Eiselt (ajzlt) Josef, ĉeĥo, pens. gimnazia dir. «registara konsilisto», loĝas en Praha. Nask. 12 marto 1858. Pioniro de E en Sarajevo. Tradukis la kroatan ŝlosilon, fondis en 1910 la klubon «La stelo Bosnia», kies unua prez. li estis. Prez. de ĈAE de 1920 (fondiĝo) ĝis 1929. Verkis lernolibron
Ejdelman Boris Lvoviĉ, malnova rusa revotuciulo-bolŝeviko, kuracisto. Nask. 1867. En 1898 li estis prez. de la I-a kongreso de Rusa social-demokrata laborista partio. E-isto de 1927. En 1930 li publikigis, helpite de N. Nekrasov, broŝuron
Eklumo en la Abismo. Verkis
EKRELO (Eldon-Kooperativo por Revolucia E. Literaturo) fondiĝis en 1930 kiel memstara int. E-eldonejo kaj estas proksime ligita kun SEU. La sidejo ĝis 1933 estis en Leipzig sub gvido de W. Kampfrad kaj poste en Amsterdam adm. F. Wisser. Ekrelo cldonis precipe multajn broŝurojn pri aktualaj politikaj temoj, pri socialisma konstruado en USSR kaj pri antireligia movado tie. Sed ne malpli gravaj estas ĝiaj primovadaj verkoj, la originalaj kaj tradukitaj romanoj kaj gramatikoj por rusoj, germanoj, francoj. Dum la mallonga tempo de sia ekzistado. Ekrelo montriĝis tre aktiva, la nombro de la verkoj, eldonitaj de ĝi atingas 60 kaj la vendovaloro 51- svfr. Nun Ekrelo entreprenas grandegan taskon: eldoni Elektitan Verkaron de Lenin en E-a traduko kaj 16 volumoj.
Ekspozicioj. Grava tereno de la propagando. 1. Estas eksnozicioj, kie oni montras nur E-aĵojn; tiuj interesas kutime nur malgrandan publikon. 2. Pere de E oni kolektas aĵojn, apartenantajn al la sama fako, kaj tiel oni aranĝas fakan ekspozicion (ekz. gazetaro orientaj religioj), kie E havas nur peran roton. Tiaj ekspozicioj povas interesi almenaŭ parton de fakuloj. 3. Oni utiligas la grandajn aranĝaĵojn, kiel Foiroj, Mondekspozicioj kaj en ties kadro oni aranĝas ankaŭ E-ekspoziciojn; tie E havas kutime nur tre modestan rolon, sed inter la grandnombraj vizitantoj ĉiam troviĝas multegaj personoj, kiuj rigardas ankaŭ la elmontritajn E-aĵojn. Por helpi al la propagandistoj, UEA starigis apartan Ekspozician Servon, kiu vendas diversajn kolektojn de dokumentoj.
Ekstereŭropa karaktero de E-a morfologio. «La gramatikaj finaĵoj elmontras tendencojn esti ne nur afiksoj, sed esti ankaŭ memstare uzeblaj vortar-elementoj. Tiamaniere entute stariĝas la principo, ke formale ĉiu E-lingvo-elemento troviĝas en la vortaro kaj ke iu speciala gramatika-morfologia regularo en E fakte eĉ ne necesas. Ĉion difinas la vortaro kaj la senco-ideoj atribuataj al la vort-elementoj en la vortaro. Tia morfologia strukturo de E estas tre parenca al lingvoj malproksim-orientaj monosilabaj (ĉina) kaj speciale al la lingvoj aglutinaj (turktataraj). Ne nur sufiksoj kaj prefiksoj, sed ankaŭ la tuta afiksaro necesa por deklinado kaj konjugacio-praktike povas esti konsiderata kiel memstaraj, ne ŝanĝeblaj vort-elementoj, kies kuniĝo ĉiam difinas la logikan sencon de vorto kunmetita. Speciale la azianoj preferas tiun econ de E kaj ŝatas la esprimojn similajn al vagonarhaltigilo anstataŭ bremso. Tiu karaktero de E cetere pruvas, ke E estante laŭ vortaro lingvo okcident-eŭropa kaj roman-devena, samtempe Iaŭ sia strukturo pli similas la lingvojn ekstereŭropajn. Konservinte homogenecon (samformecon) de la vortaro, ĝi sukcesis adaptigi tiun vortaron at la lingvostrukturaj tradicioj ekster-eŭropaj. Do E estas iusence lingvo efektive internacie, interlingve farita.» v. Drezen, Skizoj. v. Agtutina karaktero de E. Drezen, Skizoj, p : 59
Ekström Ilmari, finno, elektro-inĝ. en Turku. Nask. 7 jan. 1890 en Piikkio. E-isto de 1907. Prez. de la loka grupo. Tradukis: