La stato de CDEL en la fino de 1932 estas: 15 grupoj kun proks. 500 membroj. Kelkaj kluboj ne apartenas al CDEL, kaj izoluloj nepovas esti membroj de CDEL sen aniĝo al klubo. Entute estas venditaj proks. 15 000 lernolibroj en Danlando.
En diversaj urboj fondiĝis
En 1929 okazis
CHR. HEILSKOV kaj L. FRIIS. Danzig. Libera urbo en la ŝtateto D. kun 238.000 loĝantoj. Laŭ UEA1928 pioniroj estis s-ino A.
Darberi Francesco, italo, ŝtatoficisto; fondinto de entrepreno pri elektra lumigo de Tomboj. Nask. 29 marto 1861 en Roma, mortis 1 marto 1930. E-isto de 1903. En 1905 kunfondis E societon en Roma kaj estis prez. ĝis sia morto.
Datoj kaj faktoj pri la paca movado. De
Davidov Georgo K., armeno. Nask. 1879 en Armavir (Norda Kaŭkazo). Al E aliĝis en 1892. En 1903 venis urbon Saratov (Ruslando) kaj komencis tie fervoran propagandon. En 1905–07. D. subtenis multajn E-gazetojn, eldonis prop. broŝurojn kaj sigelmarkojn, E-igis kelkajn literaturaĵojn el kaŭkazaj lingvoj, sed famigis lin precipe lia unika E-biblioteko, por kiu li penis akiri ĉion presitan en aŭ pri E. En Berlin 1908 kaj en Wolfenbüttel 1911 estis eldonita kompleta katalogo de la biblioteko de D. Ankaŭ estas atentindaj la statistikaj laboroj de D. pri eldonitaj E-lernolibroj, originala kaj tradukita E literaturo («titolaroj») kaj pri E-gazetaro. v. Biblioteko de Saratov.
Davidson Tellef, norvego, distrikta lernejestro. Nask. 1848, mortis 3 okt. 1921. Vojaĝinta sekr. de IOGT. Elokventa oratoro, kiu multe kaj lerte propagandis per paroladoj kaj per bontemplana gazetaro. E-isto de 1905. Ellaboris elementan korespondan kurson 1906 kaj fondis koresp. klubon 1907 kun sekcioj en 8 urboj. Verkis
Davis (dejvis) Robert Augustus anglo, romkatolika pastro. Nask. 2 dec. 1860 en Bath. Prez. de Angla Ligo de Katolikaj E-istoj Artikoloj en
Decourt (dökur) Lucien, franco, prof. Nask. 3 majo 1868 en Macon, mortis 31 dec. 1923 apud Paris. E-istigita de Bourlet kiam li estis prof. en la militista kolegio en La Fleche, li havis la ideon krei Federaciojn kaj organizis ilin. La unuaj estis fonditaj en 1907–08. Dek ekzistis en 1910.
Degen Artur, germano, popollerneja instruisto. Nask 6 jun. 1879 en Leipzig. Ekzamena komisaro de la E Instituto por G. Vigla propagandisto en meza G per paroladoj, montro-lecionoj laŭ la rekta metodo kaj per gvido de kursoj. Fondis en 1910 la Leipzigan E Instruistaron. Estis prez. de E Asocio de G Instruistoj. Fondis TAGE en Wien, 1924. Verkis: Kleines Lehrbuch, lernolibro, 1915 ; (kune kun Kotz)