Kuntirinte la palpebrojn Margarita ekzamenis la skribajxon kaj penis kompreni, kion povus signifi la vorto
– Latunskij! - ekkriegis Margarita. - Latunskij! Ja tio estas li! La pereiginto de la majstro.
La pordisto cxe la enirejo, elorbitiginte la okulojn kaj ecx saltetante pro mirego, gapis sur la nigran tabulon penante kompreni la miraklon: kial subite ekkricxis la listo de la logxantoj. Dume Margarita jam rapidis supren en la sxtuparejo, iel ekstaze ripetante:
– Latunskij - okdek kvar! Latunskij - okdek kvar…
Jen maldekstre la 82-a, dekstre la 83-a, pli alte maldekstre la 84-a! Cxi tie. Kaj jen la sxildeto:
Sxi desaltis de la balailo, sxiajn brulajn piedojn agrable malvarmigis la sxtona sxtuparplaceto. Sxi sonorigis unu fojon, kaj refoje. Neniu malfermis. Margarita pli forte premis la butonon, sxi mem aùdis la sonoradegon kiun sxi estigis en la logxejo de Latunskij. Jes, gxis la lasta ekspiro devas danki al la forpasinto Berlioz la logxanto de la apartamento n-ro 84 en la oka etagxo pro tio, ke la prezidanto de
Neniu malfermis. Tiam sxi impetis malsupren nombrante la etagxojn, tra la pordo elflugis en la straton kaj, rigardante supren, denombris kaj kontrolis la etagxojn por trovi la fenestrojn de Latunskij. Sendube, tiuj devis esti la kvin senlumaj fenestroj cxe la angulo de la oka etagxo. Konvinkigxinte pri tio, Margarita flugis supren kaj post kelkaj sekundoj sxi tra malfermita fenestro pasis en malhelan cxambron, en kiu argxente briletis luna vojeto. Margarita kuris sur la vojeto kaj palpsercxis la sxaltilon. Post unu minuto la tuta apartamento estis lumplena. La balailo staris en la angulo. Kontrolinte, ke neniu estas en la logxejo, Margarita malfermis la sxtuparan pordon kaj rigardis sur la sxildeton: sxi ne eraris.
Ho jes, oni raportas, ke la kritikiston Latunskij gxis nun paligas la rememoro pri tiu terura vespero, gxis nun li kun pia adoro prononcas la nomon de Berlioz. Neniu scias, kia sombra kaj hida krimego estus markinta tiun vesperon: elirante el la kuirejo Margarita tenis en la mano pezan martelon.
La nuda kaj nevidebla flugulino sin persvadis penante sin bridi, sxiaj manoj tremis pro malpacienco. Zorge celinte, sxi ekmartelis sur la klavojn de la fortepiano, kaj tra la tuta apartamento pasis la unua plorhurlo. Despere kriis la neniel kulpa salona instrumento de
En la bancxambro terure blekis la akvo, same en la kuirejo. «Gxi sxajnas jam flui sur la plankon», pensis Margarita, kaj vocxe sxi aldonis:
– Tamen ne por sidacxi mi venis cxi tien.
El la kuirejo la akvo jam torentis en la koridoron. Plaùdante en gxi per la nudaj piedoj sxi portadis plenajn sitelojn da akvo en la kabineton de la kritikisto kaj versxis gxin en la tirkestojn de la skribotablo. Poste, disrompinte per la martelo la pordojn de la librosxranko en tiu sama kabineto, sxi impetis en la dormocxambron. Frakasinte la spegulsxrankon, sxi eltiris la vestokompleton de la kritikisto kaj dronigis gxin en la banujo. La grandan inkujon, forrabitan el la kabineto, sxi malplenigis en la dike pufigitan dulokan liton en la dormocxambro. La detruado farata de Margarita kaùzis al sxi brulan delicon, sed samtempe en sxi persistis la impreso ke la rezultoj estas iaj magraj. Tial sxi komencis ruinigi cxion kio trafis sub sxian manon. Sxi frakasis la potojn de gumaj fig’arbetoj en la fortepiana cxambro. Ne finite tion sxi revenis en la dormocxambron kaj per kuireja trancxilo dispecigis la littukojn, frakasis la vitritajn fotografajxojn. Lacon sxi ne sentis, nur sxvito rojis sur sxia korpo.