Kaj tiam faris malfortaĵon mi. Mensogis. Tre malofte mi tiajn rimedojn uzas — tio estas krude, al la afero, finkonte, pli probable povas malutili, ol helpi, kaj estas eĉ iel malsporte. Ĉiam ia malagrabla reziduo restas en la animo. Kvazaŭ mi min mem, per propra volo, egaligas kun krimularo. Sed Beĉjo laŭlitere mem min instigis. Li jam maturiĝis, necesis nur premi iomete. Se malsukcese — li simple kraĉos al mi, kiel al mensoganto kaj provokanto, kaj estos prava, kaj mi ricevos laŭmerite. Kaj mi devos vere liberigi lin sur straton, kien li tiom maldeziras — kaj, verŝajne, maldeziras ne senkaŭze; do estos pli bone lin gardi de tiu strato almenaŭ tiel. Mi vokis eskortiston. Kaj Usolcev jam mordis la lipon, kun ĉagreno kaj nekompreno strabante miaflanken. Kaj Cin jam ekstaris, ĝibetiĝante, kaj turniĝis al la pordo, por iri. Kaj tiam mi fideme diris al lia dorso:
— Sed, Beĉjo, ja ankaŭ la patriarko vin rekonis.
Li fulmorapide turnis sin al mi.
— Do ĉu li estas viva?
Usolcev ne detenis sin — ekridegis kaj eĉ plaŭdis per ambaŭ manoj je siaj femuroj. Beĉjo konsternite gapis lin, poste denove min; lia larĝa vizaĝo iĝis ruĝa.
— Viva, Beĉjo, viva. Honestan vorton. Kial do vi vin tiel timigas? Ne estas sur vi malseka afero. Residiĝu ĉi tien, kaj ni konversaciu sincere.
Li decideme paŝis malantaŭen. Per rigardo mi forsendis la eskortiston.
— Kaj se sincere, — diris li, serioze emociante, — se sincere… Li ja ĉion mensogas! Demagogo! Kantas dolĉajn kantojn, ĉiujn kun ĉiuj kvazaŭ pacigi penas — sed mem personan potencon deziras, diktaturon! Jen, diras, mi estas la plej bona kaj plej ĝusta, sen mi vi nenien venos. Obeu min! Kaj por mi tio estas simple neelteneble, ja mi mem en la juneco interesiĝis pri komunismo, preskaŭ faris voton… Ĝustetempe komprenis, ke ĉio ĉi estas mensogo, simple oni jen tiel stultigas la popolon.
Mi apogiĝis je dorso de la seĝo. Mi estis ŝokita: kion ajn mi atendis, sed ne tion. Kvazaŭ araneo subite ekkokerikis el sia araneaĵo.
— Kaj tiu teko? — bolis Beĉjo. Li ne ludis, ne ŝajnigis — senteblis, ke li jam ne povas sin deteni kaj parolas li pri dolora, pri profunda, pri tio, pri kio li eĉ ne havis, al kiu konfesi ĝis nun. — Mi neniel povis kompreni, por kio li ĉiam kun la teko iras. Sed antaŭ tri tagoj kvazaŭ ia revelacio al mi venis: tie ja estas mono, valoraĵoj. Suĉas, ĉantaĝas li ĉiutage el senrangaj komunistoj — kvazaŭ monoferojn ĉiaspecajn, por bezonoj, por fondusoj sciencaj kaj ĉiaj programoj… kaj mem kaŝe, vespere, kiam ĉiuj foriras, hejmen transportas! Kaj tie — ĉu sub pomarbon ĝis pli bonaj tagoj, aŭ en Svision iel transsendas, por okazo de eksterlandaj afervojaĝoj…
— Beĉjo, — diris mi, iomete rekonsciiĝinte. Mi rigardis al Usolcev: li same sidis konsternita. — Beĉjo, amiko, ĉu vi ne freneziĝis? De kie vi tiujn vortojn prenis: demagogo, diktaturo, senrangaj komunistoj… eksterlandaj afervojaĝoj… Kiu al vi tion diris?
— Kredu mian vorton, — konvinkite respondis tiu. — Tiel estas. Mi mem komprenis.
— Kaj kiam do vi tion komprenis?
— Pensi ja mi delonge komencis… Mi jam dum semajno estas ĉi tie. Sed antaŭ tri tagoj, mi diras, kvazaŭ revelacio venis. Kaj tuj, sciu, faciliĝis mia animo, kvazaŭ la tuta mondo iĝis travidebla kaj komprenebla. Jen, pensas mi, la patriarko, sur la tuta tero estimata homo, instrui ĉiujn strebas — kaj estas sama porko, pli malbona, ol ni, pekuloj!
— A ha. Nu, kaj kiajn valoraĵojn vi trovis en la teko?
— Tie okazis miso, — kun ĉagreno konfesis Cin. — Ĝuste en tiu vespero li nur paperojn portis. Ĝuste tial mi enkaĉiĝis.
— Mi ne komprenis, — diris mi. — Kie enkaĉiĝis? En kion enkaĉiĝis?
— Ja kun miaj amikoj, — sen deziro diris Beĉjo. — Ja kiel ĉio okazis? Mi jam tiom estis certa, ke persvadis unu amikon kune okupiĝi… Sola mi timis, ne kredis mi, ke la patriarko vere sen gardo iradas. Kaj mi ne nur la tekon bezonis, mi puni lin volis! Eble, ne ĝismorte, tio kiel Dio al li donos, sed — laŭmerite! Kaj la amiko kraĉis al mia ideologio, certe, li bezonis materion. Unuvorte, mensogis mi multe, por lin interesi — kaj tielaĵojn ĉe ni oni ne pardonas…
Jes. Se li tiam mensogis kun sama konvinkita aspekto, kiel nun — kiu ajn al li kredus.
— Kaj kie do estas nun via amiko?
— Li, kiam vidis, ke ni prenis malplenaĵon, — bestiiĝis. La aŭton mi stiris, kaj li pistolon al mia flanko ŝovis: turnu, diras, tien, kie vi al mi mensogis, ni pensos, kion fari kun vi. Kaj venus al mi fino, se mi ne elturniĝis. Jam ni alveturis al lia kompanio, jam el la aŭto eliris — frapis mi apud la domo lin je la verto, kaj ekkuris. Nun, mi pensas, ili min serĉas ne malpli, ol vi…
— Kian do kompanion vi ĉi tie havas? — ne detenis sin Usolcev. Mi komprenis lian malpaciencon — lin pleje maltrankviligis aferoj de lia distrikto, kaj informo pri tio, ke sub lia nazo ekzistas tuta krima grupo, evidente frenezigis lin. Mi miras pri lia pacienco, li sen tio tro longe toleris.
Beĉjo palpebrumis. Oblikve rigardis al Usolcev.