– Natanjo, bubino! - altege vocxis Margarita, - cxu vi sxmiris lin per la kremo?
– Animo mia ! - vekante per siaj ekkrioj la dormantan pinarbaron respondis Natasxa, - mia regxino franca, ja ankaù al li mi sxmiris la kalvajxon, ankaù al li!
– Princino! - plorvocxe blekis la eksporko galopante sub sia amazono.
– Kara animo mia! Margarita Nikolavna! - kriis Natasxa rajdante apud Margarita, - mi konfesas, mi prenis iom da kremo! Ja ankaù ni volas vivi kaj flugi! Pardonu min, mosxta sinjorino, sed mi je nenia prezo iros reen! Ahx, kiom estas bone, Margarita Nikolavna! Li proponon al mi faris, - per la fingro Natasxa plurfoje pusxis la konfuzite snufantan eksporkon en ties kolon, - proponon! Kiel vi min nomis, diru?
– Diino, - hurladis tiu, - ne povas mi tiel rapide flugi! Mi riskas perdi gravajn paperojn. Natalia Prokofjevna, mi protestas.
– Hej, iru al la diablo kun viaj paperoj! - aùdace ridegante kriis Natasxa.
– Kion vi diras, Natalia Prokofjevna! Se oni nin aùdus! - petege blekis la eksporko.
Galope flugante apud Margarita, Natasxa sen reteni la ridon rakontis al sxi, kio okazis en la palaceto post ol Margarita Nikolavna forflugis trans la pordegon.
Natasxa konfesis, ke sxi ne plu tusxis iun ajn el la donacitaj ajxoj, sed ke sxi tuj formetis siajn vestojn, impetis al la kremo kaj rapide sin sxmiris. Gxi efikis sxin ekzakte tiel, kiel sxian mastrinon. Dum Natasxa, ridegante pro gxojo, admiris antaù la spegulo sian sorcxan belon, la pordo malfermigxis kaj aperis Nikolao Ivanicx. Li estis ekscitita, en la manoj li tenis la subrobon de Margarita Nikolavna kaj siajn proprajn cxapelon kaj tekon. Cxe la vido de Natasxa li stuporigxis. Iom reakirinte la memregadon, kankre rugxa, li deklaris, ke li opiniis sia devo levi la subrobeton, persone gxin alporti…
– Ja kion li ankoraù diradis, la acxulo, - ridegante sxrikis Natasxa, - al kio li forlogis! Kiom da mono li promesis. Diris, ke Klaùdia Petrovna nenion scios. Cxu ne gxuste, cxu mi mensogas? - kriis Natasxa al la eksporko, kiu konfuzite forturnadis la muzelon.
Petolante en la dormocxambro, Natasxa metis iom da kremo sur la kalvajxon de Nikolao Ivanicx, kaj haltis kvazaù alforgxite al la loko. La vizagxo de la honorinda malsupra logxanto kuntirigxis en porkan rostron, hufetoj elkreskis sur liaj piedoj kaj manoj. Nikolao Ivanicx vidis sin en la spegulo, furioze kaj sovagxe ekhurlis, sed estis jam malfrue. Post kelkaj sekundoj, rajdate, li flugis for el Moskvo ien al la diablo, ploregante pro malespero.
– Mi postulas restituon de miaj normalaj personajxoj , - subite stertoris kaj ekgruntis la eksporko, duone furioze, duone petege, - mi rifuzas flugi al kontraùlegxa fi-kunveno. Margarita Nikolavna, estas via devo bridi vian mastrumistinon!
– Ah, nun mi estas mastrumistino, cxu? Cxu mastrumistino? - ekkriadis Natasxa pincxante la orelon de la eksporko. - Tamen antaù nelonge mi estis diino, cxu? Kiel vi min nomis?
– Venera! - plorvocxe respondis la eksporko flugante super rojo murmuranta inter sxtonoj, kaj per la hufoj susure tusxetante avelajn arbedojn.
– Venera! Venera! - triumfe kriis Natasxa surkoksiginte unu manon kaj la alian etendante al la luno. - Margarita! Regxino! Elpetu por mi, ke oni lasu min sorcxistino. Oni cxion faros laù via vorto, vi havas potencon!
Kaj Margarita respondis:
– Bone, mi promesas!
– Dankon! - vocxegis Natasxa, kaj subite sxi kriis bruske kaj iel melankolie: - Hej! Hej! Pli rapide! Ek, vigligxu! - Per siaj kalkanoj sxi spronis la flankojn de la eksporko, kavigxintajn en la freneza galopo, gxi impetis tiel, ke denove ekkrakis la dissxirata aero, kaj post unu momento Natasxa sxangxigxis en nigran punkton malproksime antaù Margarita, poste sxi tute malaperis kaj la bruo de sxia flugo aerdisigxis.
Margarita plu flugis same malrapide super nuda kaj nekonata tereno, super montetoj, sur kiuj dise elstaris eratikaj blokegoj kaj izolaj gigantaj pinoj. Margarita flugis kaj pensis, ke versxajne sxi estas tre malproksime de Moskvo. La balailo ne plu superis la pintojn de la pinoj, gxi glisis inter iliaj trunkoj, kies unu flankon argxentizis la luno. La facilmova ombro de la flugantino glitis sur la tero antaùe, cxar la luno nun lumis sur sxian dorson.
Margarita sentis la proksimecon de akvo kaj komprenis, ke la celo apudas. La pinoj disigxis kaj sxi malabrupte glisis al kreta krutajxo. Transe, malsupre en la ombro, kusxis rivero. Nebulo pendis krocxite je la arbustoj cxe la piedo de la vertikala krutajxo, kaj la alia bordo estis plata kaj malalta. Tie, sub soleca grupo de iaj arboj largxbrancxaraj, flagris flameto de lignofajro kaj movigxis figuretoj. Al Margarita sxajnis, ke de tie venas juka zumo de gajacxa muziko. Pli malproksime, kiom povis atingi la rigardo, sur la argxentizita ebenajxo videblis nenia logxejo, nenia ajn spuro de homoj.