Degenkamp (deĥenkamp) Gijsbertus Johannes, nederlandano, pentristo. Nask. 24 febr. 1895 en Utrecht. E-isto de 1915. Kunlaboris al Holanda Pioniro, Nederland-E, Holanda E-isto. Red. kun F. Faulhaber la lingvo-aldonon de Laborista E-isto; kaj Utreĥtan E-iston. Aŭtoro de Konsilanto pri E-gramatiko. Kursgvidanto kaj prez. de loka grupo.

Degon Paul, franco, d-ro, adv, en Neully-sur Seine. L.K., UEA-del. Kunlaboris je La Revuo kaj Jarlibro de UEA.

Deguĉi Onisabro, japano, ĉefo de Oomoto-ismo, prez. de Universala Homama Asocio. Nask. 12 jul. 1871 en vilaĝo Asao, Kyoto-hu. Eklernis E-n en 1923, kaj samtempe enkondukis ĝin en O-ismon, kiel la ĉefan lingvon por eksterlanda propagando de O. 1924 fondis E Propagandan Asocion en Kameoka. Verkis : Poemetaroj (por facila memorigo de E-aj vortoj); 1924.

Dejean (döĵan) Pierre, franco, scienculo. Nask. 11 jun. 1877 en Lussaeles-Chateaux (apud Poitiers). Inĝeniero, li laboris ĉe la firmo Schneider (le Creusot) ĝis 1914. Post la milito li eniris en la Universitaton. Prof. ĉe la Scienca Fakultato en Grenoble, ktp. Sekr., poste prez. de grupoj kaj prez. de la Burgonia federacio ĝis 1912. Kreis en 1913 la sekcion de fizikistoj kaj ĥemiistoj de ISAE. En 1932 komitatano de ISAE. Fervora propagandisto. Sciencaj artikoloj en Scienca Revuo.

Deklaracio. Romano verkita de T. Ariŝima, el la japana trad.. T. Toogu, 1924, 125 p. «Romano sub formo de leteroj interŝanĝitaj de du junuloj, kiuj fine malkaŝiĝas kiel amkonkurantoj. Adeptoj de psikoanalizo trovos argumentojn en la senkaŝa konfeso de junulo pri knabecaj amdeziroj.» (G S., „E“ 1924, p. 188)

Deklaracio de Boulogne. En la unua kunsido de la 1-a UK en Boulogne-sur-Mer, 7 aŭg. 1905, Z legis sian deklaracion, kies teksto iom ŝanĝita de la komitato, estis prezentita al la kongresanoj de Boirac en la kvara kunsido en ĝia definitiva formo kaj akceptita de la kongreso. La D. fariĝis kvazaŭ lingva E-ista «Kredo». Jen estas ĝia tuta teksto:

Ĉar pri la esenco de la Esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon:

l. La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu «ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn», donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.

2. Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj provoj, faritaj en la daŭro de la lastaj du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingata nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo.

3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas «nenies propraĵo», nek en rilato materiala, nek en rilato morala.

Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo Esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги