Ĉiu tekstopeco, enŝovita en la Fundamenton, aperas ‹ĉi tiel› enkadrigite inter angulaj krampoj (fakte, unuopaj angulaj citiloj). Teksto, kiun oni celas anstataŭigi per korekto, ne estas forigita, sed aperas trastrekite. Krome, iuj korektoj estas indikitaj per piednoto. (La Fundamento mem entenas 3 aŭtorajn piednotojn. Por apartigi ilin disde la redaktoraj piednotoj, la numeroj de la piednotoj zamenhofaj estas markitaj per vinkuloj: {1} ktp.)

Alivorte, la netuŝeblecon de la Fundamento anstataŭas la principo, ke la originala teksto de la Fundamento estas konservita kaj facile restarigebla. Jen kelkaj ekzemploj:

acid' ‹acide,› aigre | ‹acid,› sour | sauer | кислый | kwaśny.

La fundamenta originalo:

acid' aigre | sour | sauer | кислый | kwaśny.

La Akademiaj korektoj pri la partoj franca kaj angla de UV aldonas po unu kroman tradukon: «acid| acide, aigre.»; «acid| acid, sour.».

bel' beau | beautiful | schön, hübsch | красивый | piękny.

La fundamenta originalo:

bel' beau | beautiful | schön, hübsch | красивый | piękny.

La Akademia korekto pri la germana parto de UV malrekomendas «hübsch»: «bel| schön.».

ananas' ananas | ananas ‹pine-apple› | Ananas | ананасъ | ananas.

La fundamenta originalo:

ananas' ananas | ananas | Ananas | ананасъ | ananas.

La Akademia korekto pri la angla parto de UV anstataŭigas la tradukon: «ananas| pine-apple.».

Espereble oni ĉie vidos, kio apartenas al la Fundamento mem, kaj kio estas aldonaĵoj nefundamentaj.

En ĉi tiu versio 1.0 mi prilaboris nur malgrandan parton de la Akademiaj korektoj (tiujn pri la literoj A–D). Nun mankas al mi tempo por fini la laboron. Eble iam poste faros tion.

Bitlibroprezentaj programoj

La Fundamento ne estas verko beletra, kaj ĉi tiu bitlibro uzas du maloftajn rimedojn de la normo FictionBook: tabelojn kaj trastrekadon. Por oportuna legado dezirindas paĝosuba prezentado de piednotoj.

Plene kaj oportune la bezonatajn funkciojn realigas la libroprezentilo CoolReader. La programoj AlReader kaj OReader disponigas ĉion necesan, kvankam malpli oportune (la tabeloj malfermiĝas sur aparta paĝo per alklako sur piktogramon).

Tute taŭge prezentas la bitlibron la Fajrovulpa kromaĵo «FB2 Reader».

La populara libroprezentilo FBReader disponigas nek tabelojn, nek trastrekadon, nek surpaĝajn piednotojn.

Mallongigoj

AK — «Akademiaj korektoj».

S.P. — «Sergio Pokrovskij». Markas piednotojn faritajn de la kompilinto (eksterfundamentajn).

UV — «Universala vortaro».

<p>Bulonja deklaracio</p>

1. La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu «ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn», donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.

2. Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj provoj, faritaj en la daŭro de la lastaj du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingata nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo.

3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas «nenies propraĵo», nek en rilato materiala, nek en rilato morala.

Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo Esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.

Перейти на страницу:

Похожие книги