Ĉilo. Komenco en 1901. La unuaj E-istoj estis Luis E. Sepulveda Cuadra kaj katolika pastro E. Fabres. En 1902 Sepulveda faris longan paroladon en Scienca Societo de Ĉilo (aperis ankaŭ en broŝuro) kaj presigis artikolojn en «El Diario Ilustrado», «El Mercurio», «El Porvenir», «El Chileno» k.a. 17 jul. 1903 li fondis la «Societon E-istan de Ĉilo» kaj en sept. komencis redakti kvarpaĝan gazeton en E kaj hispana lingvoj, Ĉilio E-ista, kiu estis dissendata senpage. En 1904 li instruis E-n en la instituto por blinduloj. Poste oni instruis la lingvon en Komerca Instituto de Santiago, en Liceo de Valparaiso. La 8-a Scienca Kongreso, okazinta en 1913, en Santiago, rekomendis al la registaro enkonduki E-n en la programoj de la komercaj, militaj kaj maristaj lernejoj. (Poste okazis ankoraŭ aliaj similaj rekomendoj 24 nov. 1907 estis fondita Ĉila E‑ista Asocio, kiu grandparte unuigis la E-istaron. En 1910 oni aranĝis la unuan landan kongreson en Santiago. Malgraŭ ĉiuj penadoj, malgraŭ la penado starigi en 1927 Societon E-istan de Ĉilo kaj 14 marto 1928 la Ĉilan Ligon E-istan, la movado havis malgrandan progreson pro indiferenteco. Lastatempe la movado en la lando denove ekvivas kaj 30 jul. 1932 Sepulveda invitis diversajn junulojn de liceoj kaj oni fondis la societon «E-ista Junularo de Ĉilo». En sept. Sepulveda fondis per propraj rimedoj en sia loĝdomo E-istan Informejon. SEPULVEDA CUADRA.
Ĉinaj noveloj de Erdberg, elrusigis P. Gavrilov. 1933, 72 p. Tendenco bolŝevika. «Interna, anima kontakto de l’aŭtoro kun la sklavaj amasoj neniel sentiĝas. Lingvaĵo entute bona» (N.B., S.R. 1933, p. 84.)
Ĉinujo. Jam la granda saĝulo, Konfucio parolis pri la int. lingvo, kaj la ĉina lingvo, en sia skribita formo, restis dum certa tempo la lingvo de la «mondo», ĉar la ĉino, kiel la greko, riĉa je kosmopolitaj ideoj, emas kredi, ke li vivas en la centro de la mondo.
E trovis sian vojon en Ĉinujon ĉ. 1907. (Antaŭe faris provon propagandi E-n kelkaj eŭropanoj, sed ilia sukceso estis nur momenta.) Aperis ĉina E gazeto en Paris en 1907 La Nova Tempo, kiun eldonis ĉinaj studentoj kun scienca kaj anarĥiista enhavo. Kleruloj, kiel Li Yu-ying, Tsi-fe Woo, Y.P. Tsai forte rekomendis E-n; tiun ideon aprobis ankaŭ la granda klasikisto, Liu ŝipej. La unuaj aktivaj pioniroj estis ĉ. 1909 Luŝi-ŝin en Shanghai kaj W.K. Hsu en Kanton kaj la du urboj de tio fariĝis fontoj, el kiuj fluas la ĉina E movado.
La fondiĝo de la respubliko en 1912 malfermis novan epokon. Y.P. Tsai, ministro por la publika instruado, dekretis la enkondukon de E en normalajn lernejojn. Fondiĝis asocio ĤEA kun centra oficejo en Shanghai. Membro pli ol 300. Grupoj en Kanton, Nanking, Ĉansu, Ĉangcau. Del. de UEA en Shanghai kaj Kanton. Aperis lernolibroj, vortaroj, koresponda kurso. Malfermiĝis kurso semajna kaj kurso supera. Ĉie propagando. Ĉie la gazetoj enkondukis E fakon. Kunlaboris kun granda sindonemo Sifo en Kanton kaj K.C. Ŝan en Shanghai. Brilis tiam du gazetoj: La Ĥina Socialisto en Shanghai kaj La Voĉo de la Popolo red. de Sifo en Kanton.
Sed la ora epoko ĉesis kun la malsukceso de la revolucio de 1913. Reakcia movado tra la lando. E-istoj (samtempe socialistoj aŭ anarkiistoj) persekutataj: la movado preskaŭ nuligita. Pro la politika ĥaoso kaj pro la eŭropa milito sekvis de 1913 ĝis 1918 malluma tempo por la E movado. Tamen estis ankoraŭ individua propagando, notinda en Ĉansu, Kanton, Fatshan, Tientsin, Nanking, Peking, Honkong, Foo-chow.
La ĉeso de la mondmilito markis la reviviĝon ankaŭ en Ĉinujo. En 1921 la Nacia Edukista Konferenco adoptis proponon favore al E. Tsai, rektoro de la universitato en Peking, invitis Eroŝenko-n kaj Sunfiro-n malfermi E kurson en 1921. Kursanoj pli ol 500. Kunhelpis al la movado prof. Cen Ŝuen Tung kaj prof. Ĉaŭ Co-jen. E kongreso en la Peking-a Universitato, 1922. Intensa laboro en 1922–23. Peking fariĝis nova centro, kie en 1925 fondiĝis E Kolegio, kiu vivis nur efemere. Krom Eroŝenko laboris energie ankaŭ rusa pastro Seriŝev, kiu propagandis kun granda sindonemo en Manĉurio kaj norda Ĉinujo.
Samtempe reviviĝas la movado en Shanghai. Fondo de asocio ŜEA en 1919. Kursoj malfermiĝis en Fu-Tan Univ. kaj kelkaj mezlernejoj en Shanghai en 1922. Eldoniĝas gazeto La Verda Lumo en 1923. Fondiĝas en Shanghai E librejo, biblioteko, refunkcias la koresponda kurso en 1925. Samtempe la movado eniras en la poŝttelegrafan rondon. Laboras energie Luŝi-ŝin, K.C. San, Hujuez, Ĉan-ĉan-jin, Icio Sun kaj Ŝ.M. Ĉun. Krom Peking kaj Shanghai nia movado radiiĝas aliloke, notinde en Chin-kiang, Hanchow, Chekiang, Yunnan Sze-chuen, Kiang-si, An-hwei kaj Soo-chow.