Dzika 9. en Warszawa. 21 jarojn (1895–1916) loĝis tie Z kaj ĝi estis pilgrim-revo de ĉiuj E-istoj. Nuntempe la strato portas la nomon: «Ulica Dr. Ludwika Zamenhofa». En tiu domo Z havis du loĝejojn. Sur la dua etaĝo estis lia privata loĝejo kaj sur la unua (identa) estis lia laborejo, kliniko. De ambaŭ loĝejoj la fenestroj eliras al la strato Pawia (la domo staras angule de Pawia). En la angulo de l’ fronto ĉe Pawia flanko, apud la strata tabuleto, estas videbla bela marmora tabulo (100×70 cm.) kun kvinpintaj steloj kaj surskribo (pollingve): «En tiu domo loĝis d-ro Ludwik Zamenhof, nask. 1859, mortis 1917, kreinto de la int. lingvo Esperanto.»(E-lingve): Internacia Esperanta Postkongreso. Varsovio 9. VIII. 1931. Nuntempe la privata loĝejo — ekde 1916 — estas translokigita al str. Krolewska 41, sed la kliniko funkcias ankoraŭ ĝis nun. Dum longa tempo la klinika loĝejo servis kiel kunvenejo kaj adreso de l’ Varsovia ES Konkordo.
E. WIESENFELD.
E
EANA: E-a Asosio de Norda Ameriko, v. Usono.
Eberler Otto, germano, advokato. Nask. 9 marto 1891 en Altusried. Komponisto de moderna dancmuziko. Propagandisto en G kaj eksterlando.
EBI: E-a Biblioteko Int. (v)
Eblogo: E-Blindulligo de Germanujo, v. Blinduloj kaj Germanujo.
Ebner Adolf, germano, d-ro med., kuracisto por kirurgio kaj ginekologio. Nask. 17 jan. 1875 en Königsberg. Fariĝis E-isto en 1897 per okaza legado de verketo de Trompeter pri E. Fondis grupon en K.
Edelmann-Banendregt (A.H. de Ruyter) estas en Amsterdam librejo, instalinta E-fakon, ĉiam plivastiĝantan.
Edinburgh. Ĉefurbo de Skotlando, 428 000 loĝantoj. -18-a UK 1–7 aŭg. 1926, 960 kongresanoj el 36 landoj; solena dediĉado de la E-a Biblio en katedralo. altnivelaj koncertoj.
Edmonds A.J., anglo, anglikana pastro. Mortis 71-jara 19 jun. 1914 en Great Gransden. Pioniro en Britujo. Trad.
Ege Christian Ringstrup, dano, policestro en Hobro Nask. 16 apr. 1886. Membro de la ĉefestraro de la dana pacfederacio. Vigle laboris por int. infaninterŝango, partoprenis en packongresoj en London, Genčve kaj Budapest, en kiuj li konvinkiĝis pri int. helplingvo. Fondis en 1932 klubojn en Hobro kaj Andrup, gvidante multajn kursojn. Vigle kaj tre efike laboras por E en ĉiuj pacifistaj grupoj.
Egiptujo. La unuaj pioniroj estis: A. Piotet en Ismailia, Robert Laussae kaj Rene Japiot en Alexandria en 1901. La lasta en 1903 presis artikolojn en «La Correspondance Egyptienne illustrée.» En 1908 Fadie en Chartum gvidis E kursojn. En 1922 aperis prop. gazeto
Eik Edgar, svedo-estono, juristo, vicnotario. Nask. 29 nov. 1902. Estrarano de EAE ktp., prez. de la patronaro de EIE.
Einstein (ajnŝtajn) Leopold, germano, ĵurnalisto. Nask. 1834, mortis 8 sept. 1890 en Nürnberg. Unu el la unuaj pioniroj. Z. skribis pri li, ke lia nomo devas esti enskribata per oraj literoj en la historio de E. Mondlingvano jam de longa tempo, li publikigis en 1885 traktaĵon G-e. Al la historio de la mondlingvaj provoj de Leibniz ĝis la