Ŝtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla. ― Vitro estas rompebla kaj travidebla. ― Ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla. ― Via parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble. ― Rakontu al mi vian malfeliĉon, ĉar eble mi povos helpi al vi. ― Li rakontis al mi historion tute nekredeblan. ― Ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. ― Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ, ĉar mi pensas, ke mi mem havos hodiaŭ gastojn. ― Li estas homo ne kredinda. ― Via ago estas tre laŭdinda. ― Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda. ― Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema. Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venĝema. ― Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. ― Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj. ― Sablero enfalis en mian okulon. ― Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. ― Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon.
ŝtalo acier | steet | Stahl | сталь | stal.
fleksi fléchir, ployer | bend | biegen | гнуть | giąć.
vitro verre (matière) | glass (substance) | Glas | стекло | szkło.
rompi rompre, casser | break | brechen | ломать | łamać.
laŭdi louer, vanter | praise | loben | хвалить | chwalić.
memori se souvenir, se rappeler | remember | im Gedächtniss behalten, sich erinnern | помнить | pamiętać.
ŝpari ménager, épargner | be sparing | sparen | сберегать | oszczędzać.
bagatelo bagatelle | trifle, toy | Kleinigkeit | мелочь, бездěлица | drobnostka.
venĝi se venger | revenge | rächen | мстить | mścić się.
eksciti exciter, émouvoir | excite | erregen | возбуждать | wzbudzać.
er marque l’unité; ex. sablo sable ― sablero un grain de sable | one of many objects of the same kind; e.g. sablo sand ― sablero grain of sand | ein einziges; z.B. sablo Sand ― sablero Sandkörnchen | отдěльная единица; напр. sablo песокъ ― sablero песчинка | oddzielna jednostka; np. sablo piasek ― sablero ziarnko piasku.
polvo poussière | dust | Staub | пыль | kurz.
fajro feu | fire | Feuer | огонь | ogień.
eksplodi faire explosion | explode | explodiren | взрывать | wybuchać.
pulvo poudre à tirer | gunpowder | Pulver (Schiess-) | порохъ | proch.
§42
Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris. ― Malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin. ― Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro. ― Li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li. ― Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos. ― La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero. ― Mi diris al la reĝo: via reĝa moŝto, pardonu min! ― El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D. ― La sufikso «um» ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun «um» oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. ― Mi volonte plenumis lian deziron. ― En malbona vetero oni povas facile malvarmumi. ― Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo, sanigi, saniĝi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsaniĝi, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, resanigi, resaniĝanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanulaĵo, malsaneco, malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsaniĝo, malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k.t.p.
atingi atteindre | attain, reach | erlangen, erreichen | достигать | dosięgać.
rezultato résultat | result | Ergebniss | результатъ | rezultat.
ŝiri déchirer | tear, rend | reissen | рвать | rwać.
peco morceau | piece | Stück | кусокъ | kawał.
moŝto titre commun | universal title | allgemeiner Titel | общій титулъ | Mość.
episkopo évêque | bishop | Bischof | епископъ | biskup.
grafo comte | earl, count | Graf | графъ | hrabia.
difini définir, déterminer | define | bestimmen | опредěлять | wyznaczać, określać.
Universala vortaro
de la lingvo internacia Esperanto