Emociite, la bufedisto elposhigis pakon, ghin malvolvis kaj stuporighis: en la gazetshirajho estis chervoncoj.
– Kara amiko, vi efektive estas malsana, - diris Voland levetante la shultrojn.
La bufedisto, freneze ridetante, ekstaris.
– K-kaj k-kion… - li balbutis, - se ili denove… tiel?
– Hm, - enpensighis la artisto, - nu, tiam ankoraufoje venu che nin. Bonvenon! Mi ghojas pri nia konatigho.
Tuj el la kabineto elkuris Kerubjev, krochighis je la mano de Andreo Fokich kaj skuante ghin en arda manpremo li petegadis la bufediston al chiuj, nepre al chiuj, transdoni liajn korajn salutojn. Tute malspritigite, Andreo Fokich movighis al la antauchambro.
– Hella, elakompanu! - kriis Kerubjev.
Ankoraufoje la nuda rufulino en la antauchambro! La bufedisto elglitis tra la pordo, pepis «Ghis revido», kaj iris for kvazau ebria. Iom pasinte malsupren li haltis, sidighis sur shtupon, elposhigis la pakon, ghin kontrolis - la chervoncoj estis en ordo.
Chi tiam el la apuda apartamento eliris la virino kun la verda achetsako. Che la vido de la homo sidanta sur shtupo kaj gapanta sur siajn chervoncojn shi ridetis kaj mediteme diris:
– Kian domon ni havas! Ankau chi tiu jam matene estas ebria. Ankorau unu shtuparuja vitro frakasita, - kaj, pli atente rigardinte al la bufedisto shi aldonis: - Eh he, civitano, vin embarasas tiom da chervoncoj, chu? Donu al mi duonon!
– Lasu min, pro Kristo, - ektimis la bufedisto kaj per rapida movo kashis la rnonon. La virino ekridis:
– La koboldoj vin prenu, vin maljunan avarulon! Mi shercis, - kaj shi iris malsupren.
La bufedisto malrapide ekstaris, levis la manon por ordigi la chapelon, kaj rimarkis, ke ghi malestas sur la kapo. Terure malagrabla estis la penso pri reiro, sed lasi la chapelon ankau estus domaghe. Post kelka hezito li tamen reiris kaj sonorigis.
– Kion vi volas ankorau? - demandis lin la malbeninda chambristino.
– La chapeleton mi forgesis, - flustris la bufedisto almontrante sian kalvajhon. Hella sin deturnis, Andreo Fokich mense krachis kaj fermis la okulojn. Kiam li ilin malfermis, Hella estis prezentanta al li lian chapelon kaj longtenilan spadon.
– Tio ne estas mia, - flustris la bufedisto repushante la spadon kaj haste surmetante la chapelon.
– Kiel do? Chu vi venis sen spado? - ekmiris Hella.
La bufedisto malklare ion grumblis kaj rapide iris malsupren. Sur la kapo la chapelo ial sentighis maloportuna kaj tro varma; li ghin demetis kaj, saltetinte pro ektimo, eligis nelautan krion: en la mano li tenis veluran bereton kun trivita kokplumo. La bufedisto sin krucosignis. Je la sama momento la bereto ekmiauis, shanghighis en nigran katidon, resaltis sur la kapon de Andreo Fokich kaj enigis siajn krifojn en lian kalvajhon. Kun despera ekshriko la bufedisto kuregis malsupren, dum la katido, falinte de lia kapo, forshprucis en la mala direkto.
Elrompighinte al la libera aero, la bufedisto trotis tra la korto eksteren kaj por chiam forlasis la diablan domon n-ro
Estas precize sciate, kio poste pri li okazis. Elkurinte sur la straton, la bufedisto sovaghete rigardis chirkauen, kvazau ion serchante. Post unu minuto li estis trans la strato en apoteko. Li apenau diris la vortojn: «Diru, mi petas…», kiam la virino staranta malantau la vendotablo ekkriis:
– Civitano! Via tuta kapo estas skrapvundita!
Antau ol pasis kvin minutoj la bufedisto estis pansita per gazo, eksciis, ke la reputacion de la plej bonaj specialistoj pri la hepatmalsanoj havas la profesoroj Bernadskij kaj Kuzmin, demandis, kiu estas pli proksime, ghoje ekardis, informite ke Kuzmin loghas ghuste trans la korto en malgranda blanka domo aparta, kaj post ankorau du minutoj li jam estis tie. La dometo estis malnova sed tre, tre komforta. Fiksighis en la memoro de la bufedisto, ke la unua persono renkontita estis maljuna subflegistino, kiu volis preni lian chapelon, sed char chapelon li ne havis, shi ien foriris machante per la malplena busho.
Anstatau shi aperis, antau spegulo kaj shajne, sub iaspeca arko, mez’agha virino, kiu tuj diris, ke shi povas envicigi lin por la dek naua de la monato, neniel pli frue. La bufedisto tuj trovis la manieron por aranghi la aferon. Lia estingighanta rigardo glitis trans la arkon, kie tri homoj atendis en ejo, kiu evidente estis antauchambro, kaj li flustris:
– Mi estas morte malsana.
La virino perplekse rigardis sur lian bandaghitan kapon, iom hezitis kaj poste diris:
– Nu, tiukaze… - kaj lasis la bufediston trans la arkon.
Je la sama momento la kontraua pordo malfermighis, en ghi ekbrilis ora nazumo, la virino en la blanka kitelo diris:
– Civitanoj, tiu paciento pasos ekstervice.
Post unu sekundo li staris en la kabineto de profesoro Kuzmin. La longforma chambro aspektis neniom timige nek solene nek medicine.
– Kion vi havas? - per agrabla vocho demandis profesoro Kuzmin, kaj iom alarmite rigardis al la bandaghita kapo.