Tial estis E-ista vivo inter ĉeĥoj tre vigla. Oni eldonis prop-ilojn, lernolibrojn, vortarojn, literaturaĵojn. La plej gravaj estis: Detala lernolibro de Kühnl, Ĉeĥa-E-a vortaro de Kühnl-Procházka, broŝuro «Slovakoj ka Magiaroj» de Bouška, kolekto de ĉeĥaj «informaj flugfolioj», ĉ. traduko de la traktato de Unuel «Esenco…», «Rakontoj» de Arbes, tradukitaj de Josef Grňa, ĉ. eldono de la «Fundamento» de Kühnl ktp. Da lernolibroj por ĉeĥoj aperis antaŭ la milito 14.
Por slovakoj eldonis kiel lernolibron slovakan tradukon de la «Fundamento» d-ro Albert Škarvan helpata de rusa E-isto Evstifejev. La libro aperis en Turčiansky Sv. Martin en 1907. (Dua eldono 1918 en Chicago.) Aperis en tiamaj slovakaj gazetoj kelkaj artikoletoj, sed pli ofte nefavoraj.
Germanoj kaj hungaroj loĝantaj en la landoj nun ĉeĥoslovakujaj partoprenis tiam la movadon pere de sialingvaj grupoj kaj asocioj, tial oni raportas pri ilia agado sub aliaj titoloj. En nuna ĉefurbo de Slovakujo Bratislava (Pozsony, Pressburg) estis fondita loka E-ista grupo de István Nagy-Molnár kaj Emil Wanitsek. La grupo funkcias ĝis nun kaj estas daŭre gvidata de la dua de la fondintoj. El sukcesoj de la germanoj estas menciinda starigo de la E-monumento (la unua en la mondo) en bohemia banloko Františkovy Lázně (Franzensbad). Propagandis ĝian konstruon kaj kolektis monon por ĝi UEA-del. kaj prez. de la loka grupo Jakob Hechtl, bavara fervojoficisto. La monumento estis solene inaŭgurita dum la IV-a Aŭstruja E-kongreso pentekoston 1914.
Jam en antaŭmilita periodo oni propagandis en fakaj medioj. Kun sukceso estis inter ĉeĥoj prilaborataj jenaj tri fakoj:
Virinoj. Jam en 1904 estis fondita «Unua virina klubo E‑ista» en Praha. Ĝia gvidantino estis Matylda Krausová, edzino de Vojtěch Kraus. Ŝi aktive kunlaboris en multaj aliaj E-istaj entreprenoj. Gravan apogon ricevis la movado per persista agado de Julie Šupichová, instruistino, kiu veninte 1911 en Praha baldaŭ fondis novan «Rondeton de E-istinoj», kiu fariĝis tre potenca fokuso, en kiu kuniĝadis kaj el kiu eliradis iniciatoj por laboro inter virinoj.
Blinduloj. Baldaŭ post fondo de la Klubo en Praha kelkaj iaj membroj komencis kontakton kun blinda instruisto en la Blindula Instituto Klar, K. Em. Macan, muzika komponisto sufiĉe ŝatata. Li fariĝis konvinkita E-isto kaj lia kunlaborado kun E-istoj vidantaj havis rezultojn utilajn por la movado same kiom por blinduloj. Jam en 1904 li aranĝis helpata de Kühnl kaj V. Riegel kurson por flegatoj de la Instituto Klar. Depost tiu tempo restis la E-kursoj daŭra aranĝo en tiu instituto. Nombro de ĉ. blindaj E-istoj kreskis tiom rapide, ke en 1922 estis fondita «Societo de ĉeĥoslovakaj nevidantaj E-istoj». (SOĈNE) Jam pli frue (1920) eldonadis societo «ĉeĥa blindula preso» kiel aldonon al sia reliefe presita gazeto monatan E-an gazeteton Aŭroro. SOĈNE eldonis en reliefe blindula skribo ampleksajn verkojn (lernolibrojn vortarojn ktp). El la vidantaj E-istoj kunlaboris kiel gvidanto prof. Stan. Stejskal helpata de f-ino Božena Vlčková, post lia morto 1929 Vuk Echtner.
Laboristoj. En 1911 fondis juna fervojoficisto Fr. J. Chaloupecký «Laboristan unuiĝon E-istan», kiel fakon de socialdemokrata kleriga asocio «Laborista akademio». En 1912 komencis Chaloupecký eldoni ĉeĥan prop. gazeton La kulturo. La nova gazeto, kiu senkaŝe turnis sin al laboristoj konsciantaj pri sia aparteno al la batalanta klaso, trovis rimarkindan resonon. Sed Chaloupecký post neplena jaro transiris al Ido. «La kulturo» restis fidela al E kaj daŭrigis sian ekzistadon sub redakto de Robert Sáda kaj Josef Šídlo. Kelkan tempon redaktis ĝin ankaŭ R. Fridrich. Ĝi aperadis ĝis la mondmilito. Ankaŭ fundamentoj metitaj per laborado en tiu ĉi sfero montriĝis solidaj. Post milito tuj ekstaris en Ĉ. diversaj laboristaj E-grupoj, kiuj jam en 1920 kuniĝis en «Laborista Ligo E-ista en Ĉ.» precipe sub gvido de J. Pech el Plzeň. Ĝi funkcias ĝis nun kontentige kaj eldonas por informo de siaj membroj ciklostilitan Bultenon de L.L.E. (en 1933 sesa jarkolekto); en 1933 eldonis ĉeĥan tradukon de broŝuro de Lanti. Inter laboristoj-E-istoj daŭras disputoj pri la socialismaj kaj naciismaj vidmanieroj. En 1932 estis fondita konkurenca nova «Ĉeĥoslovaka Laborista Asocio E-ista» en Ústí n. L. (Aussig). (Membro de ISE).