Kiel belega lando estas ja ĉi tiu! Ĉio en plena florado! Verdaj arbaroj kaj verdaj herbejoj! Floroj ĉie! En Siberujo estas ankoraŭ vintro. Dio estu glorata pro tia interŝanĝo!
Mia sinjoro multe min amas, ofte mi devas sidi multajn horojn kaj rakonti al li pri milito kaj pri ĉiuj landoj, kiujn mi travagadis. Kaj se li volonte aŭskultas, mi volonte rakontas; ĝojigas min, rememorigi al mi miajn multajn suferitajn malfeliĉojn.
Corselidse, la 2-an de Julio 1744.
Ho, kompatema Dio! tiu maldolĉa pokalo ne estis ankoraŭ malplenigita! Ĉu la iama vundo refoje devas esti ŝire malfermata!? Jes, ĉar tio plaĉis al vi! – Mi ŝin revidis – ŝin? ho ne! ne ŝin! falintan anĝelon mi vidis, figuron de la mallumo –; ofte mi deziris esti mortinta, sed nun – mi malamas la vivon – mi ne povas plu skribi – –
Corselidse, la 8-an de Aŭgusto 1744.
Ne estas pro plezuro, ke mi reprenis la plumon; sed se iu ekvidos tiun ĉi taglibron post mia morto, tiam li vidos, kiel la peko punas la pekulon.
Tiun malĝojigan tagon mi distris min per promenado en nia bela ĝardeno. Kiam mi preteriris malfermitan kradpordon, tie staris viro, kies vizaĝo ŝajnis al mi konata, tamen la densa nigregriza barbo kaj malgajega rigardo preskaŭ min timigis.
"Ĉu vi estas ankaŭ tie ĉi?" diris li grimacante. La bastono defalis de mia mano, kaj ĉiuj miaj membroj ektremis – tio estis Jens!
"Kara mia Dio!" mi diris; "ĉu vin mi renkontas tie ĉi? Kie estas fraŭlino Sofia?"
Li eligis laŭtan blasfemon: "La diablo prenis la fraŭlinon kaj eĉ la virinecon; sed ĉu vi volas vidi mian kore amatan edzinon, jen tie ŝi estas kaj sarkas. Sofi'!" li ekkriis, "jen estas iama konato!"
Ŝi sin turnis duone – ŝi estis surgenue tri paŝojn de mi –, rigardis min unu momenton kaj denove eksarkis. Mi ekvidis eĉ ne unu movon sur ŝia vizaĝo – tiu vizaĝo! tiu iam tiel belega vizaĝo! kiel ĝi ŝanĝiĝis! Paleflava, kovrita je sulkoj; melankolia ĝi aspektis, kvazaŭ ĝi ridetis neniam. Larĝborda ĉapelo kun longaj ĉifonoj de nigra puntaĵo ĝin faris ankoraŭ pli malhela. Malpuraj vestaĵaĉoj, kiuj iam estis elegantaj kaj belegaj, pendis ĉirkaŭ ŝia dika, malgracia korpo. Mi sentis, ke mi tuj svenos. Min ekkaptis timo, abomeno, kvazaŭ mi subite vidis serpenton. Mi ne povis paroli, nek formovi min de tiu loko.
Jens eligis min de tiu stato. Li ekkriis: "Nun ŝi ne estas plu tiel bela kiel en tiu nokto, kiam ŝi enŝteliĝis en vian liton!"
Mi ektremis.
"Orumaĵo eluziĝis," li diris plue, "sed la belan haŭton ŝi havas ankoraŭ, fiera kaj malica ŝi estas ankoraŭ, kaj la buŝon ŝi povas movadi. He! via sinjorina moŝto! Parolu iom kun ni!"
Ŝi silentis kaj ŝajnigis, ke ŝi tion ne aŭdis, kvankam li parolis sufiĉe laŭte.
"Nun ŝi ne volas," li diris, "sed post kiam ni rehejmiĝos, ŝia buŝo estos kvazaŭ moviĝanta klaketilo. Ĉu vi ne havas ion por mi pro memoro al nia iama amikeco, Morten?"
Mi donis al li kelkan monon kaj foriris kvazaŭ en sonĝo en nian ĝardenon. Ĉe la ĝardenpordo staris mia sinjoro.
"Ĉu vi konas tiujn homojn?" li demandis.
"Ho ve, vi bona Dio!" mi respondis. "Jes, mi konis ilin antaŭ multaj jaroj."
"Ili estas malbonaj homoj," li diris. "Ŝi estas malica kaj ekzilita, kaj li drinkas kiel porko. Ili loĝas de antaŭ kelkaj jaroj en domo ĉe la marbordo! Li fiŝkaptas kaj dum la labortagoj ŝi laboras en la ĝardeno. Ĉu ŝi devenas de honesta popolo?"
Tiam miaj larmoj ekfluis kaj senpezigis mian premitan koron. Mi rakontis al li, kiuj ili estas, kaj lia teruro estis tiel granda kiel mia malĝojo.
Corselidse, la 14-an de Septembro 1744.
Mi dubas pri tio, ĉu mi daŭre restos en tiu ĉi loko. Mia loĝado tie ĉi tute ne plu plaĉas al mi, de kiam mi scias, ke mi estas en ŝia proksimeco, kaj ĉar mi ne ĉiam povas eviti ŝin. Mi ankoraŭ ne parolis kun ŝi, ĉar mi ŝin evitas kiel demonon. Jens serĉas min kun trudemo, kiu plaĉas nek al mi nek al mia sinjoro. Kiam mi flaras lian brandodoran spiradon, tiam estas al mi, kvazaŭ iu prezentas al mi venenon por trinki.
Li rakontis al mi sian historion – ho, kiel terura, kiel abomena ĝi estas! En Danujo, en Germanujo ili vagadis de unu urbo al alia – li ludadis la kornon, kaj ŝi kantadis kaj ludadis sur la liuto; per tio ili perlaboris sian panon, kaj kiam tio ne sufiĉis plu, ŝi komencis metion, kiu disŝiras mian koron, kiam mi pensas pri tio. Fine ankaŭ tio devis fini, kaj ili estus pereontaj pro malhavo, se mia sinjoro ne estus kompatinta ilin. – Dio pardonu! Mi povus deziri denove esti en Siberujo.
Corselidse, la 1-an de Majo 1745.
Dio benu mian noblan sinjoron! Li divenis mian deziron morti en mia naskiĝloko, kaj tial ekhavigis al mi bonan oficon ĉe nova sinjoro en Thiele. Mardon mi forvojaĝos per ŝipo de Stubbekjøbing. Dio eterne rekompencu lin pro tio!
Surŝipe inter Sälland kaj Samsø, la 4-an de Junio 1745.
"Ne timu tiun, kiu mortigas nur la korpon; sed timu tiun, kiu ruinigas samtempe korpon kaj animon!"
Mi sentas la forton de tiuj vortoj de Dio.