— Ĉu balistika ekspertizo? — demandis mi.

— «Walter» kaj «Makarov».[57] Du kugloj trafis al arboj, unu al muro de malproksima kontraŭa domo. Pri la «Walter» estas nenio sciata; sed el la «Makarov» oni antaŭ tri jaroj pafis al enkasigisto en Igarko. La pafinto estas en prizono, mi mendis lian dosieron.

— Kio pri la fingrospuro?

— Sur la paperoj kaj sur la teko, certe, estas amaso da fingrospuroj, sed ĉiuj apartenas al laborantoj de la patriarkejo, precipe al la patriarko mem. Kaj estas unu neidentigita spuro. Sur la paperujo kun personaj dosieroj. Sed ne ŝajnas, ke ĝin oni malfermis — pli verŝajne, la tekon oni trarigardis, serĉante ion alian. Trarigardis homo en gantoj, evidente, li ankaŭ la tekon kaptis — kaj la dua, juĝante laŭ siaspeca impeta malklareco de la fingrospuro, simple forpuŝis la paperujon for de si, kvazaŭ incitite, jen tiel, — Usolcev montris per gesto, — per eĝo de la manplato, kaj per malgranda fingro hazarde tuŝis, li eĉ povis mem ne rimarki tion.

— Do, ŝajne, ili tamen atendis trovi en la teko ĉu kolieron de Marie-Antoinette, ĉu Kohinoor-on — sed, trafinte pacan burokrataĵon, incitite forĵetis ĝin, ĉu?

— Ĝuste tiel. En nia banko tiaj fingrospuroj mankas. La operatoro nun laboras kun la Informa Reto.

— Ĉu iu vidis la atakintojn?

— Oni vidis, kiel du uloj elkuris el la ĝardeneto tuj post la pafado kaj malaperis malantaŭ angulo, kaj tie aŭdigis bruo de forveturanta aŭto. La aŭton vidis, ŝajne, neniu.

— Ĉu iliajn vizaĝojn?

— Ni faris fotorobotojn[58] por ambaŭ. Sed tre malbonkvalitaj — ja estis nokto. Ni iru al la komputilo.

La unua vizaĝo, aperinta sur la ekrano, sufiĉe krude skizita per ne tute ligantaj inter si grupoj de trajtoj, nenion al mi rememorigis. Sed la dua…

Tiu vasta plata muzelo… Tiu nobla stako de grizaj, konvenaj al iu genia akademiano, kuspitaj haroj… Mia koro puŝiĝis en la gorĝon, mi eĉ frapis mian genuon per la mano pro antaŭsento de sukceso.

— Provu, — penante paroli trankvile, proponis mi, — mendu en la datumbanko de la Informa Reto portreton de Beĉjo Cin[59] kaj komparu per identigilo.

— Beĉjo Cin? — redemandis Usolcev.

— Jes. Laŭ mi, neniu en la mondo scias lian patronomon. Ekstremokaze — B. L. Cin.

— Ĉu malnova amiko? — informiĝis Usolcev, dum liaj fingroj flugis super la klavaro.

— Ne ekskludeblas.

La vizaĝo sur la ekrano duoniĝis kaj moviĝis maldekstren, kaj dekstre aperis la portreto de Beĉjo. En maldekstra supra angulo ekbatiĝis ciferoj, la identigilo antaŭ niaj okuloj taksis probablon de koincido; jen aperis «96.30», sed mi eĉ sen tio sentis: li, li! — same, verŝajne, sentas ĉashundo, kaptinta spuron. Granda, solida, tre vireca — el vidpunkto de modernaj Pasifajoj,[60] sopirantaj virbovojn, iomete straba; kaj tiu eterna oblikva kaj multesignifa rideto, tuŝanta la lipojn preskaŭ post ĉiu kun peno dirita mallerta frazo: ja mi kaj vi komprenas, pri kio temas, sed por kio inici pri tio ĉirkaŭantajn stultulojn — siaspeca siberia Luca Brazzi;[61] naskiĝis en Vladivostoko, la karieron komencis kiel elpelisto en mondfamaj amuzejoj de Hanti-Mansijsko, samtie li trafis en vidkampon de kurieroj de Tonkina narkot-klano; kaj kiam ni kun Ĉiniaj kaj Indoneziaj kolegoj estis ekstermantaj la klanon, unuafoje trafis ankaŭ sub mian rigardon.

— Li! — ravite ekkriis Usolcev. — Je Dio! Naŭdek ses kaj tri — li!

Furioza, avida detektiva ĝojo tiel bolis en mi, ke, mi timas, mi ne sukcesis deteni min de ioma afektado — kroĉinte la manojn sur la brusto, mi apogiĝis je dorso de la fotelo kaj diris:

— Nu, cetero ja estas afero de teĥniko, ĉu ne?

Ĉio fariĝis ridinde simpla. Unuafoje en tiu ĉi afero. Post kvardek minutoj pri tio, ke stevardino observas en la kvina salono homon, similan al la elmetita sur la ekranon portreto, oni informis nin el avio, proksimiĝanta al Sud-Saĥalinsko.[62] Kaj tiu avio iris el Simbirsko, de ni. Beĉjo fuĝaĉis.

En la kaso de la flughaveno — la kasisto eĉ ne sukcesis ŝanĝiĝi — oni diris, ke la homo el montrita foto aĉetis bileton nur kvardek minutojn antaŭ la ekflugo. Tio okazis preskaŭ post kvin horoj post la buĉado de la patriarko. Kial Beĉjo tiel prokrastis? Kie estas la dua?

Ne gravas, baldaŭ ni ĉion ekscios. Baldaŭ, baldaŭ, baldaŭ! Mi tremis. Tio estas ne kompatinda Kislenko, ies «peono». Tio estas vera fiulo, kaj el li ni elskuos ĉion.

Tiu homo, diris la kasisto, ion timis. Retrorigardadis kaj ŝrumpis; tia granda, solida, sed ĉiam kvazaŭ penis malplialtiĝi. Kaj kiam li iris de la kaso al enŝipiĝo, tenis sin en denso de homamaso: kutime homoj, trafintaj en vicon al la turnopordo lastaj, plu restas lastaj, sed tiu ĉiam penis trapuŝiĝi tien, kie li estus nevidebla en kaĉo, ĝuste tial mi rimarkis…

Timis. Ĉu nin timis? Aŭ ili ĉi tie havas proprajn revenĝojn?

Baldaŭ ni ĉion ekscios. Baldaŭ, baldaŭ!

Перейти на страницу:

Похожие книги