V: On me mena chez le cadi, qui me fit donner cent coups de latte sous la plante des pieds, et m’envoya aux galères.

(L: Oni kondukis min al la kadio, kiu ordonis, ke oni donu al mi cent latobatojn sur la plandojn kaj sendis min kiel punlaborulon sur galeron.)

Probable la nedifina artikolo en la unua rakonto estas ŝuldata al ekzoteco (por la Franca publiko) de tia vorto; mi supozas, ke ĝi signifas proksimume «iu Turka oficisto, tiel nomata cadi». T.e. nedifiniteco koncernas la signon, ne la signaton. Tial en la dua rakonto «kadio» ricevas regulan artikolon difinan.

Mi supozas, ke nun por la publiko internacia (diference de la Franca de la 18ª jc) la vorto «kadio» estas sufiĉe konata. Tial ankaŭ en la unua rakonto mi uzis la difinan artikolon:

S:La kadio ordonis, ke mi ricevu cent bastonbatojn sur la plandojn kaj min kondamnis al galerpuno.

<p>Prozodio</p>

La senakcentaj unusilabaj vortoj satelitaj (enklitikoj) rompas la nature troĥean ritmon de la esperanta parolo; Z rimarkigis ĉi-rilate:

Pri la vortoj kun «ĉi». Ni havas egalan rajton uzi la «ĉi» antaŭ aŭ post la pronomo (aŭ adverbo); sed ĉar la «ĉi» estas tiel forte ligita kun sia pronomo, ke ili ambaŭ prezentas kvazaŭ unu vorton, kaj ĉar tiu kvazaŭ-unu-vorto per la loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter ĉiuj vortoj de Esperanto, tial pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi «ĉi» antaŭ la montra vorto.

Respondo 52 (Varingjene 104B),«Oficiala Gazeto», IV, 1911, p. 2.

Ĉi tiun lecionon Lanti’ bone lernis, probable ĉar tiurilate la akcentata franca -ci kondutas klare kontraŭe ol la normale senakcenta Esperanta ĉi. Sed li ne rimarkis, ke la sama rimarkigo validus pri la unusilabaj pronomoj kiam ili estas egale senakcentaj Esperante kaj france; ilin li anglece transportas post la verbon, kvankam en la antaŭverba pozicio estas pli bone akordas kun la ĝenerala parolritmo:

V: j’ai goûté le plaisir inexprimable de vous revoir, de vous entendre, de vous parler.

L: mi ĝuis la neesprimeblan plezuron revidi vin, aŭdi vin, paroli al vi.

Alia ekzemplo [Ĉap. 22ª]:

V: Mais je veux que vous me la remettiez

L: Sed mi volas, ke vi remetu ĝin al mi

S: Sed mi volas, ke vi ĝin al mi remetu

(Cetere, ĝuste «remetu» estas la remao de la frazo, kp R: Но я хочу, чтобы вы мне её надели. La varianto L kun la remao «al mi» konvenus okaze de elekto: ĉu remeti al la parolantino aŭ al iu alia, ekz‑e al F‑ino Kunegundo?)

La sama kutimo estas propra al la simile fiksakcenta lingvo pola.

<p>La propraj nomoj</p>

Laŭ la tradicio de la SAT-presaĵoj, Lanti’ skribas la nomojn duonasimilite: Volter, Kandid, Kunegond. Tia maniero duonasimili devias de la Fundamenta:

16) La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo. Ekz. Ŝiller’ (Schiller) anstataŭ Ŝiller′o…

Senapostrofe, laŭ la regulo (10), tiujn nomojn oni devus voĉlegi Vólter, Kándid, Kunégond. Aliflanke, «Sankta-Marso» pensigas pri la Roma dio, dum fakte temas pri Sankta-Marcelo (Marcellus → Marcel → Marceau).

Eĉ pli malbona estas la rifuzo deklinacii tiajn nomojn:

L: Unu afero plifirmigis Marten en siaj malbonegaj principoj, pli ol iam ŝancelis Kandid kaj embarasis Panglos.

S: Unu afero plifirmigis Martenon en liaj malbonegaj principoj, pli ol iam ŝancelis Kandidon kaj embarasis Pangloson [ĉap. 30ª].

Precipe ŝoka tio estas ĉe la nomoj kiuj finiĝas je -o:

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги