gazeton
Bertoli Alfons, kroato. Nask. en 1895 en Zadar (Zara), mortis 22 okt. 1926 en Zagreb. Frue aliĝis al E. Postmilite multe laboris en Zagreba ES, samtempe estante helpanto de la red. de La Provo kaj Konkordo. Estis sekr. de SEL. Kelkaj literaturaĵoj. ŝ.
BES: Bohema E-Servo, v.
BES-a Adresaro de E-istoj el ĉiuj landoj. Eld. de BES (L. Berger). Unua eld. 1919, 40 p., deka eld. 1932, 116 p. 1107 adresoj. «Ĝi povas esti grava praktika helpilo al la korespondema kaj interŝanĝanta E-istaro — kondiĉe, ke la personoj vere respondas.» (P.B.,
Beveridge (beveriĝ) John, skota, pastro. Nask. 29 jun. 1857 en Ayrshire E-istiĝis 1907 Unua prez. de Skota EF. Unu el la tradukintoj de la Nova Testamento. Artikoloj en multe da E gazetoj.
Bialystok (elp bjaŭistok, Z uzadis: Bielostoko). Urbo en la orienta parto de Polujo, kun 97.185 loĝantoj. Tie naskiĝis 15 dec. 1859 Z en dometo signita n-ro 6. ĉe strato Zielena (signifas: Verda), kiu nun estas nomata Strato Z-a. Sur la naskodomo de Z pendas marmora tabulo. En la domo troviĝas ora libro, en kiun enskribiĝas ĉiuj vizitantoj. La diverslingveco de la loĝantaro kaj la ofte neamikaj interrilatoj inter la diversaj gentoj donis al Z la impulson krei L.I. Dufoje okazis tre solenaj postkongresoj en la urbo (1927 kaj 1931). En la publika ĝardeno staros 12 metrojn alta monumento de Z laŭ projekto de la fama varsovia skulptisto A. Ostrzega, «Babela Turo». La ĉefdel. de UEA por la pola teritorio, J. Ŝapiro, loĝas en B. — v Stratoj. E. WIESENFELD
Bianchini J., italo, pastro en Friuli. Verkoj: