
This book is considered the only obligatory authority over Esperanto. The grammar and dictionary sections of the Fundamento are in five national languages: French, English, German, Russian, and Polish.
Avizo pri la bitlibra eldono
La efektiva Fundamento de Esperanto
La efektiva Fundamento de Esperanto estis eldonita en la jaro 1905ª. Ĝin verkis L. Zamenhof, kaj la kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro starigis tiun verkon kiel bazan leĝon por Esperanto. Vidu pri tio la
La Fundamenton oni deklaris
Bitlibra versio
Faksimila eldono elŝuteblas el la Reto en la formo de PDF-dosiero. Sed tiaj rigidaj bildoj maloportunas por legi per ordinara elektronika librolegilo, kies ekrano tipe estas 9×12 centimetrojn granda. Bildo de teksto ne estas perkomputile traserĉebla, nek rearanĝebla kun la de la leganto preferataj tiparoj kaj aranĝo.
En la Reto jam delonge ekzistas ankaŭ teksta (ne faksimila) versio de la Fundamento, iniciatita de Volframo Diestel, kaj nun prizorgata de Bertilo Wennergren. Ĉi tiun bitlibron mi faris el tiu reta tekstigita versio, kaj por ĝi egale validas samspeca averto, kia antaŭas la retan eldonon:
Tial oni rigardu ĉi tiun bitlibran version kiel nuran helpilon por legi la efektivan Fundamenton. En ĉia serioza uzo necesas kontroli, kio efektive estas presita en fidinda papera aŭ faksimila eldono de la Fundamento.
Ĉi tiu bitlibro celas prezenti la enhavon de la Fundamento, ne la aspekton.
La aspekto
La plej drasta ŝanĝo okazis pri la gramatiko germanlingva, kiun moderna leganto supozeble preferos legi en la klasika tiparo roma (la originalo estas en frakturo). Tial la multegaj ligaturoj gotikaj estas anstataŭigitaj per simplaj literkombinoj (ch, ck, tz…), nur esceto restas ligita: ß. Tamen en la Universala vortaro, originale presita en literoj romaj, la originalo ial havas surogatan „ss“: „Mass“ (anstataŭ la atendebla „Maß“) ktp; tiujn fundamentajn surogatojn mi ne tuŝis.
Originale ĉiuj 5 gramatikoj komenciĝas per alfabeta tabelo. La tabela formo oportunas por simplaj paroj kiel la rusa-germana-pola tabelĉelo «Aa, a»; ĝi paneas ĉe difino per skribo malpli regula, kiaj la angla aŭ franca, kie multaj ĉeloj bezonas vortan precizigon: «Aa, a as in “last”». Tia tabelo aspektus aĉe sur la negranda ekrano de elektronika legilo. Tial la alfabetajn tabelojn de la gramatikoj angla kaj franca mi malvolvis en simplajn listojn (dum la tri aliaj gramatikoj konservas la formon tabelan).
Nemalmultaj tiparoj posedas ĉiujn necesajn literojn cirilajn, ekz-e «DejaVu {Serif, Sans}», «Droid {Serif, Sans}» aŭ «Tahoma»; tamen mi preferis uzi ne pli ol la signaron de la
«Tuteŭropa signaro» majkrosofta WGL4, kiun disponigas ĉiuj popularaj tiparoj.
La rusa teksto de la Fundamento uzas du literojn de la malnova alfabeto rusa, mankantajn en WGL4. Unu el ili respondas al la greka teto kaj aperas en 3 vortoj: «орθографію», «риθма» kaj «θиміамъ» (ortografion, rimo, timiano). Mi anstataŭigis ĝin per la samforma kaj parenca litero greka. La alia litero mankanta,
Aldonoj
Ne cio kion entenas ĉi tiu bitlibro apartenas al la Fundamento.
Ĉi tiu «Avizo» ne estas parto de la Fundamento (evidente).
La «Bulonja deklaracio» ne estas parto de la Fundamento — tamen mi ĝin aldonis, ĉar ĝi difinas la statuson de la Fundamento.
Oni disopinias, ĉu la «Antaŭparolo» de la Fundamento estas ties parto. Tiel aŭ alie, ĝi nepre aperu en ĉia eldono de la Fundamento.
Oni ne rajtas korekti la erarojn de la Fundamento, sed oni havas intereson noti erarojn. Fakte, ekzistas listo da «Akademiaj korektoj» de la «Universala vortaro» (kiu estas parto de la Fundamento), kaj oportunus vidi la originalon kaj la korektojn apude. Tial mi kunfandis ilin, kun konvena dismarkado.