Obeinte shian inviton, la bufedisto ech pri sia afero forgesis, tiom lin frapis la arangho de la salono. Tra la koloraj vitroj de la altaj fenestroj (fantazio de la senspure malaperinta juvelistvidvino) fluis lumo mistera, simila al la kirka. En pramalnova, grandega kameno, malgrau la varmego de la printempa tago, flamis brulshtipoj. Tamen neniom varmege estis en la salono, ech male, enirante oni sentis sin trempita en ian kelan malsekon. Antau la kameno, sur tigra felo kauris, plezure rigardante la fajron tra la duonfermitaj okuloj, nigra virkatego. Tie staris tablo, kies aspekto igis la diotiman bufediston ekskuighi: la tablo estis kovrita per kirka brokajho. Sur la brokajha kovrotuko altis multego da boteloj - dikventraj, shimaj kaj polvaj. Inter la boteloj briletis plato, kaj oni tuj vidis, ke ghi estas el pura oro. Che la kameno iu malgranda, rufa, kun duonponardo shovita malantau la zonon, rostis per longa shtala spado viandopecojn, kaj la fumo levighis en la kamentubon. Odoris ne nur je rostajho, sed ankau je ia fortega parfumo kaj incenso, kio por unu momento igis la bufediston, kiu el la gazetoj jam sciis pri la morto kaj la adreso de Berlioz, sin demandi, chu tamen por Berlioz estus celebrita la funebra diservo, kiun penson, cetere, li tuj forpelis, kiel evidente absurdan.
Subite la konsternita bufedisto ekaudis pezan bason:
– Do, pri kio mi povas esti al vi utila?
Chi tiam la bufedisto vidis en la ombro tiun, kiun li bezonis.
La nigra magiisto duonkushis sur ia senlima divano, malalta, kun dise surjhetitaj kusenoj. Kiom povis vidi Andreo Fokich, la artisto surhavis nur nigrajn tolajhojn kaj same nigrajn pintajn shuojn.
– Mi, - amare komencis Andreo Fokich, - estas la bufedestro de la teatro Varieteo…
Kvazau barante lian bushon, la artisto etendis sian manon, sur kies fingroj scintilis gemoj, kaj arde ekparolis:
– Ne, ne, ne! Ech ne unu vorton plu! Neniokaze kaj neniam prenos mi ion ajn en via bufedo! Hierau, estimato, mi pasis preter via vendotablo, kaj neniel mi povas forgesi vian sturgajhon au vian brindzon. Mia karega amiko! Brindzo neniam estas verda, pri tio vin iu trompis. Ghi devas esti blanka. Kaj kion diri pri via teo? Postgargarajho! Mi per miaj propraj okuloj vidis ian malpurulinon vershi el sitelo neboligitan akvon en vian kolosan samovaron, sen ke oni chesu distribui la teon. Ne, karulo, tio ja ne taugas!
– Mi pardonpetas, - diris la bufedisto, konfuzite de tiu subita atako, - mi havas alian aferon, kaj la sturgajho neniel rilatas…
– Kiel do, «neniel rilatas», ja ghi estas nemanghebla!
– La sturgajhon ni ricevis en la dua freshogrado, - sciigis la bufedisto.
– Karulo, tio estas galimatio!
– Kio estas galimatio?
– La dua freshogrado, jen kio estas galimatio! Estas nur unu freshogrado - la unua, kiu ankau estas la lasta. Se via sturgajho havas duan freshogradon, tio signifas, ke ghi estas putra!
– Mi pardonpetas… - rekomencis Andreo Fokich ne sciante kiel sin malembarasi je la chikanoj de la artisto.
– Mi ne pardonas, - firme diris tiu.
– Ne pri tiu afero mi venis paroli! - tute malespere diris la bufedisto.
– Chu ne pri tiu? - ekmiris la alilandano. - Sed kiu alia afero povus vin al mi venigi? Se mia memoro min ne perfidas, el la personoj, profesie al vi proksimaj mi konis nur unu armean kantinistinon, sed tio estis antau tre longe, kiam vi ankorau ne ekzistis. Cetere - tre agrable. Azazello! Tabureton al la sinjoro bufedestro.
La rostanta viandon sin turnis, liaj kojnodentoj ekteruris la bufediston, kaj tre lerte li donis al Andreo Fokich unu el la malhelaj kverkaj benketoj. Aliaj seghoj en la chambro ne estis.
La bufedisto diris:
– Grandan dankon, - kaj sin mallevis sur la benketon. Ghia malantaua piedo tuj krake rompighis, kaj li kun ekghemo tre dolore albatighis per la postajho kontrau la planko. Falante li per la piedo krochis alian benketon lokitan antau li kaj renversis sur sian pantalonon kalikon plenan je rugha vino.
La artisto ekkriis:
– Aj! Chu vi kontuzighis?
Azazello helpis la bufediston sin levi kaj prezentis alian seghon. Larmvoche la bufedisto malakceptis la proponon de la mastro demeti la pantalonon por sekigi ghin antau la fajro, kaj achege sin sentante en la malsekaj subvesto kaj pantalono, li singarde sidigis sin sur la alian benketon.
– Mi shatas sidi malalte, - diris la artisto, - de malalte oni falas malpli danghere, Do, ni haltis che la sturgajho. Karulo mia! Fresho, fresho kaj refoje fresho, jen kio devas esti la devizo de chiu bufedisto. Cetere jen, chu vi bonvolos gustumi…
En la purpura lumo de la kameno ekbrilis antau la bufedisto la spadoklingo, Azazello demetis sur oran teleron grandan shushantan viandopecon, ghin aspergis je citronsuko kaj etendis al la bufedisto oran dudentan f orkon.
– Grandan… mi…
– Tamen jes, jes ja, gustumu!