Post nelonga tempo la gastoj levas sin. En bona humoro ili foriras el la kafejo por rigardi la internon de la kazernoj. La sinjorinoj malĝojas pro tio, kion ili vidas, sed Nadai pensas pri la subteraj malpuraj kazernoj en
La vizito en la hospitalo estas mallonga. La malsanulo ĝojas. Li premas forte la manon de ĉiu. Kun granda espero li parolas pri tio, ke post sia hejmeniro li laboros nur por Esperanto, ĉar la plej belajn tagojn kaj sentojn en la vivo li povas danki nur al tiu ĉi lingvo kaj al la bonaj gesamideanoj. Li parolas multe, multe, pri la Vivo, sed en lia rigardo, sur lia pala vizaĝo jam estas la antaŭsignoj de la proksima fino. Ĉiu parolas al la malsanulo, nun sinjoro Kuratov restas muta. Liaj okuloj direktiĝas al tre malproksima bildo. Li forte premas la manon de la malsanulo kaj rapide forlasas la ĉambron.
Antaŭ la hospitalo la du aŭtomobiloj jam atendas la gastojn por veturigi ilin al la urbo. La adiaŭo estas pli intima, pli amika ol la alveno. Sinjorino Bogatireva invitas ilin al
La aŭtomobiloj haltas en la haveno ĉe la bordo. kie la granda japana militŝipo staras. Kapitano Oba petas la tutan societon "esti liaj gastoj". Ĉiuj tre ĝojas. La ŝipo estas interesa. Ĝi ne estas nova. En la rusa—japana milito ĝi estis rusa militŝipo kiun la japanoj subakvigis kaj post la milito ili relevis kaj renovigis.
En la kapitana kajuto la gastojn denove atendas tablo kun japanaj manĝaĵoj kaj trinkaĵo, kiun la japanoj nomas
Post gaja konversacio, antaŭ la foriro, kapitano Oba prenas skatolon el ŝranketo kaj metas ĝin sur la tablon.
— Gesinjoroj, — li diras — mi vidas, ke vi ne havas esperantajn insignojn. En via urbo vi ne povas aĉeti. Akceptu de mi donacon por via grupo. En la skatolo estas kelkdekaj da belaj verdaj steloj.
— Ni dankas, sinjoro kapitano, sed ni estas nur dekdu.
— Ne grave! Sed vi ne restos tiom. Via grupo estos granda kaj ĝi havos multajn novajn membrojn ... Sinjoro Vonago parolis al mi pri via bela propaganda mateno. La propagando devas havi monon. Akceptu tiun malgrandan sumon por via propaganda kaso. Mi estas ne riĉa oficiro. Pli multe mi ne povas doni, sed tion mi donas bonkore.
Kuratov ne volas akcepti la mondonacon, sed kiam ankaŭ sinjoro Vonago kuraĝigis lin, li dankas en la nomo de la grupo al la kapitano pro lia boneco.
Kapitano Oba jam ne povas forlasi la ŝipon kaj tial ĉe la vespera vagonaro sur la perono diras "ĝis revido"-n nur sinjoroj Vonago kaj lia helpnotario, kiu transdonas grandan pakaĵon al la gastoj.
— La donaco de nia societo al la nova societo en
La vagonaro ekiras. Du verdaj standardetoj (unu sur la perono, la alia el la fenestro de kupeo) salutas adiaŭe unu la alian. La vagonaro kuras, kuregas. Eĉ la lampoj de la urbo jam estas for. La vagonaro kuras, kuregas, sed la membroj de la malgranda ekskurso havas varman lumon en la koro kaj en tiu lumo ili revidas la karajn vizaĝojn, kiujn ili vidis la unuan kaj eble la lastan fojon en la vivo.
En la duonlumo de la kupeo Marja prenas la manon de Nadai kaj kisas ĝin. Nadai nekomprene kaj kun granda embaraso rigardas al ŝi.
— Kion vi faras? Vere mi ...
— Ankaŭ mi volis danki al vi pro la donaco.
— Sed mi donacis al vi nenion kaj se eĉ mi donacus ...
Jes, vi donacis multon al mi. Vi instruis al mi tiun ĉi lingvon, vi instruis senti profunde ĝian spiriton kaj vi donacis al mi kredon ...
— Sed Marja, ne estu tiel infana!
— Ĉu infana? Mi estas tre virina kaj mi devas havi tiun kredon, kiun vi ĉiuj havas. Pensu, amiko, pri tio, ke mi havas kvar gefratojn ... kvar gefratojn malgrandajn kaj tre malsanan patrinon kaj pensu pri la maro ... pri tiu maro, kiu disigos nin por ĉiam ... jes ... por ĉiam.
— Ho, Marja ...
— Silentu! ... Mi ne estos malgaja. Ni havas saman vojon, saman senton ... kaj ne forgesu vian ... vian stultan lernantinon.
— Ne, ne, Marja! Neniam!
— Neniam ... neniam ... neniam ...
Kaj la vagonaro kuras, kuregas en la nokto.
Gramatiko