Instruistoj. Tiu ĉi medio estis prilaborata plej sisteme, precipe de Kamaryt, Neužil, Šupichová. Ĉe «Centra societo de ĉ. profesoroj» unuiganta preskaŭ ĉiujn ĉ. profesorojn de duagradaj lernejoj estis en 1921 fondita E-a sekcio kun ĉirkaŭ 40 membroj. Prezidis ĝin direktoro de gimnazio en Brno Rudolf Fridrich, sekr. estis Kamaryt. Nuna prez. estas Vlado Jukl, prof. de Komerca akademio en Bratislava, sekr. J. Havránek, prof. de gimnazio en Uherský Brod. Post pedagogia konferenco ĝeneva en 1922 eldonigis ĈAE ĉ. tradukon de la manifesto al gravaj instruistaj kaj profesoraj gazetoj en suma nombro da 25.000 ekzempleroj. La konferenco Paco per lernejo en Praha 1927 elvokis ĝeneralan intereson pri E inter pedagogoj.

Lernejoj. Oficiala instruado kiel nedeviga fako estas aranĝita jene: En burĝaj lernejoj oni povas instrui post speciala permeso, kiun donas post propono de la direktoro por ĉiu individua kazo lerneja ministerio. En gimnazioj kaj realaj lernejoj estas permesite instrui E-n kiel nedevigan fakon per ministeria dekreto n-ro 5545 de 27. III. 1921. En «Provizora instruplano por komercaj akademioj» (ministeria dekreto n-ro 34.000 de 7. V. 1921) estas E inter pluraj nedevigaj fakoj, en la definitiva instruplano (n-ro 49.448 el 5. V. 1931) ĝi estis ellasita. En industriaj lernejoj estis donita permeso instrui E-n en maloftaj kazoj unuopaj, en aliaj unuopaj kazoj la permeso estis rifuzita. Ankaŭ al popolaj lernejoj estis en nemultaj kazoj donita permeso instrui E-n. Tiuj ĉi eblecoj instrui estas uzataj ĉiun jaron en 2–10 lernejoj. En oficiala gvidilo por instruistoj pri civitana eduko en popolaj kaj burĝaj lernejoj estas E kaj E-movado rekomenditaj kiel ekzemploj por montri aplikon de int. solidareco kaj kunlaboro (minist. dekr. 44.457 de 11. IV. 1923). Ĉe la ĉeĥa teknika altlernejo en Praha estas starigita lektorato de E depost 1922 (minist. dekr. 115.445 de 13. XII. 1922), lektoro estas d-ro Pitlik, ĉe la germana teknika altlernejo en Praha (min. dekr. 33.652 de 6 III 1929) estas lektoro d-ro Emil Michal. Ĉe 3 ĉeĥoslovakaj, 2 germanaj kaj 1 hungara Ekzamenaj komisionoj por popolaj kaj burĝaj lernejoj estas de ministerio nomitaj ekzamenaj komisaroj por E kiel nedeviga fako por burĝaj lernejoj. Du ĉeĥaj kaj du germanaj lernolibroj estis oficiale aprobitaj de lerneja ministerio por uzo en lernejoj. ĈAE ricevis en 1925 subvencion da 1000 Kĉ de la lerneja ministerio por popolklerigaj celoj.

Katolikoj. En 1923 estis fondita unua loka unuiĝo en Praha, en 1929 tutŝtata Ligo de Katolikaj E-istoj en Ĉ. kun celo propagandi inter katolikoj kaj subteni la movadon por reunuiĝo de eklezioj. En 1932 ĝi havis 190 anojn. Prez. estas helpepiskopo d-ro Ant. Eltschkner, ĉefa gvidanto Fr. Buhr. La Ligo laboras tre vigle kaj sukcese en sia medio, relative oftaj estas ekz. E-lingvaj predikoj en famaj preĝejoj. En 1928 ĝi iniciatis, ke Komitato de miljara jubileo de Sankta Venceslao eldonis en E belan broŝuron pri li (tradukitan de Bořivoj Benetka). Depost 1931 ĝi eldonas kvaronjaran presitan Informilon. STAN. KAMARYT.

Ĉekbanko E-ista fondita 1907 de H.F. Höveler en London. En- kaj elpagoj baziĝis sur E monunuo spesmilo (=2 oraj ŝilingoj). Transpago ple oportuna kaj malkara. 30 apr. 1914 ĝi havis 730 kontulojn en 320 urboj, 43 landoj. Post morto de la fondinto la banko likvidiĝis.

Ĉeklibroj internaciaj. Eldonis ilin 1908 la E-a konsulejo en Genève. Ĉiu libro enhavis 50 ĉekojn kaj kostis 50 Sp. La nomo de la banko, al kiu la ĉeko estis adresota, ne estis presita sur la ĉekoj, sed devis esti skribita mane, tiamaniere, ke ĉiu E‑isto povu uzi tiajn ĉekojn, skribante sur ili la nomon de sia banko. ŜIRJAEV.

Ĉekoj internaciaj. La int. helpa monsistemo decimala, proponita en 1907 de prof. Saussure, estis bone akceptita de la E-istaro, kiu volonte uzis ĝin. La Svisa Bankunio (Schweizerische Bankverein) en 1908 enkondukis int. ĉekojn, kies monvaloroj estis montritaj en spesmiloj, kaj kies teksto estis nur E-a. Samjare la banko Pictet en Genève eldonis similajn ĉekojn ankaŭ kun E-a teksto. ŜIRJAEV.

Ĉejka Teodor, ĉeĥo, instruisto en Bystřice p. H. Nask. en 1878 en B. E-isto de 1900. Verkis kaj eld. la unuajn ĉeĥajn lernolibrojn: la unua aperis en 1900. Samtempe li fondis monatan gazeton redaktitan pure en E: Revuo int. Verkis E-Ĉ vortaron, 1908, 170 p. L.K.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги