La ĉeĥaj E-istoj klopodis jam frue akiri aprobojn de ĉeĥaj eminentuloj aŭ montri taŭgecon de E por propagandi la naciajn politikajn idealojn en fremdlando. Oni sukcesis ricevi de kelkaj univ. profesoroj subskribojn sub deklaron de la Delegacio por akcepto de int lingvo kaj aprobajn deklarojn de kelkaj eminentuloj por E. El ili la plej grava estis artikolo verkita de la ĉeĥa filozofo Fr. Krejčí (Bohema E-isto, 1908). Tre grava sukceso estis kontakto kun Nacia konsilantaro ĉeĥa, komitato, kiu volis esti kaj ofte estis rigardata kiel la plej alta aŭtoritato en naciaj problemoj. Ĝi eldonis en 1911 E-lingvan broŝuron pri »Popolsumigo en Aŭstrio« (de J. Hantich, trad Rud. Hromada). E-ista Klubo Praha en 1906 dum preparado de Aŭstria ekspozicio en London kunlaboris sukcese kun la ĉeĥa fako kaj ricevis pro tiu laboro honoran diplomon. Pri sokola kongreso en 1912 estis eldonita E‑lingva propagandilo, kiu elvokis viglan korespondadon. Deklaro por E de londona urbestro Sir Vezey Strong apogis menciinde situacion de la movado dum lia vizito en Praha 1911. Komitato de la granda «jubilea» ekspozicio en Praha 1908 eldonis E-lingvan prospekton, kiu kaŭzis, ke venis tiam al Praha 214 fremduloj-E-istoj. Specialan atenton pri prop. taŭgeco de E kaŭzis ne sole en ĉeĥaj landoj, sed ankaŭ en la tuta Eŭropo la per E-a paroladvojaĝo de d-ro Aug. Pitlik, kiu, kiel unua Eŭropano, la 17. XII. 1912 ekvojaĝis el Praha por E-e kaj lumbilde propagandi la kulturajn, historiajn, kaj naturajn memorindaĵojn de sia patrujo. Ĝis la 30. V. 1913 estis aranĝitaj entute 33 paroladoj en 32 urboj de 11 eŭropaj ŝtatoj. La paroladoj estis tradukitaj en 10 lingvojn naciajn.

La eksplodo de la mondmilito haltigis inter ĉeĥoj preskaŭ komplete la movadon, kiu estis tiom vivanta. El la societoj vivetis sole Rondeto de E-istinoj kun Šupichová. La popola revuo Rozkvět publikigadis ŝian kurson de E, el kiu rezultis ampleksa korespondado de la aŭtorino kun legantoj de la kurso precipe el milita kampo. Nur en fino de 1917 komencis Kamaryt provojn revivigi la Boheman Asocion E-istan. Kiam en fino 1917 la polica premo ĉesadis, komencis movetiĝi ankaŭ E-istoj. En Plzeň proponis B. Titl kaj Fr. Kavan eldoni prop. gazeton kaj ricevinte aprobon de kelkaj E-istoj en Praha ili eldonis kun E-ista klubo en Plzeň kiel eldonanto en marto 1918 la unuan n-ron de La Progreso, «monata organo bohema». La gazeto aperas ĝis nun.

Ankaŭ en komenco 1918 kunvenis en Praha reprezentantoj de ambaŭ tiamaj naciaj societoj Unio kaj Asocio kaj decidis kunfandi la du soeietojn tuj, kiam post la milito estiĝos nova ĉeĥoslovaka ŝtato. La esperoj plenumiĝis kaj la du societoj kunfandiĝis en 1920, kiam la 1-an de feb. 1920 estis oficiale fondita Ĉeĥoslovaka Asocio E-ista. Prez. estis elektita registara konsilisto Josef Eiselt, vicprez. Kamaryt (en Bratislava), ĝenerala sekr. Rudolf Hromada. Partoprenis la laborojn de la Asocio precipe sindone komitatanoj el diversaj jaroj: Bouška, O. Ginz, Josef Friedrich, R. Herzigová, Kraus, Pitlik, O. Sklenčka, Staněk, Fr. Slavík, Jar. Šustr, A. Tarantíková k.a. ĈAE daŭre tenis gvidan lokon en organizado de la movado. Baraktado kontraŭ seninteteso kaj inerteco eĉ kontraŭ ia speco de ĵaluzo de la lokaj grupoj postulis multan paciencon kaj persistemon. Oni provis diversan aranĝon de la kotizoj. De la komence postulataj 2 Kĉ po membro de la loka grupo oni venis en 1933 al 16 Kĉ po membro individua kaj 10 Kĉ po ano de la grupo aliĝinta korporacie. En 1933 pagis kotizojn (po 16 Kĉ) 505 membroj. Tamen la gvidantaj personoj sciis kolekti tiom da rimedoj, ke la Asocio povis disvolvi agadon tre ampleksan kaj akiri rezultojn en tre diversaj sferoj. La administron multe malhelpas nepersisto de anoj. En fino de 1931 estis sole 36 membroj, kiuj pagis kotizon seninterrompe depost la fondo.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги