Tion, ke Zamenhofo en la angla gramatiko Fundamenta misdifinas la sonvaloron de la esperanta e per, mi povus klarigi per arkaikeco de lia lernolibro pri la angla lingvo; sed kial tiu misinformo fare de la vivaj anglalingvaj eldonintoj de B1910? Ĉu la prononco tamen ankoraŭ estis akceptebla en 1910?

(Kp ankaŭ «Kembriĝo» [Z].)

Jen pensiga akuzativigo de tiu antaŭnomo:

lia okulo trafis Grace’n [B1891]

Se tio ne estas simpla plumeraro, tio atestus, ke en la Zamenhofa prononco de tiu antaŭnomo -e ne estis muta; eble li prononcis /gratse/, /gratsen/ (tio estus simila al la probabla voĉlego /varden/). La Londona eldono korektas:

lia okulo trafis Grace’on [B1910],

kaj tio estas kohera kun la aliloka akuzativigo

salutis antaŭe Marion’on kaj poste Grace’on [B1891].

En ĉi tiu dua akuzativigo oni povus vidi pruvon, ke «Grace’n» estas plumeraro; tamen atentante la aliajn malkoheraĵojn, oni egale bone povas supozi heziton.

Prononcindikoj

Ĉi-sube estas listigitaj ĉiuj propraj nomoj, aperantaj en la rakonto en la angla skribo. Por ĉiu nomo estas indikitaj:

1. La angle skribita nomo (ekz‑e).

2. La IFA-a transskribo (ekz‑e).

3. Aproksimaĵo de la sonformo per la literoj esperantaj (ekz‑e álfrid).

4. La aproksimaĵo laŭ B1910 (ekz‑e \él·frĕd\).

5 Esperante asimilita aŭ duonasimilita nomformo (ekz‑e Alfred’)

La mezalta punkto en (4) esprimas silabadon, kiun sugestas tiu transskribo (vd la faksimilon ĉi-sube). Antaŭ jarcento tipografio estis malfacile korektebla, kaj supozeble tie aperas kelkaj eraroj (ekz-e en la nekredebla silabado \njūk·ăm\).

La nomlisto

álfrid, \él·frĕd\, Alfred’

ántoni, \án·tŏnĭ\, Antoni’

bénĝamin, \bénĵ·ĕmĭn\, Benjamen’

bétsi, \bé·tsĕ\, Betsi’

britn, \brí·tĕn\, Briten’

Ĉarlzo

klémensi, \klé·mĕnsĭ\, Klemensi’

kragz’ \kregz\, Kragz’

díkinz, Dikenso

grejs, \grēs\, Grejs’

hári, \hérĭ\, Hari’

hísfild, \hīt·fīld\, Hitfild’

ĝédla, \ĝé·dlă\, Ĝedler’

ĝónasan, \ĝón·ătăn\, Jonatan’

mé(e)rjen, \mē·rĭĕn\, Marion’

mása, \mā·tă\, Marta

majkl, \má·jkĕl\, Majkl’

njúkam, \njūk·ăm\, Njukam’

sníĉi, \snī·tĉĭ\

tómas, \tám·ăs\, Tomas’

vordn, \vór·dĕn\, Vorden’

La nomlisto el B1910

La lingvaĵo

Leksikaj devioj

Elrigardi kaj aspekti

La sencon de aspekti Zamenhofo ĉie esprimas per elrigardi (tiusence arkaika), kaj la radikon aspekt- li uzis nenie en la traduko. Do, al ĉiu apero de la verbo aspekti en B1891, B1910 kaj INKO respondas verba formo de elrigardi. La ŝanĝo tamen ne koncernas la 3 aperojn en la signifo «montriĝi el ie», ekz‑e

… la rivereto, la muelejo, ĉio ridetante elrigardis el la nebula griza mallumo.

La substantivo aspekto aperas responde al unu el la signifoj de vido:

esprimon…, kiu donis al ĝi {vidon¦} tre ridindan

Soniloj

Komence de la rakonto la anglan Z tradukas per «sonorilo»:

→ sabataj sonoriloj

sed en la posta rakonto 5-foje aperas, al kiuj en la zamenhofa traduko respondas «(malgrandaj) sonil(et)oj»:

Mrs. Craggs’s ear-rings shook like little bells.

ĉiuj apartaj partoj de la orelringoj de sinjorino Craggs sonis, kiel malgrandaj soniloj.

Tio estas la sola respondaĵo al la traduko de de mi trovita:

alle einzelnen Teile von Mrs. Craggs’ Ohrringen wie kleine Schellen läuteten [KGM];

do, ĉi tiuj «soniloj» pli trafe estas tradukendaj per «tintil(et)oj». , kiel ĉiam, tradukis laŭvorte:

[K1847, 87/76].

Kompreneble, Z en 1891 ne povis konsulti la tradukon KGM, eldonitan post 1909; eble temas pri sendependa paralela precizigo. Kurioze, en KGM la traduko aperas nur en la unua apero, poste aperas nur(dum Z kohere plu tradukas per soniletoj).

Malluma kaj malhela

Neniam en sia traduko Z uzis la vorton malhela, la germana ĉiam iĝas malluma, eĉ en «mallumaj haroj», «mallumaj folioj». Fakte, el la 12 aperoj de malluma en 9 aperoj temas pri malhela. Korektite en ĉi tiu eldono.

(Simile pri mallaŭta, kiu ofte aperas anstataŭ malbrua.)

Ĉiam ankoraŭ kaj Plu

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги