La dimanĉaj kunvenoj donas ĉiam novan laboron al la fantazio de Iĉio Pang. Li ŝategas tiujn amuze instruajn kunvenojn. Antaŭ nelonge Nadai deklamis poemon, kiun tradukis lia samlandano d-ro K. Kalocsay el la hungara lingvo. Tiu poemo aperis en granda esperanta gazeto kaj ties unu ekzempleron Nadai trovis sur la tablo de la "Esperantista Kafejo" en
— La lingvo estas muzika instrumento de la homaj sentoj — diris Nadai. — La perfekteco de la lingvo dependas de la artista perfekteco de ĝiaj uzantoj. Ĉion oni povas esprimi per nia lingvo, sed ne ĉiu povas uzi egale arte la muzikan instrumenton. En Esperanto la vortoj havas sentmuzikon same, kiel en la aliaj lingvoj, ĉar homaj sentoj nutras ĝian lingvan evoluon.
Iĉio Pang ĉiam volonte rememoris pri la instruoj de Nadai, kaj li klopodis ankaŭ praktiki ĝin. "Ĉion oni povas esprimi per nia lingvo." Ĉu vere? Veki sentojn, semi pensojn, pentri bildojn. Ĉu ankaŭ imiti diversajn sonojn? Iĉio Pang pensas pri tio, kiam li aŭdas la muzikon kaj kantadon de la ĉinaj aktoroj en la apuda teatro. Li komencas kanti kun la aktoroj kaj zorge serĉas la sonimitajn vortojn en la lingvo. La strangaj ĉinaj sonoj iom post iom havas formon en la nova lingvo. La eksperimenta ludo amuzas lin.
Petro Koluŝ sidas ĉe la tablo en la ĉina komercejo, sed li ne atentas sian junan amikon. Li havas agrablan laboron: instrui Sunfloron pri la lingvo. Ŝi ne havas la talenton de sia frato, tamen ŝia entuziasmo ne estas malpli ol la lia. Kiam la "Amiko" parolas, ŝi tre atente aŭskultas lin, sed hodiaŭ petola penso forprenas ŝian atenton. La Amiko sidas sur barelo de sekaj marfiŝoj, ŝi staras apud li kaj ili ambaŭ estas egale altaj. Jes, egale altaj. La du kapoj estas tiel proksimaj unu al la alia! Ŝi nevole ekridas.
— Ĉu vi ne atentas, Sunfloro?
— Sunflolo atentas.
— Bone! Legu denove la frazon!
— Jes ... — ŝi longe serĉas per la okuloj kaj per fingreto, sed ŝi ne trovas la frazon. — Mi ne scias. Kie?
— Kion mi diris? Vi ne atentis.
— Amiko kolelas?
— Ne! Mi ne koleras ... kaj lernu jam tiun malfeliĉan sonon
— Amiko kolelllas.
— Amiko ne kolerrras — kaj Kaluŝ bonkore ekridas, prenas ŝian maneton. Ho, kiel malgranda ĝi estas. Ŝiajn du manetojn li povus kaŝi en unu sia mano. Li dezirus diri belan komplimenton, kiam io neordinara, io stranga haltigas la belan frazon. La manplato de Sunfloro estas tute ruĝa.
— Kio estas tio? — li demandas.
— Manplato.
— Mi scias. Sed kial ĝi estas tiel ruĝa?
— Sunflolo falis ĝin luĝa pel papelo luĝa.
— Sed kial, Sunfloro, vi faris ĝin ruĝa?
— Sunflolo voli viziti teatlo. Eleganta ĉina vilino falas manplato luĝa. Jes.
— Ho, tiel malbeligi vian belan maneton! Malsaĝe! Sunfloro rigardas jen al Koluŝ, jen al siaj manplatoj. Post momentoj ŝi malgaje demandas:
— Ĉu al Amiko ne plaĉas luĝa manplato de Sunflolo?
— Ne tre — respondas li sincere — sed tio estas ĉina etiketo.
Ili daŭrigas la lernadon, sed la atento de Sunfloro estas for kaj Koluŝ baldaŭ liberigas ŝin. Ŝi retiriĝas en la alian ĉambron. Iĉio Pang ankoraŭ staras ĉe la fenestro kaj ĉiam kantas ian strangan melodion.
— Iĉio, ĉu vi deziras fariĝi kantisto en la teatro?
— Atendu! ...
— Mi ne komprenas.
— Negrave! Tuj mi estos preta.
— Nu, tiu "tuj" ankoraŭ alvenis post kvarona horo, sed tiam Iĉio Pang ĝaje ekkrias.
— Aŭskultu, Amiko! — Li komencas prezenti sian kreaĵon. Li kantas la tutan versaĵon laŭ ĉina melodio.
— Nu, kiel plaĉis al vi, Amiko?
— Nu, interesa ĉina kanto ĝi estis, sed eĉ unu vorton mi ne komprenis.
— Ĉu vere ne? — kaj Iĉio Pang ridas laŭte kaj longe. — Mi kantis espenantlingve.
— Ĉu?
— Jes! Mi imitis la sonojn de la ĉinaj lingvo kaj muziko per Esperanto. Via nekompreno montras, ke nia instruisto estas prava. Per nia lingvo oni povas fari ĉion. Mi donis iluzion al vi pri tio, pri kio mi volis: pri la ĉina lingvo.
En tiu momento revenas Sunfloro kaj senvorte haltas antaŭ Koluŝ. Ŝi longe rigardas al liaj okuloj, poste subite ŝi montras siajn manplatojn al li.
— Ĉu al Amiko plaĉas tiel?
La manplatoj estas tute puraj. Ŝi forigis la ruĝan koloron de ili. Koluŝ sentas, kvazaŭ tiuj manetoj nun karesus lian koron.