- al kiu la vortoj konformiĝas. Sekve sola amasiĝado de komunaj vortoj ne kondukas al ia kuniĝo, samiĝo de la lingvoj. Por ke la lingvoj kunfandiĝu necesas komuna struktura bazo. Tiu bazo estas Esperanto, la Internacia Lingvo. Ĝi estas la ujo, kiu ricevas la komunajn vortojn kaj la komunan kulturon, kaj sekve ĝi estas la bazo sur kiu kreskas la granda komuna lingvo de la homaro.
Estas jam tempo, ke ni likvidu la kimeron, ke Esperanto estas "lingvo artefarita", eĉ "unu el la artefaritaj lingvoj", kvazaŭ distinge de la "naturaj lingvoj". Lingvo natura efektive ne ekzistas, krom se ĝi konsistas eble el infanaj glugloj kaj balbutsonoj. Sed la fakta lingvo estas kreo de 1a homo. Parte la lingvoj kreiĝis, kiel diris Zamenhof, "blinde", kaj parte ili estas ordigitaj de la konscia inteligento. Ni konstatas ĝenerale, ke la lingvoj primitivaj estas la plej komplikaj, kaj la pli evoluintaj lingvoj estas pli sistemaj, do pli simplaj. Tamen de la plej reguliĝinta nacia lingvo ĝis la modela reguleco de Esperanto estas ankoraŭ grandega paŝo. Ni ne mistaksu nian lingvon: ĝi estas la plej perfekta lingvo de la mondo kaj ĝi estas plenviva instrumento de la hom- grupo, kiu ĝin uzas por perado de fakto, ideo, sento kaj vizio - laŭ la funkciado de ĉiu ajn lingvo.
Juna laborista esperantisto faris al mi iam la jenan kritikon. "Nia lingvo estas mirinde taŭga kaj sukcesa instrumento, sed al ni malplaĉas ĝia nomo. "Espersnto". Tio estas tro
8
longa kaj maloportuna por propagandado. Ni bezonus ion pli
mallongan kaj trafan, ekzemple 'Ilo' ". "Bonege", mi
respondis. "Vi povas nomi la lingvon 'Ilo' tute kuraĝe, ĉar ankaŭ Znmenhof ne nomis sian lingvon 'Esperanto', sed nur 'I-L' - Internacia Lingvo!".
Tio estas grava fakto, kiun nur nun oni komencas dece ŝati. Ke Zamenhof ne baptis sian lingvon per iu nomo ja ne estis ia preterlaso aŭ modesteco. Kun la klarvido de genio Zamenhof perceptis, ke jen li faris La "lingvon internacian". Aparta nomo por ĝi estas efektive superflua eĉ (tion ni nun komprenas) malutila kaj konfuziga, ĉar ĝi kondukis al tio, ke eksteraj juĝantoj pri nia lingvo komencis paroli pri "inter- naciaj lingvoj", miksante la abortan kun la vivanta, la malvivajn projektojn kun la vivanta lingvo.
Esperanto estas la sola internacia lingvo, ne nur inter la artaj provoj, sed ankaŭ inter ĉiuj ekzistantaj lingvoj. Ĝi sola havas strukturon kaj teknikon por esprimi kun senfina flekseblo ĉiujn bezonojn kaj nociojn. Aliflanke la naciaj lingvoj, al kiuj oni kelkfoje provas trudi la rolon internacian, estas specialaj instrumentoj kun pli malpli limigita povo. Ili estas kreitaj por esprimi la bezonojn de aparta ekonomio kaj aparta vivmaniero. En sia kadro ili estas verŝajne la plej taŭgaj komunikiloj. Sed kiam ili volas paŝi ekster sian kadron ili tuj komencas elmontri siajn mankojn. Al la internacia rolo ili estas neniel adaptitaj. En ĉiu lingvo ekzistas specialaj nocioj ne troviĝantaj en aliaj lingvoj kaj sekve ne bone tradukeblaj en ilin. Mi ne povas imagi, ke italo iam esprimus sin tiel volonte kaj komplete per la angla lingvo, kiel per sia itala; nek ke svedo parolus senĝene la rusan lingvon por plena kontentigo de sia penso. Sed ni konstatas, ke ambaŭ parolas Esperanton kun plena natureco kaj adekvato.
Kaj tamen venas ankoraŭ diversaj lingvistoj kaj poliglotoj al nia lingvo, volante ĝin sekci kaj kritiki de ekstere. Por tiuj mi volas emfazi du faktojn.
Unue la poliglotaj sinjoroj komprenu jam, ke kompetento pri naciaj lingvoj tute ne donas al ili kompetenton pri la internacia lingvo. Ĉi tiu estas parenca, sed aparta fako, kiel ekzemple internacia juro apud la nacia juro, kaj ĝi postulas
9
apartan studadon. Tiu aparta fako de lingvo nomiĝas inter- lingvistiko. Do de nun ni povas diri al la nacilingvaj polig- lotoj: "Restu tajloro ĉe via laboro: nur tiu, kiu studis la interlingvistikon rajtas paroli pri ĝi".
Due, la personoj, kiuj volas kvazaŭ mekanike ekzameni Esperanton, ordinare rilatas al ĝi fremde kaj malvarme, se ne antipatie. Tiamaniere ili ne sukcesos kompreni la lingvon. Al siaj naciaj lingvoj ili ja rilatas respekte kaj simpatie, amante eĉ iliajn malbelojn kaj kriplaĵojn. Nu ankaŭ nia lingvo pretendas, ke oni rilatu al ĝi respekte kaj simpatie, se oni volas ĝin kompreni. Sen respekto al la lingvo oni ne povas ĝin pritaksi, kaj sen simpatio, eĉ amo, oni ne povas ĝin juste kompreni. La lasta sentenco valoras ankaŭ por multaj esperantistoj: oni devas ami la lingvon por ĝin plene kompreni. Kaj pro ĝia beleco kaj alta grado de perfekteco, kiel ankaŭ pro ĝia tutmonda vivado, estas facile enamiĝi je Esperanto.
Ĉar Ivo Lapenna amas 1 a Internacian Lingvon, li des pli saĝe ĝin komprenas. Ni lernu de lia saĝo, ĉerpante profunde el ĉi tiu riĉa kaj simpatia libro!
5 Okt., 1950.
Reto ROSSETTI
10
ANTAŬPAROLO
AL LA DUA ELDONO