1018. Esploro

1018.01 Palpi al iu la pulson.

1019. Malgrando

1019.01 Eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo.

1019.02 Eĉ najtingalo ne estas sen galo.

1019.03 Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras.

1020. Sindefendo

1020.01 Li havas dentojn ne por parado.

1020.02 Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango.

1020.03 Li vorton en la poŝo ne serĉas.

1020.04 Li kuraĝon kolekti ne bezonas.

1020.05 Li mem estas patrono por sia persono.

1020.06 Kiu lin tuŝas, tiu lin sentas.

1021. Rigardaĉo

1021.01 Rigardaĉi kiel bovido.

1021.02 Elmeti la okulon kaj vidi nulon.

1022. Rigardaĉo

1022.01 Kiu amas okulaĉi, ne havas kion maĉi.

1023. Malatento

1023.01 Fordormi la okazon.

1024. Obeo

1024.01 Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras.

1025. Maltrankvilo

1025.01 Sidi kiel sur pingloj.

1026. Afero, Ludo

1026.01 Ludo aparte, kaj afero aparte.

1027. Senvaloreco

1027.01 La tuta ludo ne valoras kandelon.

1028. Malpaco

1028.01 Ĝi estas malpaco pri la reĝa palaco.

1029. Evito

1029.01 Pli facile estas eviti ol spiti.

1029.02 Pli facile estas ne iri, ol tro malfrue reiri.

1030. Perfido

1030.01 Oni perfidon prenas, sed perfidulon abomenas.

1031. Pasintaĵo

1031.01 Serĉi la tagon pasintan.

1031.02 Li serĉas la venton sur la kampo.

1031.03 Vespere ĝuu lunon, sed ne serĉu la sunon.

1032. Aliulo

1032.01 Vian vivon ĝuu, sed fremdan ne detruu.

1032.02 Profiton celu, sed aliajn ne pelu.

1033. Avideco

1033.01 Kion vi ne perdis, tion ne serĉu.

1034. Serĉado

1034.01 Fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon.

1034.02 Fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon.

1035. Escepto, Regulo

1035.01 Ne ekzistas regulo sen escepto.

1036. Delonge

1036.01 Depost tempo nememorebla.

1037. Malgrando

1037.01 De malgranda kandelo forbrulis granda kastelo.

1037.02 Pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela.

1037.03 Pro karta preno perdiĝis bieno.

1038. Leĝo

1038.01 Laŭ ĉiuj leĝoj de la arto.

1039. Silento

1039.01 La lumo por vero ofte estas danĝero.

1039.02 Sciu funde, sed tenu profunde.

1040. Se

1040.01 Se ne estus "se" kaj "tamen", mi al ĉio dirus amen.

1040.02 Kiu ne atentas la "se", tiu sentas la "ve".

1040.03 Se ne la "se" malfeliĉa, mi estus nun homo plej riĉa.

1040.04 Se haroj ne mankus, oni kalvon ne havus.

1040.05 Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero.

1040.06 Se juneco estus sperta, se maljuneco estus lerta!

1041. Libero

1041.01 Tute libera, kiel birdo aera.

1041.02 Birdo petolas, kiom ĝi volas.

1042. Publikaĵo

1042.01 Por regna speso ne ekzistas forgeso.

1042.02 Mono publika estu fortika.

1043. Juĝo

1043.01 Ne rapidu insulti, volu aŭskulti.

1043.02 Ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu.

1043.03 Kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan.

1044. Sameco

1044.01 Samaj kondiĉoj, samaj superstiĉoj.

1044.02 Kia sufloro, tia aktoro.

1044.03 Komenca inklino daŭras ĝis la fino.

1044.04 Knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto.

1044.05 Kie ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras.

1045. Detruo

1045.01 Eĉ signo ne restis, kie urbo estis.

1045.02 Detruita ĝis la fundo de l' fundamento.

1046. Falpuŝiĝo

1046.01 Ŝtono de falpuŝiĝo.

1047. Senĉeseco

1047.01 Senĉesa guto eĉ ŝtonon traboras.

1047.02 De guto post guto disfalas granito.

1048. Mortigo

1048.01 Doni la finofaran baton.

1049. Poŝo

1049.01 Sin turni al la poŝo.

1050. Minaco

1050.01 Minaci per pugno en la poŝo.

1051. Kvalito

1051.01 Ne kvanto, sed kvalito decidas pri merito.

1052. Faraĉo

1052.01 El la faraĉo fariĝis kaĉo.

1053. Pago

1053.01 Kiu kaĉon aranĝas, tiu ĝin manĝas.

1053.02 Kiu rompis la glason, ordigu la kason.

1054. Frue

1054.01 Frue leviĝu kaj frue edziĝu.

1055. Potenco

1055.01 Preĝu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo.

1055.02 Se mi faru riverencon, mi elektas potencon.

1056. Kalumnio

1056.01 Se kalumnio eĉ pasas, ĝi ĉiam ion lasas.

1056.02 Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam.

1056.03 Kontraŭ kalumnio helpas nenio.

1056.04 Kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas.

1056.05 Se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas.

1056.06 Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ Dio.

1056.07 Al la buŝo de "oni" neniu povas ordoni.

1057. Rimedo

1057.01 Oni elbatas kojnon per kojno.

1057.02 Kontraŭ ĉiu rimedo ekzistas rimedo.

1057.03 Unu vundo alian kuracas.

1058. Senrimedeco

1058.01 Prenu kiel vi volas, la poto ĉiam bolas.

1058.02 Kien ajn mi pafas, ĉio maltrafas.

1058.03 Sur ĉiu flanko nur manko kaj manko.

1058.04 Restas nek konsilo, nek konsolo.

1058.05 Malantaŭe mizero, antaŭe malespero.

1058.06 Nek eniro, nek eliro.

1059. Legado

1059.01 De legado sen atento ne riĉiĝas la prudento.

1060. Penado

1060.01 Streĉiĝi el la haŭto.

1061. Propeka

1061.01 Propeka kapro.

Перейти на страницу:

Похожие книги