Kaj tiam okazis senprecedenca afero. La nigra kato hirtigis la hararon kaj orelshire miauis. Poste ghi kuntirighis en bulon, pantere saltis rekte sur la bruston de Bengalskij kaj de tie sur lian kapon. Kun lauta ronrono la kato enigis la krifojn de siaj pufaj piedoj en la kalvighantan kapon de la anoncisto kaj, sovaghe ekhurlinte, en du turnoj ghin forshiris de la dika kolo.
La dumil kvincent homoj en la teatro eligis unu ekkrion. La sango gejsere shprucis supren el la disshiritaj arterioj kaj vershighis sur la surchemizon kaj frakon. La senkapa korpo faris kelkajn malgraciajn piedgratojn kaj sidighis sur la plankon. En la spektejo audighis histeriaj inshrikoj. La kato transdonis la kapon al Fagoto, tiu ghin prenis je la magraj hartufoj kaj levis antau la publiko, kaj la kapo despere kriis per vocho pleniginta la tutan teatron:
– Kuraciston!
– Chu vi ankorau babilados tiajn stultajhojn? - Fagoto severe demandis la plorantan kapon.
– Neniam plu! - stertoris la kapo.
– Pro Dio, ne turmentu lin! - subite, superante la bruon, audighis virina vocho, kaj la magiisto sin turnis al la loghio de kiu ghi venis.
– Do, gecivitanoj, kion oni faru? Chu oni lin pardonu? - demandis la publikon Fagoto.
– Oni lin pardonu! Oni lin pardonu! - eksonis izolaj kaj plejparte inaj vochoj, kiuj baldau kunfluis en unu hhoron kun la viraj.
– Kion vi bonvolos ordoni,
– Nu, - tiu mediteme respondis, - ili estas homoj, kiel aliaj. Ili amas la monon, sed tio ja chiam estis… La homoj amas la monon, el kio ajn ghi estu farita, chu el ledo au papero, chu el bronzo au el oro. Frivolaj… nu jes… tamen ankau mizerikordo fojfoje ne estas fremda al ilia koro… ordinaraj homoj… maldetale, ili similas la antauajn, nur la loghada demando mismoraligis ilin… - kaj laute li ordonis: - Surmetu la kapon.
Zorge celinte, la kato pushis la kapon sur la kolon, kaj ghi ghuste retrovis sian lokon, kvazau ghi neniam estus ghin forlasinta. Kaj la plej interese, sur la kolo restis nenia ajn cikatro. Per siaj antauaj piedoj la kato vishetis la frakon de Bengalskij kaj la surchemizon, kaj de ili malaperis chia spuro de la sango. Fagoto surpiedigis la anonciston, shovis en lian poshon pakon da chervoncoj, lin forkondukis de la scenejo kaj diris:
– Iru for! Sen vi estas pli gaje!
Shancelighante kaj jhetante chirkauen senpensajn rigardojn, Bengalskij pene iris ghis la kontrauincendia posteno, kaj tie lin atakis misfarto. Li ghemkriis:
– La kapo, mia kapo!
Al li impetis pluraj homoj, inter ili Rimskij. La anoncisto ploris, per la manoj kaptadis ion en la aero, murmuradis:
– Redonu mian kapon! La kapon redonu! La apartamenton forprenu, la bildojn forprenu, nur la kapon al mi redonu!
La kuriero kuris voki kuraciston. Oni provis kushigi la anonciston sur la sofon en tualetejo, sed li rezistis, furioze baraktante. Oni devis venigi ambulancon. Kiam finfine la malfelichulo Bengalskij estis forportita, la financa direktoro kuris reen sur la scenejon kaj trovis tie novajn miraklojn. Ah, interalie, mi ankorau ne diris, ke tiam au iom pli frue de la scenejo malaperis la magiisto kun sia senkolorighinta braksegho, tamen la spektantoj tion tute ne rimarkis, fascinite per la eksterordinaraj aferoj kiujn prezentis al ili Fagoto.
Chi tiu, foriginte la viktimon de sur la scenejo, deklaris al la publiko jenon:
– Nuntempe, malembarasite je la tedulo, ni aranghu sinjorinan butikon!
Tuj la planko de la scenejo kovrighis je persaj tapishoj, aperis grandegaj speguloj de flanke prilumataj per verdetaj tuboj, inter la speguloj ekestis vitrinoj, kaj en ili la gaje ekscitita publiko vidis Parizajn inrobojn de diversaj koloroj kaj fasonoj. Tio estis en unuj vitrinoj, dum en aliaj aperis centoj da inchapeloj, plumhavaj kaj senplumaj, kun buko kaj sen buko; centoj da shuoj - nigraj, blankaj, flavaj, ledaj, satenaj, shamaj, shuoj kun rimeneto. kaj shuoj kun brila straso. Inter la shuoj aperis skatoletoj el kiuj scintilis la fascetoj de kristalaj parfumflakonoj; montoj da mansakoj - antilopledaj, shamaj, silkaj; amasoj da oblongaj, chizelitaj, orkoloraj ingoj, kiajn oni fabrikas por lippashtelo.
La diablo scias de kie, antau la vitrino aperis rufa fraulino en nigra vespera tualeto kaj kun brila rideto de sperta komercistino, fraulino kiu estus tute charma, se shia kolo ne estus fushita per stranga cikatro.
Sur la vizagho de Fagoto ekfloris siropa ridetacho, kaj li anoncis, ke la firmao aranghas tute senpagan intershanghon de malnovaj inaj roboj kaj shuoj kontrau plej jhusaj Parizaj kreajhoj samspecaj. Li aldonis, ke tio sama validas ankau pri mansakoj, parfumoj kaj chio cetera.
La kato riverencadis farante rondojn per sia malantaua piedo, dum per la antaua ghi plenumadis gestojn proprajn al pordisto malfermanta la pordon.
La rufulino kartave ekkveris, kvankam raukete tamen ja dolche, prononcante vortojn misterajn sed, jughante lau la mieno de la spektantinoj el la partero, tre logajn: