980. Samkvaliteco

980.01 Kia greno, tia pano.

980.02 De semo putra venas frukto ne nutra.

980.03 Ne naskas porko leonidon, nek korniko aglidon.

980.04 Kia patrino, tia filino.

980.05 Hundo bonrasa estas bona por ĉaso.

981. Kolekto

981.01 El multaj milonoj fariĝas milionoj.

981.02 Se gut' al guto aliĝas, maro fariĝas.

981.03 Se ĉiu speson donos, malriĉulo malsaton ne konos.

981.04 El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj.

982. Akordo

982.01 Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro.

982.02 Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas.

982.03 Ili estas en akordo, kiel peto kaj mordo.

983. Evito

983.01 Pli facile estas malbonon eviti, ol korekti.

983.02 Pli bone ne fari, ol erari.

984. Evito

984.01 Neevitebla malbono.

985. Kolero

985.01 Elverŝi sur iun sian koleron.

986. Kolero

986.01 Kolera kiel cento da diabloj.

986.02 Kolera kiel rabia hundo.

987. Serpento

987.01 Dorloti serpenton sur sia brusto.

987.02 Vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la denton.

988. Konateco

988.01 Konateco ne estas hereda.

988.02 Okaza komplimento ne iras al testamento.

989. Nesciado

989.01 Mi havas pri tio nek scion nek supozon.

989.02 Mi hejme sidis, nenion vidis.

990. Intereso

990.01 Mi ne volas tion ĉi scii.

990.02 Ni facile forgesas, kio nin ne interesas.

991. Taksado

991.01 Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago.

991.02 Oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido.

992. Scio

992.01 Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius.

992.02 Se mi scius, kie mi falos, mi tien metus tapiŝon.

992.03 Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion.

992.04 Post la falo oni fariĝas singarda.

993. Scio

993.01 Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos.

993.02 De tro multa scio krevas la kranio.

994. Kompreno

994.01 Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento.

994.02 Li komprenas predikon, kiel bovo muzikon.

995. Sperto

995.01 Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron.

995.02 Li ne enlasas puŝon en sian buŝon.

995.03 Sur lia nuko sidas pli ol peruko.

995.04 Li estas frotita kaj polurita.

995.05 Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn.

995.06 Ne el unu forno li manĝis jam panon.

995.07 Pasero sperta ne bezonas averton.

995.08 Li havas la kapon sur la ĝusta loko.

995.09 Ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis.

995.10 Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis.

996. Diskreteco

996.01 Mano dekstra ne sciu, kion faras la maldekstra.

997. Festo

997.01 Pri laboroj maldiligenta, pri festoj plej kompetenta.

997.02 Malamanto de faro estas amanto de kalendaro.

998. Scio

998.01 Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio.

999. Prudento

999.01 Saĝa scias, kion li diras, — malsaĝa diras, kion li scias.

999.02 Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta.

1000. Perditaĵo

1000.01 Valoron de objekto ni ekkonas post difekto.

1000.02 Kion ni havas, por ni ne valoras, — kiam ni ĝin perdis, ni ploras.

1000.03 Vivanton ni malhonoras, mortinton ni adoras.

1000.04 Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto.

1001. Fremdo

1001.01 Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon.

1001.02 Restu tajloro ĉe via laboro.

1001.03 Infanoj kaj fiŝoj voĉon ne havas.

1001.04 Ekster via ofico estas ekster via vico.

1001.05 Ne rezonu pri tio, kio estas ekster via metio.

1002. Estimo

1002.01 Konu nin, ŝatu nin!

1002.02 Jen kiaj ni estas!

1003.

1003.01 Scion akiru, sed ne ĉion eldiru.

1003.02 La lipoj ne montru, kion manĝis la buŝo.

1003.03 Balaaĵon el korto eksteren ne elportu.

1004. Kono

1004.01 Mi konas miajn homojn.

1004.02 Ni reciproke nin konas, klarigon ne bezonas.

1005. Mono

1005.01 Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro.

1005.02 Oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero.

1005.03 Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas.

1005.04 Vorto sona estas plej admona.

1005.05 Oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas.

1006. Provo

1006.01 Fajro provas la oron, mizero la koron.

1006.02 Oni batas la oron, por provi ĝian valoron.

1007. Malfeliĉo

1007.01 Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo.

1007.02 Ne defendas oro kontraŭ doloro.

1007.03 Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro.

1008. Atento

1008.01 Atentu!

1008.02 Streĉu la okulojn! 1008.03 Rigardu per ambaŭ okuloj!

1008.04 Se okulo ne atentas, dorso eksentas.

1009. Aĝo

1009.01 Matura aĝo.

1010. Matureco

1010.01 Atesto de matureco.

1011. Senrigarde

1011.01 Sen rigardo, sen gardo.

1012. Silento

1012.01 Gardu vin du baroj: lipoj kaj dentaroj.

1013. Murmuro

1013.01 Murmuri tra la dentoj.

1014. Perforteco

1014.01 Kio mem ne venas, li per la dentoj ĝin prenas.

1015. Babilo

1015.01 Kio tra l' dentoj travenis, tion la lipoj ne retenos.

1016. Malsato

1016.01 Liaj dentoj povas festi sabaton.

1016.02 Liaj dentoj povas forgesi sian metion.

1017. Ĉikano

1017.01 Preni iun sur la dentojn.

Перейти на страницу:

Похожие книги