En ne multaj naciaj literaturoj estas trovebla libro tiel science redaktita, tiel oportune utiligebla, tiel pense riĉiga, kiel ĉi tiu verko. Tial mi volas ĉi tie danki al la aŭtoro, ke li, por fari al siaj kunhomoj tian servon, preferis al ĉiu ajn nacia lingvo, Esperanton. Nur per tiaj seriozaj kaj frukto- plenaj kontribuaĵoj ni povas esperi konkeri iam la oficialan rekonon, al kiu la unua paŝo estis tiu venko de Montevideo, la plej brila kaj sukcesa apliko de la ĉi-poste formulita arto.
La 28-an de Marto 1958
G. WARINGHIEN
13
ĈAPITRO I
ENKONDUKO
La lingvo estas la ĉefa instrumento de komunikado kaj pensado. Ĝi akompanas la homon de la lulilo ĝis la tombo. Patrinaj karesoj, bubetaj petolaĵoj, junecaj ardoj, plenaĝulaj laboroj, vivfinaj rezignacioj - ĉio ĉi manifestiĝas, esprimiĝas aŭ eĥas senĉese en la lingvo kaj pere de ĝi. Grava armilo en la subigado de la naturo en la formiĝo de la homo kaj en la konstruado de la mondo; akra batalilo en la vivolukto, peranto de kunlaboro, rimedo de persvado kaj konvinkado, la lingvo - tiu filo kaj samtempa patro de la homo - montriĝas en la ĉiutaga vivo jen kiel laborilo nepre necesa, jen kiel ponardo vunda aŭ eĉ mortiga, jen kiel semanto de konkordo, trankvilo, paco kaj amo. Kreita de la homo, ĝi kreis lin mem. Evoluigata de la homo, ĝi evoluigas lin mem.
La rolo de la lingvo, tamen, ne limiĝas al nura teknika esprimado de la pensoj kaj sentoj; ĝi ankaŭ prezentas la krudan materialon, per kiu agas pluraj artobranĉoj. Skulp- tisto utiligas ŝtonon kaj metalon. Gravuristo uzas lignon aŭ kupron. Arkitekto kreas el betono kaj ŝtalo. Pentristo esprimas sin per koloroj. Komponisto harmoniigas sonojn. Sed poeto, verkisto, oratoro komprenigas siajn pensojn, sentojn kaj strebadojn per la lingvo. Por ili la lingvo estas io pli signifa, pli profunda ol simpla konvencia rimedo por formuli ideojn kaj komuniki ilin al aliaj. En iliaj manoj ĝi fariĝas instrumento de ilia arto. La poeto, la verkisto, la oratoro utiligas la lingvon por aliaj celoj kaj laŭ aliaj manieroj ol ĝi estas uzata en la ordinara vivo. Por ili la lingvo estas ankaŭ arta esprimilo.
Sur ĉiuj kampoj de la homa aktiveco oni devas koni la rimedojn, kiuj ebligas, helpas, antaŭenigas la koncernan agadon. Metiisto ne povas bone labori, se li ne majstras sian ilaron. Same tiel kuracisto, inĝeniero, soldato, aŭtisto. . . . Nenia escepto pri la artistoj. Ili devas studi la internan konsiston kaj la multflankajn ecojn de siaj espriminstru- mentoj. Ju pli atente, ju pli serioze kaj profunde, des pli bone!
Sen talento oni ne povas esti artisto. Tio estas senduba. Sed la nura talento ne sufiĉas. Artan sukceson - kaj ne nur artan - ĉiam gepatras talento kaj diligento. Lernado kaj studado estas necesaj. Nepras, ke granda parto de tiuj pristudaj klopodoj direktiĝu al la objektoj, pere de kiuj oni laboras: ŝtono, koloro, sono, vorto
La oratoro - ni jam diris - utiligas la lingvon. Ĝi estas la materialo, per kiu li kreas. Kio, do, pli natura ol komenci studon pri retoriko per kelkaj, almenaŭ tre ĝeneralaj, prilingvaj konsideroj? Certe ne estas hazardo, ke la grekaj sofistoj - la unuaj instruistoj pri la parolarto - estis samtempe ankaŭ la unuaj gramatikistoj. Por instrui la retorikon, ili estis devigataj studi ankaŭ la strukturon de la lingvo, la forton, la amplekson, la atingopovon de la vorto, la stilon kaj la esprimmanieron. Dank' al retoriko ekĝermis la unuaj rudimentoj de la lingvoscienco.
UNUA PARTO
LINGVO ĈAPITRO II
EKESTO DE LA LINGVO
Multnombraj estas la hipotezoj kaj teorioj, kiuj pritraktas la problemojn pri la ekesto de la lingvo, pri la maniero de ĝia formiĝo, pri la vojoj de ĝia evoluo. Grandan intereson elvokas precipe la grava demando - cetere firme ligita kun la menciitaj - pri la monogeneza aŭ poligeneza lingvoorigino. Ĉu la hodiaŭaj lingvoj devenas de unu sola, unueca pra- lingvo, aŭ, male, iam ekzistis multaj tiaj pralingvoj? Korekta, scienca respondo al la supraj demandoj estas antaŭkondiĉo por ĝisfunda kompreno de la lingvo kaj de la funkcio, kiun ĝi havas en la socio. Kvankam la scienco ankoraŭ ne suk- cesis respondi al ĉiuj detaloj de tiuj ĉi fundamentaj demandoj, tamen multe da lumo estas jam alportita kaj kelkaj faktoj estas pruvitaj kun granda scienca certeco.
nova Testamento la homo ricevis la parolkapablon rekte de sia kreinto:
"Kaj Dio la Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo, kaj venigis ilin al la homo, por vidi, kiel li nomos ilin; kaj kiel la homo nomis ĉiun vivan estaĵon, tiel restis ĝia nomo" (!).
Jam antaŭ ol la homo nomis la bestojn surbaze de tiu kapablo apartenanta al li kiel integra parto de lia homeco mem, li interkompreniĝis kun sia kreinto, kiu parolis al li:
"Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu; sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos" ( ).