Apartaĵo de la angla lingvo estas la emo demandi negative kaj firme establita normo pri la signifo de la respondoj per simplaj kaj. En aliaj lingvoj, kaj inter ili en Esperanto, tia normo ne estas tiom firma (aŭ ĝi estas kontraŭa). Vidu pri ĉi tiu problemo mian studaĵon «Ĉu jes aŭ ne?» (LOdE, n-ro 246/247 (2015:4/5), p. 12–15).

Supozeble en la 19ª jc la germana normo ankoraŭ ne definitiviĝis, kaj la anglajn meĥanike tradukas per; kaj same meĥanike Zamenhofo tradukas→jes,→ne. Sed en unu okazo escepte tradukas laŭ la moderna normo — kaj Zamenhofo aŭtomate plutradukas→tamen. Tia idiomaĵa uzo de «tamen» povus funkcii per konvencio (kia tamen en Esperanto ne ekzistas, kaj la PIV-oj ĝin ne konas), ĝi estas evidenta por germano (pro la konvencio germanlingva), sed ĝi estas tute nekomprenebla por ekz‑e ruslingvano (por ruslingvano tia uzo de «tamen» tute ne sonas kiel respondo, sed kiel interjekcio esprimanta surprizon aŭ indigniĝon: «Tamen [kia arogantaĵo]!» ktp).

Sed en 3 okazoj Zamenhofo deviis de la germana teksto, jen per uzo de respondovorto anstataŭ interjekcio (ĉe [95]), jen per enkonduko de nego en germane pozitivan aserton (la notoj [110], [115]). Do, en ĉi tiuj okazoj la uzo de la respondovortoj estas spontanea kaj propre zamenhofa — kaj ĝi estas la orienta! Ekz‑e:

„Den Gefährten deines Lebens; das bin ich dir freilich nicht, Mr. Snitchey“, seufzte Mrs. Snitchey.

O, ich bitte dich, liebe Frau“, tröstete ihr Gatte.

«La kolegon de via vivo; mi kompreneble ne estas al vi, sinjoro Snitchey», ĝemis sinjorino Snitchey.

«Ne, mi petas vin, kara edzino», konsolis ŝia edzo. [B1891]

— На вашего задушевного друга; ведь я-то вам не друг, мистер Сничи.

Нет, нет, вы мне друг, душенька, — заспорил мистер Сничи. [R1959]

“Your chosen companion; I’m no companion to you, Mr. Snitchey.”

Yes, yes, you are, my dear,” he interposed.

En B1910 la anglaj redaktoroj ŝanĝis ĉi tiun obĵetan ne al obĵeta laŭ la normo angla (en ĉi tiu eldono ni reprenis la zamenhofan varianton).

La variaj anglaj demandiloj postmetitaj ( ktp)[1] germane unuformiĝas en, kion Zamenhofo meĥanike mistradukas per ne vere? La kreinto de la lingvo ne plene komprenis ĉiujn eblojn kaj postulojn de la de li kreita sistemo. En «ne vere?» ja mankas la demandilo, ĝia uzo en la demandila funkcio estas fremdlingva trajto, barbaraĵo. Tia senĉua demandilo implicas ian «demandan intonacion», kian difinas nek la Fundamento, nek la modernaj gramatikoj (kaj je kiu oni prefere ne kalkulu). En postaj tradukoj («Revizoro», «Fabeloj», «Marta») Zamenhofo ja enmetas la mankantan ĉu (ĉu ne vere? — ĝuste kiel en la rusa); sed neniam li konscios, ke sufiĉas la simpla ĉu?, mallonga kaj klara, evitiganta la konfuzon de nega demando, kaj kutima en la moderna lingvo:

«Li do estas via blondulo, ĉu?» [Gerda malaperis]

Tio okazos hodiaŭ, ĉu? [PMEG]

Eble Zamenhofon retenis manko de nacilingva modelo — kvankam la franca ja simile funkcias (verdire, en iom familiara stilo; sed ankaŭ la Dikensaj demandiloj aperas en tia stilo):

Ça t’étonne, hein? =

That’s surprised you, has(n’t) it? =

Tio vin surprizas, ĉu?

Simile funkcias la angla, plurfoje aperanta ĉe Dikenso; sed ĝiaj aperoj en la germanaj — kaj sekve ankaŭ en la Zamenhofa — tradukoj havas la same konfuzan formon:

“The marriage service, night and morning, eh?” — “No” →

„Das Trauformular, nicht wahr?“ — „Nein“ [K1847]

«La formulon edzigan matene kaj vespere, ne vere?» — «Ne» [B1910]

«Утром и вечером читаете про обряд венчания, а?» — «Нет» [R1959]

<p>Propraj nomoj</p>

La propraj nomoj en la tradukoj germanaj kaj esperantaj plejparte konservas sian anglan skribformon, kaj tial ne estas klare, kiel oni voĉlegu ilin? Ekz‑e se oni volas registri sondiskon.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги